Al la enhavo

Kion vi pensas pri artefarita inteligenteco?

de Schattenflug, 2019-decembro-30

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

CFR1000 (Montri la profilon) 2020-junio-07 11:59:33

Saluton al ĉiuj,
Mi estas komencanta esperantisto, do mi pardonpetas anticipe pro miaj eraroj.
Artefarita inteligenteco jam funkcias. Estas jam ŝancoj kaj problemoj asociitaj kun ĝi. Google, What App jam kolektas niajn datumojn kaj provas uzi ĝin. Kial ili faras ĉi tion? Ĉar ili volas gajni. Kial ni uzas ilin post ĉio. Ĉar ili donas al ni antaŭe neatingeblajn eblecojn. Esperanto kune kun ĉi tiuj teknologioj donas ankaŭ al ni eksterordinarajn eblecojn. Mi ŝatus demandi vin, kiel ni povas uzi ĝin? Kiel vi povas utiligi la fakton, ke homoj el tiom da landoj povas facile (danke al ĉi tiuj teknologioj kaj Esperanto) komuniki tiel facile? Mi estas el Pollando. Mi estas advokato. Mi konas ĉi tiun landon bone. Kian valoron ĝi povas havi por vi? Kion vi povas proponi valora?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-07 18:12:53

La demando ne estas, ĉu ĝi funkcias, sed ke ĝi povas funkcii neantaŭvidite, ĉu por la publiko aŭ eĉ por tiuj, kiuj funkciigas ĝin.

Estas la fama problemo de senŝofora buso, kiu detektas piediranton antaŭ si, kaj devas decidi ĉu bremsi abrupte, riske de vundi vojaĝantojn aŭ ĉu oferi la piediranton? Tiu decido apartenas al maŝino aŭ al tiuj, kiuj programis - aŭ "lernigis" - ĝin.

Imagu krome, ke Artefarita Inteligento kapablu rekoni vizaĝojn kaj taksi valoron de ĉiu homa vivo dank'al datumbazego. Imagu, ke ĉiu civitani ricevu poentojn laŭ sia bona aŭ malobona konduto. Kion devas elekti la maŝino inter piediranta gravulo kaj buso da oponantoj, veturante ekz. al manifestacio?

Plu estas demandoj respondindaj, kaj eĉ respondendaj - se oni vivas en demokratio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-07 21:55:51

Imagu, ke ĉiu civitani ricevu poentojn laŭ sia bona aŭ malobona konduto
Certe vi tion jam scias, sed tian sistemon oni ne devas imagi: ĝi jam ekzistas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-08 18:00:23

Do, jam ekzistas la pecojn, kiuj, kunigitaj, povas estigi la timendan situacion.

Prefere oni studu la funkciadon de la homa cerbo por kompreni ĝin kaj oni kreu ilojn por pliampleksigi ĝiajn funkciojn, ĉefe tiujn, kiujn oni kutime uzas por ne fari stultaĵojn. Koleltiva inteligento helpe de komputiloj estus pli utila kaj malpli danĝera ol netravidebla AI.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-08 19:34:04

Altebrilas:Do, jam ekzistas la pecojn, kiuj, kunigitaj, povas estigi la timendan situacion.

Prefere oni studu la funkciadon de la homa cerbo por kompreni ĝin kaj oni kreu ilojn por pliampleksigi ĝiajn funkciojn, ĉefe tiujn, kiujn oni kutime uzas por ne fari stultaĵojn. Koleltiva inteligento helpe de komputiloj estus pli utila kaj malpli danĝera ol netravidebla AI.
Aŭ eĉ pli bone: oni malpliampleksigu elkajn funkciojn de la homa cerbo, ĉefe tiuj, kiuj oni kutime uzas por fari stultaĵojn ridulo.gif!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-10 08:58:18

Iuj reĝimoj provis fari tion: la rezulto estis eĉ pli granda stultaĵo! malgajo.gif

Reen al la supro