Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-03 00:24:44

...
Ĝuste tiam fiŝistoj ripozis, lasante la boaton sur la sabla. Mi lerte apartiĝis de la koletgoj, proksimiĝis al la fiŝistoj, kaj petis ilin rakontante la nunan situacion. Ili tre kompatis min kaj konsentis kunpreni min.

Post kelkaj horoj la boato alvenis insuleton Hatoma. Ĝi estas vilaĝo kun ĉirkaŭ 200 loĝantoj kiuj sin okupas ĉefe pri fiŝkaptadol. Ili bonkore zorgis min kaj eĉ donis al mi laboraon sur motorboato Hatuhukumaru, ĉar bonŝance estis sezono de kacuono-kaptado.

Monaton poste ungego de serĉado lanke de la minejo etendiĝis ĝis tiu insuleto. Iun tagon vilaĝano Oosiro trinkis brandon en sia korto kune kun bofrato. Enŝteliĝis "hom-gorilo" de malantaŭe, subite batis lian postakranion per granda bastono.
...
恰好,渔民们那时在休息,把小船放在沙滩上...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-04 00:55:41

...
Tiam li ekvidis ke li eraris. Li ja prenis lin por mi. Surprizite li volis forkuri. Sed tuj venis vilaĝanoj informitaj, kiu ĉirkaŭbatis lin kaj elpelis lin duonmortan.

Eksciinte tion la minposedanto Koono indignis kaj venĝe atakis fiŝkaptan boaton Daihukumaru sur la maro, detruis ĝin per dinamito. Tiufoje pli koleregis la vilaĝanoj de Hatoma. Ili sur 9 boatoj atakis Iriomoteminejon, bombardis la tenejojn de dinamito kaj kunprenis pli ol duonon da ministoj.

La minposedanto Koono suubaĉetis la policon, kiu marŝis al Hatomo. Sed ĉar la pli ol 200 ministoj jam estis senditaj al Nawa, la ĉefurbo de tiu gubernio, oni povis fari nenion kun ili. Krome, la polico, kiu bone scias la realan staton de la minejo, plu ne persekutis timante neŝatatan grandiĝon de la afero.
...
那时,他开始感觉他错了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-06 03:22:15

...
Mi revenis hejmen sekura. Kun kiel granda ĝojo ni ĉirkaŭpremis nin, mi, la edzino kaj infanoj. Miraklo ja estis la sukceso de nia forkuro, kaj tio hazarde ankaŭ savis 213 ministojn suferantajn en la hominfero.

Ĉu vi povas kredi ke tia estas la figuro de laborantaj japanoj sub la "glora regado de Syoowa", kiujn, laŭdire, oni protektas per la "konstitucio"? Feliĉe forkurinte el la minejo, mi tamen baldaŭ sciiĝis ke la milito faris hominferon ne nur tie sed ja ĉie en Japanio.

(El Hereldo de Ĉinio n-ro 50; maj. 1943)

...
我安全地回到家里...

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-07 01:02:12

DU BIOGRAFIOJ DE ZAMENHOF

Takagi Hirosi
Tradukita de Verda Majo

Libroj pri Zamenhof estas ne multaj, inter kiuj ni nepre devas legi "Vivo de Zamenhof" de Privat kaj "Zamenhof" de Drezen.

Privat verkis la biografino kiam li vigle laboris ĉe UEA, la centro de l' nove leviĝinta Esp-movado post la unua mondmilito, nome kiam li estis fervora apostolo de internacia pacismo.

Sekve tiu ĉi negranda biografio, trapenetrita de lia pasio, estis ame legata de tiamaj esperantistoj kiel la plej kara literaturo de l' homaranismo, kaj ankoraŭ nun ĝi estas valora por takso pri la spirito de Esp-movado.

Aldone, la freŝa stilo, kiu disbatinte la pezan, klasikan kaj trolongan stilon antaŭ la milito, vivece utiligis la kancizon kaj precizon de Esp., ankaŭ nun kaptas la koron de legantoj.
...
柴门霍夫的两部传记 ...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-08 00:50:26

...
Hodiaŭ meze de la monda kaoso ni rerigardu la belan figuron de la homaranismo, kiu sur la ruino post la milito kriis por la paco, por la egaleco de l' popoloj kaj libero de l' nacioj.

Ĝi donas al ni novan instigon.
Kontraste kun la fanatika verko de Privat, "Zamenhof" de Drezen tute trankvile esploras la kreniton de Esperanto, kiel lingvan teknikiston kaj socian ideiston.

Ni ja povas klare vidi loa epokan distancon inter la du Zamenhofaj biografioj kiuj aperis en la jaroj 1920 kaj 1929.
...
今天,我们又发现到了在战争混乱中的人类一员主义的美丽轮廓...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-09 00:54:27

...
La necerta alvoko al la monda paco en 1920 ŝanĝiĝis en laŭtan krion de intensa batalo por realigi la pocon.
Oni kritikis la monaranismon kaj indikis la novan dirkton de Esp-movado.

Drezen elmontras la ŝaĝecon de zamenhof kiel racia kaj sagaca linvisto kaj praktikecon de lia teorio, samtempe laŭ sinteno de sciencisto kun provtubo en la mano li esploras kiel Zamenhof devis friĝi heroo de tragedio pro sia idealismo.

Drezen nur kotrastigis tiuj du fankojn. Sed nun ni devas rekoni la fakton kiel nuniĝas en la homo Zamenhof la du ŝajne kontraŭaj flankoj: realismo kaj idealismo, kaj sinteze kaj korekte taksi la kreinton de Esperanto. Por tio ni denove legu la du biografiojn.

(El Lernilo de Esperanto n-ro 6; jun.,1943)
...
在1920年,不切实际的向世界和平的呼吁改变为...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-09 23:56:19

Libro-Festo

Verda Majo

Estas multaj memortagoj en jaro kaj oni havas diversajn manierojn por vigli[gi ilin. Sed post la ekscitiĝo, ĝojo kaj malĝojo, kaj bruo, tiuj tagoj forpasas restigante neniun signon, kaj apenaŭ en la venonta jaro ili reaperas antaŭ ni.

La memortagoj de esperantistoj estas aliaj. Kie kaj kiam ni festis la naskiĝtagon de Zamenhof nur formale kaj kutime? Tamen por doni pli konkretan signifon, oni fiksas la tagon ankaŭ kiel libro-feston.

La proponinto estas Baghy, hungara Esperanta verkisto. Ĝia celo: en la memorinda 15-a tago de decembro ĉiu esperantisto aĉetu almenaŭ unu Esperantan libron por multilgi la materialojn de sia legado kaj samtempe lubriki la Esperantan eldonadon.
...
书籍节...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-11 01:42:38

...
Tio estas prava. Ĉar Esperanto ankoraŭ restas movado tute ne profita, ni ĉiuj portas devon laŭeble prosperigi la Esperantan eldonadon. Ne forgesu, ke aĉeto de unu libro utilas ne nur al persono sed ankaŭ por Esperanto mem.

Esperanto jam havas aĝon de pli ol duonjarcento kaj ĝia literaturo ege superas nombron de dekmil. Kvankam ties plimulto estas neaĉetebla, eĉ nevidebla por ni, ni gravuru en la koro la fakton, ke tiun grandan kvanton da esperantaĵoj sendis en la mondon ĉefe la manoj ne de komercistoj-entreprenistoj, sed de esperantistoj kiuj ne lertas je monkalkulo.
...
那是对的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-12 04:34:22

...
Esperanto firme staras sur la tero, tamen sen tiu posedaĵo ĝi ne povus ĝui hodiaŭan situacion. Ajna movado bezonas siajn eldonaĵojn, kaj precipe Esperanta.

En Ĉinio dum la pasinteco pro diversaj sociaj kaŭzoj la Esperanta eldonado postiĝis, kaj nuntempe spite la pli multajn malfacilojn pro la milito ĝi kontraŭe ĉiam antaŭeniras. La afero ne koncernas sole la kelkajn kamaradojn zorgantajn ĝin. Ĉiu esperantisto prirespondas pri ĝia estonteco.

Baldaŭ venos la 15-a de decembro, la libro-festo. Almenaŭ unu libron por vi kaj por la movado! Ĉu ne estas ĝoje, se vi pli donos de vi ŝatatan al via intima samideano kiel verdan donacon de la majstra naskiĝtago?

(El Lernilo de Esperanto n-ro 9; sep., 1943)
...
世界语牢固地扎根在这块土地上...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-13 00:35:06

KELKAJ MAKSINOJ

Verda Majo

Niaj virtoj estas plej ofte nur maskitaj malvirtoj.

Memamo estas la plej granda el ĉiuj flatuloj.

Estas pli hontinde malfidi siajn amikojn, ol esti trompitaj de ili.

Nia alfido pravigas fremdan trompon.

Kutime oni laŭdas nur por esit laŭdata.

Aroganto ne volas ŝuldi, memamo ne volas pagi.

Tio estas granda lertaĵo, se oni scias kaŝi sian lertecon.

La afektata senruzeco estas delikata trompo.

(El Herldo de Ĉinio n-ro 64; okt., 1943)
...
几条格言...
senkulpa.gif

Reen al la supro