Al la enhavo

Ĉu knabino estas virino?

de Karedio, 2007-junio-13

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Karedio (Montri la profilon) 2007-junio-13 16:44:45

Mi trovis ĉe Bildo 1.8 en Bildoj kaj Demandoj:

"Tio estas homo kaj tio estas virino kaj tio estas knabino."
La bildo montras knabino.
Mi ĉiam pensis ke virino estas plenkreskulino.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2007-junio-13 19:15:45

Ĉu knabo estas viro?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-13 23:24:20

Mi ne dubas, ke knabino estas vera virino, nur malgranda, sed kutime oni parolas "virino", dirante pri plenkreskulinoj. En mia gepatra lingvo, la rusa, la afero estas sama.
Dankon.

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-14 08:51:07

vidas vandenis:Ĉu knabo estas viro?
Ne, knabo estas infano aŭ junulo.

Kiam li estos plenkreska, li estos viro.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-14 10:11:20

white knight:
vidas vandenis:Ĉu knabo estas viro?
Ne, knabo estas infano aŭ junulo.

Kiam li estos plenkreska, li estos viro.
Laŭ mi ankaŭ la knabo estas viro, li estas juna viro, ĉu ne ?
Mi komprenas, ke la Esperanto faras diferencon pro gramatiko. La demando ne parolas pri tio, ke la knabo estas viro biologe aŭ ne.
Ankaŭ en hungare la knabo estas "fiú" la viro estas "férfi".

white knight (Montri la profilon) 2007-junio-14 11:44:03

Tio estas vere interesa. Eble vi pravas, Mielo.

Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.

Ĉu oni povas diri "vira infano"? Ĉu ekzistas vorto "infanino" ?

Kia diros faka spertulo?

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-14 12:17:26

white knight:Tio estas vere interesa. Eble vi pravas, Mielo.

Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.

Ĉu oni povas diri "vira infano"? Ĉu ekzistas vorto "infanino" ?

Kia diros faka spertulo?
La vira infano estas la knabo.
Sed mi ne estas fakulo. rido.gif

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-19 06:37:45

"plenkreskulo" ne havas afikson!

Globasao uzas "usxi".

Mi proponas "udo" (ido).
Nome:
homido, homudo, homino, homicxo
homudino estas...?
homudicxo estas...?

Kritikoj?

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-19 06:44:04

Sociolingviko!
《Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.》
Lingvosocia strukturo de agxoj. Cxu internacia lingvo montras konkretan socian strukturon per sia vortaro?

Reen al la supro