Al la enhavo

La vorto usono

de joho, 2009-julio-03

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

joho (Montri la profilon) 2009-julio-03 03:04:32

Saluton,

Mi scivolas pri tio, kial mia lando nomiĝas Usono. Ĉu estas laǔ alfabetoj? U, S, bone; sed kion signifas la alfabeto N?

demando.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2009-julio-03 04:18:47

joho:Saluton,

Mi scivolas pri tio, kial mia lando nomiĝas Usono. Ĉu estas laǔ alfabetoj? U, S, bone; sed kion signifas la alfabeto N?

demando.gif
Laŭ mıa scıo, Usono devenas el Usonıa, kıu ja devenas el “Unıted States Of North Amerıca”

—Ilhuıtemoc

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-03 04:34:58

Unuiĝintaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)

R2D2! (Montri la profilon) 2009-julio-03 05:38:02

jchthys:Unuiĝitaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)
Tıo estas por la anglalıngva nomo, kıu estas skrıbıta per S kaj ne Ŝ.

—Ilhuıtemoc

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-03 07:20:54

Mi kredas ke ĝi devenas de la mallongigo de la angla nomo "United States Of North America". Dum la tre frua dudeka jarcento - kaj eble eĉ la malfrua deknaŭa jarcento - estis iuj, kiuj volis ŝanĝi "U.S.A." al "U.S.O.N.A.", por distingi inter Usono kaj la Unio De Sud-Afriko (ankaŭ U.S.A.).

Ni ne faris la ŝanĝon, sed ŝajnas ke la ideo influis Esperanton. Kompreneble, Esperante la vorto devas finiĝi kun -o. Tial, ni havas "Usono" anstataŭ "Usona".

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-03 18:42:32

jchthys:Unuiĝitaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)
"Unuiĝintaj", ne *Unuiĝitaj* lango.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-03 18:59:05

darkweasel:
jchthys:Unuiĝitaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)
"Unuiĝintaj", ne *Unuiĝitaj* lango.gif
Certe. Tion skribis mi je 23:34, kaj kiam mi konsciis tion, la komputilo jam malŝaltiĝis.

joho (Montri la profilon) 2009-julio-03 23:04:52

Dankon! Estas tre bone sciiĝi la devenon de nomo de nia lando antaǔ la naskiĝtago morgaǔ. rideto.gif

Reen al la supro