Al la enhavo

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj (aŭ korelativoj), ĉar oni povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo.

Antaŭpartoj

KI-
demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI-
montrovorto
I-
nedifinita vorto
ĈI-
tutampleksa vorto
NENI-
nea vorto

Postpartoj

-U
individuo, individua aĵo, individua afero
-O
afero
-A
eco, speco
-ES
posedanto (senca objekto, senca subjekto)
-E
loko
-AM
tempo, fojo (okazo, kondiĉo)
-AL
kaŭzo
-EL
maniero, grado
-OM
kvanto (emfazita grado)

Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finaĵoj, sed la signifoj ne estas samaj:

  • La ordinara substantiva O-finaĵo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la pluralofinaĵon J.
  • La ordinara finaĵo U estas verba finaĵo por la volitivo/imperativo, dum la tabela U-parto montras individuojn (aŭ individuajn aferojn) — tute malsamaj aferoj.
  • La ordinara adjektiva finaĵo A estas ĝenerala priskriba finaĵo. Ĝi ofte montras ecojn kaj kvalitojn, sed ĝi ankaŭ povas montri apartenon, rilaton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.
  • La ordinara adverba finaĵo E povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankoraŭ aliajn signifojn. La tabela E-parto montras ĉiam nur lokon.

KI-vortoj

La tabelvortoj je KI estas uzataj precipe kiel demandovortoj kaj kiel rilataj vortoj, sed ankaŭ kiel ekkriaj vortoj:

  • Kio estas tio? - Kio estas tio?

    Demanda kio.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono? - Kiu kuraĝas rajdi sur leono?

    Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? - Kiel vi fartas?

    Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas. - Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.

    Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.

    Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis. - Kiam mi venis al li, li dormis.

    Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. - Li estas tiu, kies monon vi prenis.

    Rilata kies.

  • Kia granda brulo! - Kia granda brulo!

    Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene! - Fi, kiel abomene!

    Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas! - Kion mi vidas!

    Ekkria (kaj demanda) kio.

La vorteto ajn

La adverbeca vorteto ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata ĉefe kune kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj kaj ĈI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la koncerna tabelvorto:

  • Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! - Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla!

    Ne gravas, kie ŝi estas trovebla.

  • Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon! - Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!

    Ne gravas, kiu ŝi estos.

  • Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos. - Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos.
  • Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. - Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi.

    Venu, kiam vi volas.

  • Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? - Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?

    Sen tiu loko tute mankas eblo.

  • Nenion ajn mi diros. - Nenion ajn mi diros.

    Absolute nenion.

Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi ĈI-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon. Pli bone: ...ĉian ajn pagon...ian ajn pagon.

TI-vortoj

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe diritan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan aŭ simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.

    Tio montras antaŭe diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. - Tio estas mia hejmo.

    Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.

    Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas? - Kio estas, kio vin tiel afliktas?

    Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan aferon.

  • Ŝi estis en tiu momento tre bela. - Ŝi estis en tiu momento tre bela.

    Tiu almontras antaŭe menciitan momenton.

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

    Tiu almontras ĉeestantan aferon (la malfreŝan panon).

La vorteto ĉi

Al tabelvortoj je TI oni povas aldoni la vorteton ĉi, kiu montras proksimecon al la parolanto. Ĉi povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la tabelvorto. Ĉi ne povas ricevi finaĵojn. Simpla TI-vorto ĉiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI-vorto + ĉi montras ion proksiman al la parolanto:

  • tie = en tiu loko → tie ĉi, ĉi tie = en tiu ĉi loko proksime de mi
  • tiu domo (for de mi) → tiu ĉi domo, ĉi tiu domo (proksima de mi)
  • tio = tiu afero (for de mi) → tio ĉi, ĉi tio = tiu ĉi afero
  • tiel = en tiu maniero → tiel ĉi, ĉi tiel = en tiu ĉi maniero (kiun mi montras)

Ĉi tiamtiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon. Ne skribu: ĉi-tiu, tiu-ĉi, ĉi-tie, tie-ĉi, ĉio-ĉi k.t.p. Skribu: ĉi tiu, tiu ĉi, ĉi tie, tie ĉi, ĉio ĉi k.t.p.

Sed oni ofte faras adjektivon aŭ adverbon el frazparto, kiu enhavas la vorteton ĉi. Tiam la tuta esprimo fariĝas unu vorto. Normale la TI-vorto malaperas. Por klareco oni tiam kutimas meti dividostrekon post ĉi: ĉi tieĉi-tiea, en tiu ĉi noktoĉi-nokte, sur ĉi tiu flankoĉi-flanke, la somero de tiu ĉi jarola ĉi-jara somero.

I-vortoj

Tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:

  • Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. - Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki.

    Oni ne diras, kion ŝi ricevis.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. - Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas.

    Oni ne scias, kiuj estis la personoj..

  • Ili iam revenos. - Ili iam revenos.

    La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. - Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo.

    Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

ĈI-vortoj

Tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn:

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.

    Ĉio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

  • Ĉiu homo amas sin mem. - Ĉiu homo amas sin mem.

    Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.

    Ĉiam montras, ke ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Ĉie regis ĝojo. - Ĉie regis ĝojo.

    Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ĝojo.

Oni iafoje uzas la vorteton ĉi antaŭ aŭ post tabelvorto je ĈI: ĉio = ĉiuj aferoj → ĉio ĉi, ĉi ĉio = ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ĉio tio ĉi.

NENI-vortoj

Tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - La tempon venontan neniu ankoraŭ konas.

    Neniu esprimas, ke ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.

    Neniel montras, ke ne ekzistas maniero, en kiu mi povus vin kompreni.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.

    Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon.

Tabelvortoj je U

kiu
Demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
tiu
Montras unu certan el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
iu
Montras nekonatan aŭ nedifineblan individuan personon, aĵon aŭ aferon.
ĉiu
Montras unuope kaj senescepte la individuojn de grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.
neniu
Neas la individuojn de grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.

La U-vortoj montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el ĉiuj tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finaĵon, kaj J-finaĵon. Kun J-finaĵo ili montras plurajn individuajn personojn, aĵojn aŭ aferojn.

Tabelvortoj je U estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Tabelvortoj je U normale estas epiteto (difinilo) de substantivo, sed la substantivo ofte estas subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri la vorto "persono(j)(n)":

  • Kiu libro estas via?Kiu estas via? - Kiu libro estas via? → Kiu estas via?
  • Tiu seĝo ŝajnas bona.Tiu ŝajnas bona. - Tiu seĝo ŝajnas bona. → Tiu ŝajnas bona.
  • Ĉiu homo devas pensi mem.Ĉiu devas pensi mem. - Ĉiu homo devas pensi mem. → Ĉiu devas pensi mem.
  • Kiu persono venis?Kiu venis? - Kiu persono venis? → Kiu venis?
  • Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? — Jes, Paŭlo estas tie. - Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? — Jes, Paŭlo estas tie.
  • Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? — Mi volas tiun [libron]. - Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? — Mi volas tiun [libron].
  • Ĉu vi havas krajonon? — Neniun [krajonon] mi havas. - Ĉu vi havas krajonon? — Neniun [krajonon] mi havas.

Ĉiu(j) estas ĉiam plurala laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter singulara ĉiu kaj plurala ĉiuj.

  • Oni uzas ĉiu, se oni konsideras la individuojn aparte.
  • Oni uzas ĉiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin eŭrojn. = Por ĉiu aparta tago... - Por ĉiu tago mi ricevas kvin eŭrojn. = Por ĉiu aparta tago...
  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. = Ĉiu aparta homo amas... - Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. = Ĉiu aparta homo amas...
  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. = ...mi venkis la tutan grupon. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. = ...mi venkis la tutan grupon.

    Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

  • Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj. - Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj.

    Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Eblas ankaŭ: ...ĉiu estis terure laca.

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. = El la tuta grupo de miaj infanoj... - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. = El la tuta grupo de miaj infanoj...
  • Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas.

    Ni estas plurala vorto. Tial ĉiuj nepre devas havi J.

Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu = neniu persono. - La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu = neniu persono.
  • Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. - Mi konas neniun en tiu ĉi urbo.

Ankaŭ kun posta substantivo oni normale uzas neniu sen J:

  • Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. - Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis.

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo "pli ol unu", sed tion oni faras normale nur kiam sekvas substantivo:

  • Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj. - Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj.

    Antaŭe estis tie multaj floroj.

Tabelvortoj je O

kio
"kiu afero, kia afero"
tio
"tiu afero"
io
"iu afero, ia afero"
ĉio
"ĉiu afero, ĉia afero"
nenio
"neniu afero, nenia afero"

Tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per substantivo. Ĉi tie la ĝenerala vorto "afero" estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti ion, kion oni esprimis per tuta frazo.

Tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.

Epitetoj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, ĉio grava k.s.

Tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi substantivon. Ili respondas al U-vorto + afero:

  • Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero? - Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?
  • Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo. - Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo.
  • Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe. - Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe.
  • Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie? - Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?
  • Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis. - Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis.

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza substantivo. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per substantivo, kaj kiun oni povus ripeti per la sama substantivo kun la aŭ alia difinilo:

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. - Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza.

    Amuza estis tio, ke ŝi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. - Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza.

    Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

Tabelvortoj je A

kia
"de kiu speco, havanta kiun econ"
tia
"de tiu speco, havanta tiun econ"
ia
"de iu speco, havanta iun econ"
ĉia
"de ĉiu speco, havanta ĉiun econ"
nenia
"de neniu speco, havanta neniun econ"

Tabelvortoj je A rolas adjektivece. Ili ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon laŭ la samaj reguloj kiel adjektivoj. Sed tabelvortoj je A montras ĉiam ecojn kaj specojn, dum veraj adjektivoj (kun vera A-finaĵo) povas havi multe pli variajn signifojn.

Tabelvortoj je A estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

  • Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? - Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?
  • Kian aĝon vi havas? - Kian aĝon vi havas?
  • Kia estas via nomo? - Kia estas via nomo?

    Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo? Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?

  • Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis. - Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis.
  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. - Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.
  • Restu ĉiam tia, kia vi estas! - Restu ĉiam tia, kia vi estas!

    Tia almontras la postan kia-frazon. Se post tia ne sekvas tuta frazo (kun predikato), sed sola frazparto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel: Li estas tia kiel mi.

  • Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.
  • Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono. - Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo. - Nenia konstruo povas esti sen bruo.

Tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu, ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

  • Kia homo li estas? - Kia homo li estas?

    Oni volas karakterizon de la homo.

  • Kiu homo li estas? - Kiu homo li estas?

    Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

  • Tia opinio estas tute erara. - Tia opinio estas tute erara.

    Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

  • Tiu opinio estas tute erara. - Tiu opinio estas tute erara.

    La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ĝustaj.

  • Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. = ...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj. - Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. = ...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.
  • Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie. - Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie.

    Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Tabelvortoj je ES

kies
"(la)... de kiu"
ties
"(la)... de tiu"
ies
"(la)... de iu"
ĉies
"(la)... de ĉiu"
nenies
"(la)... de neniu"

ES-vorto, kiu estas epiteto de substantivo, aldonas difinitan signifon. ES-vortoj do estas difiniloj – same kiel la posedaj pronomoj – kaj oni ne povas uzi la kune kun ili. Se oni anstataŭigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la substantivo, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste: ties libro = la libro de tiu (persono).

ES-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon:

  • Kies filino vi estas? - Kies filino vi estas?
  • Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas. - Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas.
  • Ili ekvidis virinon, kies vizaĝon ili en la krepusko ne rekonis. - Ili ekvidis virinon, kies vizaĝon ili en la krepusko ne rekonis.
  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. - Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.

    Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝiailia).

  • La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. - La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis.

    Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia kapo.

  • Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. = ...pri la malfeliĉo de iu persono... - Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. = ...pri la malfeliĉo de iu persono...

    Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, nek pri pluraj aferoj aŭ personoj).

  • Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. = ...sur la lipoj de ĉiuj personoj. - Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. = ...sur la lipoj de ĉiuj personoj.

    Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. - Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.

    Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj.

Tabelvortoj je E

kie
"en kiu loko"
tie
"en tiu loko"
ie
"en iu loko"
ĉie
"en ĉiu loko"
nenie
"en neniu loko"

Tabelvortoj je E ne povas ricevi J-finaĵon, sed oni povas aldoni N-finaĵon por montri direkton:

kien
"al kiu loko, en kiu direkto"
tien
"al tiu loko, en tiu direkto"
ien
"al iu loko, en iu direkto"
ĉien
"al ĉiu loko, en ĉiu direkto"
nenien
"al neniu loko, en neniu direkto"
  • Kie estas la libro kaj la krajono? - Kie estas la libro kaj la krajono?
  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.
  • Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas. - Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
  • Mi volis resti tie, kie mi estis. - Mi volis resti tie, kie mi estis.
  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.
  • Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko? - Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko?
  • Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. - Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
  • Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo. - Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.
  • Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon. - Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon.
  • Rigardu tien ĉi. - Rigardu tien ĉi.
  • Mi nenien plu iros hodiaŭ. - Mi nenien plu iros hodiaŭ.

Tabelvortoj je AM

kiam
"en kiu tempo, en kiu fojo"
tiam
"en tiu tempo, en tiu fojo"
iam
"en iu tempo, en iu fojo"
ĉiam
"en ĉiu tempo, en ĉiu fojo"
neniam
"en neniu tempo, en neniu fojo"

AM-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Sed kiam tio okazis? - Sed kiam tio okazis?

    Se oni demandas precize pri horo, oni tamen ne uzas kiam, sed la vicordan demandvorton kioma.

  • Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos. - Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.
  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. - En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.
  • Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.
  • De kiam vi loĝas ĉi tie? - De kiam vi loĝas ĉi tie?
  • Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. - Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis.
  • Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis. - Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis.
  • Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. - Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.

    Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.
  • Bona koro neniam fariĝas fiera. - Bona koro neniam fariĝas fiera.
  • La maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn. - La maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.

    La esprimo por ĉiam montras, ke la sekvoj ĉiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la fermiteco de la okuloj, estos eterna.

Tabelvortoj je AL

kial
"pro kiu kaŭzo, pro kiu motivo, pro kio"
tial
"pro tiu kaŭzo, pro tiu motivo, pro tio"
ial
"pro iu kaŭzo, pro iu motivo, pro io"
ĉial
"pro ĉiu kaŭzo, pro ĉiu motivo, pro ĉio"
nenial
"pro neniu kaŭzo, pro neniu motivo, pro nenio"

AL-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kial vi ploras? - Kial vi ploras?
  • Mi komprenas, kial vi faris tion. - Mi komprenas, kial vi faris tion.
  • Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

    Rimarku la diferencon inter tial kaj ĉar. Tial reprezentas kaŭzon, sed ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon: Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti, ĉar hodiaŭ estas bela frosta vetero.

  • Mi vin ial ankoraŭ ne konas. - Mi vin ial ankoraŭ ne konas.
  • Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial! - Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial!

La vorto nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata, sed kiam oni ĝin ja uzas, ĝi neas la tutan frazon (same kiel ĉiuj aliaj NENI-vortoj):

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. = ...mi pro neniuj motivoj povus aprobi. - Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. = ...mi pro neniuj motivoj povus aprobi.
  • Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus. = ...li pro neniu kaŭzo kolerus. - Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus. = ...li pro neniu kaŭzo kolerus.

Se oni volas esprimi pozitivan sencon, oni uzu sen kaŭzo, senkaŭze, senmotive aŭ simile: Ŝi ridis senkaŭze. = Ŝi ja ridis, sed sen motivo..

Tabelvortoj je EL

kiel
"en kiu maniero aŭ grado"
tiel
"en tiu maniero aŭ grado"
iel
"en iu maniero aŭ grado"
ĉiel
"en ĉiu maniero"
neniel
"en neniu maniero"

La EL-vortoj estas ĝeneralaj adverbecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj), loko (E-vortoj), kaŭzo (AL-vortoj) aŭ kvanto/nombro (OM-vortoj). La EL-vortoj kovras pli-malpli ĉiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi adverbeca vorto. Precipe temas pri grado kaj maniero.

EL-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kiel li aspektas? - Kiel li aspektas?
  • Kiel vi fartas? - Kiel vi fartas?
  • Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis. - Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.
  • Kiel alta estas tiu turo? - Kiel alta estas tiu turo?
  • Kiel longe tio ankoraŭ daŭros? - Kiel longe tio ankoraŭ daŭros?
  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.
  • Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. - Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
  • Ne faru tiel, faru tiel ĉi! - Ne faru tiel, faru tiel ĉi!
  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. - Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.
  • Mi estas tiel forta, kiel vi. - Mi estas tiel forta, kiel vi.
  • Iel ni sukcesos. - Iel ni sukcesos.
  • Ili ĉiel helpis al mi. - Ili ĉiel helpis al mi.
  • Mi neniel esperis sukceson. - Mi neniel esperis sukceson.

Tabelvortoj je OM

kiom
"kiel multe, kianombre, kiakvante"
tiom
"tiel multe, tianombre, tiakvante"
iom
"ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte"
ĉiom
"la tuta kvanto"
neniom
"nenianombre, neniakvante, neniamezure"

OM-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas... - Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas...
  • Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. - Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado.
  • Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! - Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!
  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. = Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas... - Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. = Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas...

    Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.

  • Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas. - Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas.
  • Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari! - Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari!

    Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas forlasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo.

  • Ŝi aĉetis iom da butero. = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan. - Ŝi aĉetis iom da butero. = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.

    Teorie iom devus signifi "ia nedifinita kvanto", sed en la praktiko ĝi preskaŭ ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala, nome: "ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti signifa". Ne konfuzu iom kun malmulte: Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por ke oni mallaŭdu lin. Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laŭdi lin.

  • Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras. = ...ne tre multe memoras, sed ankoraŭ ja memoras. - Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras. = ...ne tre multe memoras, sed ankoraŭ ja memoras.
  • Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis. - Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis.

    La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.

  • Kiom da benzino vi volas? — Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas. - — Kiom da benzino vi volas? — Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.

    La signifo de ĉiom ofte praktike fariĝas tre simila al la signifo de ĉio, kiun oni uzas multe pli ofte.

  • Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. - Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.

OM-vortoj estas uzataj kaj adverbece, kaj substantivece.

Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom: Ĝi estis tiom bela, ke mi svenis. La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.

Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

Multfoje oni proponis aldoni al la tabelo la antaŭparton ALI- kreante la novan serion aliu, alio, alia, alies, alie, aliam, alial, aliel, aliom*. Iuj eĉ praktikas tion uzante precipe la vortojn aliel kaj alies.

En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finaĵoj.

  • alia = "ne la sama, diferenca"
  • alio = "io alia"
  • alie = "en alia okazo, en alia maniero"
  • alii = "esti alia, diferenci" (malofte uzata)

Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon. Jen nur kelkaj ekzemploj:

La normala vorto alie signifas plej ofte "en alia okazo", sed ĝi ankaŭ povas signifi "en alia maniero". La tabelvorto alie tamen signifus anstataŭe "en alia loko". Sekve normalaj frazoj kiel Ni devas alie agi tute ŝanĝus sian signifon.

Alia en normala Esperanto ne estas tabelvorto, sed ordinara adjektivo, kaj ĝi signifas "de alia speco" aŭ "kun alia identeco". La nova tabelvorto alia signifus nur "de alia speco". Se ekzistus tabelvortoj je ALI, oni do devus ne plu diri ekz. la alia ĉambro estas pli granda, sed la aliu ĉambro estas pli granda. Oni ankaŭ devus diri: ili amas unu la aliun anstataŭ la normala ili amas unu la alian.

Oni ofte faras kunmetaĵojn kiel: de alia specoalispeca. Sed uzantoj de tabelvortoj je ALI anstataŭe devus diri: aliuspeca, ĉar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu specotiuspeca (ne: tispeca).

Ankoraŭ neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de aliel kaj alies, kaj okaze de aliu. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. aliealia, oni ne povas scii, ĉu kompreni laŭ la Fundamenta lingvo, aŭ laŭ la nova dialekto. Feliĉe tamen plej multaj ankoraŭ uzas la lingvon regule kaj logike.

Uzu do nur la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laŭ la reguloj de la Fundamenta Esperanto:

Evitenda reformo Oficiala Esperanto
aliu alia
alia alia, alispeca, alieca
alies de alia (persono), aliula
alie aliloke
alien aliloken
aliam alifoje, aliokaze
alial alikaŭze
aliel alimaniere, alie
aliom alikvante

Noto: Oni proponis la "kompromisajn" formojn aliio, aliiu, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetaĵoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, sed bedaŭrinde ili estas tute maltaŭgaj en praktika uzado. Aŭdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p., ne estas facile. Ne sufiĉas, ke vortoj estas regule kunmetitaj. Ili devas ankaŭ funkcii en praktika komunikado.

Reen al la supro