Al la enhavo

La Vespero de la dekdua de Decembro

de Zam_franca, 2019-decembro-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 23:22:28

La Vespero de la dekdua de decembro

Ho ! Venis la temp', kiam ni disiĝas!
Alivojen vi do iros, niavojen mi daŭras
Ĉar la estanto nostalgias neniam - mi certas -
Ni disiĝas ve ! Kiam decembras!

Viaj sentoj estas popol' da abeloj
Ne lasendis ilin rikolteti ajnaĵojn!
La floroj kiuj perfidas ne estas foraĵoj
Ho kara, ĉu vi nun sentas l' polenaĉojn?

Frakasis nin l' odoro haladza, de tiuj ĝermoj.
Ili kreskis en niaj cerboj, atingis niajn korojn
Spruĉigis la koleron en niajn mensojn
Kaj nun ni disiĝas, same iaj onoj.

Ĉu la sorto, denove ne lasos vin foriri?
Ĉu l' estont' vidas nin kune esti?
Jam jen la noktomez' kiu pasis
Hej, kian morgaŭ vi volis?

La popol' de via sentar' ja ne silentos.
L' ameco mortas, l' esper' ĉiam restos.
Erariĝis vi, ĉar flamo malzenite
Brulas pli ol en la tago, sune!

Revenos vi, baldaŭ kaj honte
Eraris vi, tuj vivu sole!

Reen al la supro