Al la enhavo

Antaux 99 jaroj naskiĝis Stanislav LEM

de StefKo, 2020-septembro-12

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-12 15:59:05

12-an de septembro 1921 en Lvivo naskiĝis Stanislav LEM, pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.
Rakontoj el Ciberiado (Cyberiada):
o La maŝino de Trurl (Elektrybałt Trurla) – tradukis Zbignjevo Ŝenkjeviĉ en Pola Esperantisto 1-2, 1982.
La maŝino de Trurl – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.
o Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – traduko de Matthew McLauchlin de la angla traduko el la pola fare de Mikaelo Kandel. 2002.
Kiel saviĝis la mondo (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Vladimiro Ivanov. 2010.
Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.
o La granda batado. – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.
El la rememoroj de Ijon Tichy. Novelo el la ciklo Stelaj taglibroj (Dzienniki gwiazdowe). Tradukis Zbignjevo Ŝenkjeviĉ. En: Sferoj 1. – Santander: Grupo Nifo, 1983.
Luna nokto – sciencfikcia teatraĵo. Tradukis el la pola Valentino Melnikov. 1998.
Surloka esploro (Wizja lokalna) – traduko de Georgo Finkel de la rusa traduko el la pola fare de K. Duŝenko. 2001.
Elektitaj rakontoj – tradukis el la pola Georgo Valaŝek.

Ĉu vi legis iun el liaj libroj?

LM59650 (Montri la profilon) 2020-septembro-12 16:41:54

Jes, mi ŝatas tiun verkiston.
Mi legis francan tradukon "La cyberiade". Ankaŭ "Solaris".
Kaj kompreneble, mi vidis la kinan adapton de "Solaris" (sed ne la version de Tarkowski, mi vidis la 2002 version).

Reen al la supro