Al la enhavo

Kiel se neniam ekzistis Esperanto

de Zam_franca, 2020-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: English

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 11:29:19

https://www.express.co.uk/news/world/1326413/brexi...
(angle)
Brita gazeto verkas pri la lingvo-problemo en Eŭropunio post Briteliro, sed plene ignoras la ekziston de Esperanto kiel lingva solvo.
Laŭ la artikolo de tiu gazeto, la elekto de solvo por EU estas nur inter la angla kaj la franca.
Bedaŭrindas ke homoj devas esti tiom mense fermitaj pro nekono.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 20:50:33

EU could shoot itself in foot by refusing to speak English in 'two fingers' to UK

Ĉu iu povas traduki tion en Eo, precipe la dikliteran esprimon ?

Videble ne ni elektos kian anglan por EU.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 22:50:57

Noto: tiu fadeno ja estas teorie anglalingva, ĉar la ĉefa temo estas anglalingva artikolo.
https://www.wordreference.com/enfr/Two%20fingers
(franc-angle)

Laŭ mia propra kompreno, kaj difino de Wordreference, "two fingers" en la frazo "EU could shoot itself in foot by refusing to speak English in 'two fingers' to UK" estas adverba esprimo kiu referencas al popolara fingra insulta gesto, ĉi-kaze duoble farita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 22:54:08

Videble ne ni elektos kian anglan por EU.
Jes, ĉu britangla, ĉu irlandangla, ĉu usonangla, ĉu anglaĉa (Globish)? Tamen tiu ĉi lasta ne eltroniĝos senkiale!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-26 09:38:40

Nu, la gazeto opinias, ke la EU-anoj deziras honorfingrumi (insulte fingrumi) Brition post la Brexit. Ĉu la aŭtoroj senkonscie pensas, ke se al ili oni estus trudinta fremdan lingvon, ili reagus tiumaniere post la disiĝo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-26 10:37:19

Naciistoj ne tiom pensas...

Berkor (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 21:02:35

Esperanto, kiel diris Zamenhof estas helpa, neŭtra internacia lingvo.
Ĝi estas taŭga por Eŭropa Unio, por Eŭropo kaj por aliaj kontinentoj aŭ subkontinentoj.

Ne estas vera diskuto pri la lingva politiko en Eŭropo.
Teorie, ĉiuj 24 naciaj lingvoj por 28 landoj estas egalaj kaj oficialaj.
Praktike, pli ol 92 ¨% de la tekstoj de EU estas unue en la angla.
La uzo de la nur-angla donas multe da avantaĝoj al Usono kaj Britio kaj estigas senlaborecon en E.U.

Laŭ Eŭrobarometro kaj François [Fransua] Grin, 64 % de la Eŭropanoj de EU parolas tute ne la anglan, 12 % iomete, 14 % diras paroli sufuĉe bone kaj 10 % tre bone.

Esperanto estas ok ĝis dek foje pli facila ol alia lingvo. Do, se Esperanto havus 1% de la horoj de lernado donacitaj al la angla, ĝi povus esti konata post kelkaj jaroj de la loĝantaro, kiu povus pli facile lerni aliajn lingvojn.

Sed multe da homoj ne volas konigi Esperanton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 21:20:34

Berkor:
Ne estas vera diskuto pri la lingva politiko en Eŭropo.
Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?

Sed la vera demando estas KIU kulpas pri tiu situacio.

sendiulo (Montri la profilon) 2020-septembro-01 07:45:19

Kaj en avaaz.org subskriboj favore al Eo nur 28729, ke malmulte por influi al EU-parlamenton.
Homoj kiuj ne volas lerni Eo-n estas kiel prahomoj rilate al ni. Kaj multaj eĉ ne scias pri Eo kaj ne alvenas en iliajn kapojn, ke en iu artefarita lingvo eblas ĉio, kion oni faras en la nacia.

Reen al la supro