Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-08 09:49:37

Kronvirusa ŝanĝo
sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi ĝisveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Vi ne, ĉar vi ne havas maskon.

Malgraŭ kronviruso, kontrolisto plu laboras:
- Civitanoj, montru viajn biletojn!

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-08 10:54:00

Ĉukĉa ŝerco pri rusoj

El „Kiel oni povas ne ami la ĉukĉojn?” de Monika Witkowska (el: https://www.poznaj-swiat.pl/)
Post kelkaj "stakanĉiki" (ĉar estas vere, ke vodkon trinkas tie el glasoj, ruse stakanĉiki), mi kuraĝas fari la demandon, kiu ĝenas min: – Kiel reagas la ĉukĉoj al ŝercoj pri ili? Ili ridas: – Ni ne ofendiĝas. Post momento ili rakontas pri kiel ĉukĉo prenis ruson por ĉasi. Ĉukĉo ĵetis ŝtonon al ursokuŝejo. Kolera urso elsaltis el ĝi. Ĉasistoj komencis eskapi kaj la urso postkuri ilin. Ili jam trakuris kelkajn kilometrojn, kiam la ruso rememoris, ke li havas ĉaspafilon. Li pafis, trafis, la urso falis. Kolerega ĉukĉo krias al li: – Rusa ĉasisto – malbona ĉasisto! Kial vi mortigis la urson? Oni devis kuri hejmon! Kiu nun haŭlos ĝin?

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-08 13:20:04

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-10 17:01:07

Kio estas tempo?
Tempo estas distanco dividita je rapideco.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-10 17:11:13

Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp.
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas formanĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-10 18:14:43

Rovniy_Sergey:Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp.
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas manĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺
Do ni rimarku, kia estas diferenco inter kolegoj kaj amikoj!

Ps. Korektu: "formaĝis"! Ĉu mi eraras?

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-11 16:51:56

Viro en aŭto ekhavis problemon, rado defalis proksime apud frenezulejo.
Li elprenis rezervan radon kaj ĉirkaŭkuras ĉe aŭto, sed ne trovas boltojn.
Pacientoj de frenezulejo atente observas, side sur la barilo ...
Viro ne trovadis boltojn kaj sidis senespere proksime apud aŭto. Tiam observantoj diras al li:
- Do vi detordu bolton de ĉiu rado, fiksu radon kaj iru ...
- Dankegon!! - viro ekĝojis, - sed kiel vi elpensis tio???
- Nu, ni estas frenezuloj, sed ne malsaĝaĉuloj.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-11 19:08:45

Doktoro: Mi gratulas vin! En vi naskiĝas vivo!
Paciento: Sed mi estas viro...
Doktoro: Por helmitoj ĉi tiobestas tutegale.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-13 08:32:42

Strangaĵoj de granda urbo (malnova juda ŝerco)

La afero okazas en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento. Unu judo el malgranda ŝtetl veturis al Varsovio. Post reveno li rakontas pri strangaĵoj, kiujn li vidis tie:
– Mi ekkonis judon, kiu kreskis en jeŝivo kaj scipovas reciti parkere longajn fragmentojn de Talmudo. Mi ekkonis judon kiu estas ateisto. Mi ekkonis judon kiu estas proprulo de granda vestvestejo kaj kiu dungas multajn komizojn. Kaj mi ekkonis judon kiu estas fanatika komunisto.
– Kaj kia strangaĵo tio estas? – demandas la amiko. – Varsovio estas granda urbo. Tie certe estas ĉirkaŭ miliono da judoj.
– Vi nenion komprenas – respondas la reveninto. – Tio estis la sama judo!

----------------------------
ŝtetl - urbeto
jeŝivo - juda religia porvira lernejo

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-14 05:47:24

Hommanĝulo kaptis du studentojn kaj ĵetis ilin en kaldronon.
Dum kuirado ilin formanĝis ĉiujn terpomojn

Reen al la supro