Al la enhavo

Privateca Politiko

Respondeca organizo

La respondeca organizo pri la prilaboro de la datumoj sur tiu ĉi paĝaro estas:

Studio GAUS GmbH
Erich-Steinfurth-Str. 6
10243 Berlin
Germanujo

La kontaktdatumoj, kiujn ni laŭleĝe devis publikigi kadre de nia sinprezento kaj jura avizo, ne rajtas esti uzataj de iuj por sendi al ni informojn kaj reklamaĵojn, kiujn ni klare kaj eksplicite ne petis. En kazo de ricevo de tiaj informoj (ekz. trud-mesaĝoj) ni povas laŭleĝe kontraŭagi tion.

Surbaze de Artiklo 37 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR) ni rajtas ne elekti apartan respondeculon pri datumprotekto, kies kontakt-datumojn ni povus publikigi ĉi tie. Sed eĉ malgraŭ tiu rajto ni profesie kaj zorge plenumas ĉiujn niajn devojn rilate al la datumprilaboro.

Kolektado kaj konservado de personaj datumoj

Ĝeneralaj informoj

Ni ŝatus informi vin sube pri la maniero, en kiu ni kolektas personajn datumojn, dum uzado de nia paĝaro. "Personaj datumoj" enhavas ĉiujn datumojn, kiuj povus identigi vin kiel personon, ekz. via nomo, adreso, retpoŝta adreso ks.

Aldone al la eblo uzi nian paĝaron sen transdono de datumoj, ni proponas diversajn aldonajn servojn, kiujn vi povas uzi, se ili interesas vin. En tiaj kazoj vi devas disponigi al ni pliajn datumojn, por ke ni povu proponi al vi relevantan servon; Por tiuj kazoj estas validaj tute samaj principoj de datum-prilaboro, kiujn ni difinis supre.

Kelkfoje ni povas uzi diversajn eksterajn servojn de aliaj provizantoj, kiuj povas prilabori viajn datumojn. En tiaj kazoj ni zorge elektas la provizantojn kaj regule kontrolas ilin. Sube vi trovos detalajn informojn pri ĉiuj eksteraj servoj, kiujn ni devas uzi rilate al niaj Retaj Servoj aŭ reklamaj celoj. Apud ĉiu tia servo sube vi trovos detalajn informojn pri ĝi, pri la kriterioj, surbaze de kiuj ni elektas ĝin kaj aldonaj informoj pri la datum-prilaboro kadre de tiu servo.

Krome ni povas viajn personajn datumojn transdoni al aliaj servoj, se ni devas kunligi niajn fortojn kun iuj aliaj servoj por povi disponigi al vi iujn servojn, ekz. partoprenadon en iuj eventoj, aktivaĵoj, konkuroj kun premioj aŭ farante la kontraktojn. Pli da detaloj vi trovos sube apud ĉiu konkreta kazo.

La datumoj estas forigataj tuj kiam ili ne plu estas bezonataj por la celo, por kiu ili estis kolektitaj.

Celo de prilaboro

La kolektado kaj prilaboro de tiaj datumoj estas necesa por la korekta kaj ĝusta funkciado de niaj Retaj Servoj, ekz. por povi disponigi niajn Retajn Servojn al uzantoj, aŭ ebligi al ili kontakti nin. Ni ankaŭ uzas la datumojn por povi plibonigi niajn Retajn Servojn kaj por certiĝi ke niaj sistemoj estas sekuraj.

Kontakto kun ni

Se vi kontaktas nin per retpoŝta adreso aŭ la kontaktformularo, viaj datumoj (nomo, retpoŝta adreso kaj kontaktdatumoj, kaze ke vi indikas ilin) kune kun via mesaĝo estas konservataj kaj prilaborataj kongrue kun Artiklo 6(1)(b) ĜDPR kaj Artiklo 6(1)(f) ĜDPR por povi respondi al viaj demandoj. Viaj datumoj kutime estas forigataj tuj post kiam ili estas traktitaj, se ne ekzistas iuj aliaj laŭleĝaj postuloj konservi ilin por pli longa tempo.

Datumprilaboro dum via vizito ĉe la paĝaro

Se vi ne registriĝas kaj ne trasdonas al ni iujn aldonajn privatajn datumojn, ni kolektas nur tiujn datumojn, kiujn sendas al ni via retumilo. Ni bezonas tiujn ĉi datumojn por povi disponigi al vi nian paĝaron kaj garantii stabilan kaj sekuran funkciadon de ĝi. Ĉiu tiu datum-prilaboro jure baziĝas sur Artikllo 6(1)(f) ĜDPR.

La sekvaj datumoj estas kolektataj rilate al tio: via IP adreso (sennomigita), la dato kaj tempo de via voko, la tempozona diferenco rilate al Meza Tempo de Grenviĉo (GMT), temo de la voko (konkreta paĝo), alir-stato kaj/aŭ HTTP-kodo, la kvanto de la transdonataj datumoj, informoj pri la paĝo, de kiu venas la voko, informoj pri via retumilo, operaciuma sistemo, monitoro, lingvo kaj programaro, instalita en via retumilo.

Kaze de konservo de tiuj ĉi datumoj en niaj protokol-dosieroj, la datumoj estos forititaj ne pli malfrue ol 7 tagoj post la konservo. Se pro iu kialo ni devos konservi ilin por pli longa tempo, ĉiuj IP-adresoj estos forigitaj aŭ ŝanĝitaj tiamaniere, ke surbaze de ili ne plu eblos distingi pri kiu persono temas.

Kuketoj

Kuketoj estas malgrandaj tekstaj dosieroj, kiujn metas la paĝaro, kiun vizitas uzanto pere de sia retumilo. Al tiuj dosieroj kutime oni metas iujn informojn pri la uzanto, kiujn eblas restarigi ĉe la sekva vizito. Ekzistas du tipoj de kuketoj:

  • Provizoraj kuketoj estas forigataj tuj kiam vi fermas vian retumilon. Tiuj kuketoj kutime enhavas tiel nomatan "sesio-ID-numeron", kiu helpas ĉiujn viajn vokojn kunligi al unu sesio. Tio helpas nian servilon rekoni vian komputilon, kiam vi revenas al ni. La sesio-kuketoj estas forigataj tuj kiam vi elsatulas aŭ fermas vian retumilon.
  • Konstantaj kuketoj kutime estas forigataj post iu tempodaŭro. La daŭro povas varii, depende de la tipo de kuketo. Tiajn kuketojn vi povas forigi en la agordoj pri sekureco en via retumilo en ajna tempo.

Vi povas ankaŭ agordi vian retumilon tiel, ke ĝi respegulu viajn dezirojn. Vi povas decidi ne akcepti, bloki iujn aŭ ĉiujn kuketojn. Sed atentu, ke en tiaj kazoj, iuj retaj servoj ne plu povos esti uzeblaj al vi.

Kreado kaj uzado de uzantokonto

Eĉ se vi ne ensalutas, vi havas la eblon uzi iujn niajn servojn. Sed se vi volas ekuzi pli grandan kvanton de funkcioj, vi devas unue krei personan uzantokonton. Por povi registriĝi vi devas lasi kelkajn viajn personajn datumojn, ekz. nomo, retpoŝta adreso kaj pasvorto. Por povi protekti vian konton kontraŭ misuzo ni ankaŭ kutime aldone konservas vian lastan IP-adreson, la elektitan lingvon, la daton de via registriĝo kaj la daton, kiam vi laste ensalutas.

Dum la registrado vi povas elekti ĉu uzi vian veran propran nomon aŭ elekti iun elpensitan salutnomon. Via salutnomo estos videbla ĉiam al aliaj uzantoj de nia paĝaro.

Se necese, vi povas en ajna momento ŝanĝi aŭ forigi viajn datumojn, kiujn vi lasis dum via registriĝo. Por fari tion, uzu la sekvan ligilon: https://lernu.net/uzanto/agordoj.

Krome ni kolektas datumojn rilate al via uzado de la paĝaro, ekz. informojn pri la kvanto de trapasitaj lecionoj, ĝuste faritaj ekzercoj, skribitaj mesaĝoj, lernitaj vortoj, aldonitaj amikoj ks. Tio helpas nin igi uzadon de la paĝaro multe pli interesa, krome la koletitaj informoj helpas nin plibonigi la funkciadon de niaj servoj kaj eltrovi problemajn lokojn. Iuj el tiuj ĉi informoj povas esti videblaj publike en iu formo, ekz. en la formo de "kolektataj poentoj". Tiuj ĉi datumoj estas ligitaj al koncernaj uzanto-kontoj kaj estas forigataj aŭ sennomigataj tuj post kiam ili iĝas ne plu bezonataj.

La jura bazo kongrue al Artiklo 6(1)(a) ĜDPR por kolektado de tiuj ĉi datumoj estas via konsento, kiun vi donas al ni, kiam vi registras vian konton.

Sociaj medioj

Ni prizorgas kelkajn rilatajn al la Retaj Servoj paĝojn ĉe sociaj retoj, tio helpas nin informi niajn uzantojn pri diversaj okazaĵoj kaj sendi al ili diversajn informojn, rilatajn al la Retaj Servoj aŭ similaj temoj. Se vi uzas tiujn sociajn retojn, pri prilaboro de viaj datumoj respondecas la posedanto de la koncerna socia reto.

Se ne estas dirite male en nia privateco politiko, ni prilaboros viajn datumojn, kiujn vi mem sendas al ni pere de la socia reto, ekz. se vi publikigos iun komenton, sendos al ni iun mesaĝon ks.

Google AdSense

Nia Reta Servo uzas la retan reklaman servon Google AdSense, pere de kiu eblas montri al vi reklamaĵojn bazitajn sur viaj interesoj. Tiel ni volas montri al vi nur tiujn reklamaĵojn, kiuj povus eventuale esti interesaj al vi kaj fari nian Retan Servon pli alloga al vi. Por tiu ĉi celo estas kolektataj statistikaj informoj pri vi, kiuj estas prilaborataj de niaj reklamaj partneroj. Ĉi tiujn reklamaĵojn eblas rekoni per la mencio "Google Ads" ĉe la koncernaj anoncoj.

Kiam vi vizitas nian Retan Servon, Google ricevas informojn pri tio. Por tiu celo Google uzas tiel nomatan "Web Beacon" (Rastrumilan signalilon) por meti kuketojn ĉe via komputilo. Estas transdonataj datumoj, menciitaj ĉe la punkto 2 de tiu ĉi deklaro. Ni havas nek iun influon al la kolektataj datumoj, nek scias ion pri la amplekso de la datumkolektado kaj daŭro de la konservo de tiuj datumoj. Viaj datumoj estas transdonataj al Usono kaj tie estas prilaborataj. Se vi en tiu momento estas ensalutinta ĉe Google, viaj datumoj povas esti kunlgitaj kun ili. Se vi tian kunligon ne deziras, vi devas unue elsaluti ĉe Google. Estas ankaŭ eble, ke viaj datumoj povas esti transdonataj al la partneroj de Google kaj al iuj eksteraj organizoj aŭ instancoj.

La jura bazo por prilaborado de viaj datumoj estas Artikolo 6 (1) (f) ĜDPR.

Nia Reta Servo montras neniujn reklamaĵojn de eksteraj provizantoj pere de Google AdSense.

Vi povas malebligi la instaladon de Google AdSense-kuketoj laŭ diversaj manieroj:

  • pere de agordo de via retumilon - per la bloko de la kuketoj de eksteraj servoj vi povas bloki la montron de reklamaĵoj de tiuj eksteraj servoj;
  • per la malaktvigo de interes-bazitaj reklamaĵoj pere de Google ĉe http://www.google.de/ads/preferences, sed tiu ĉi malaktvigo malaperas se vi purigas viajn kuketojn;
  • per la malaktivigo de la interes-bazitaj reklamaĵoj de la servoj, kiuj estas membroj de la memmastrumataj kampanjoj "About ads" kaj "You Online Choises" ĉe http://www.aboutads.info/choices, sed tiu ĉi agordo nuliĝas, se vi purigas viajn kuketojn;
  • per la permanenta malaktivigo en viaj retumiloj Firefox, Interreta Esplorilo aŭ Google Chrome ĉe http://www.google.com/settings/ads/plugin. Sed ni atentigas, ke en tiu ĉi kazo la funkcioj de tiu ĉi Reta Servo ne povas esti uzataj en plena amplekso.

Por pliaj informoj pri la celo kaj amplekso de datumkolektado kaj prilaborado, kaj ankaŭ pliaj informoj pri viaj rajtoj tiurilate kaj agordoj rilate al la protekto de via privateco, bonvolu kontakti: 1600 Amphitheater Parkway, Mountainview, California 94043, USA; Deklaro pri privateca politiko rilate al la reklamado: https://policies.google.com/technologies/ads. Google estas subjekto de la EU-Usona Privateca Ŝildo: https://www.privacyshield.gov/EU-US-Framework.

Google Analytics

Ĉi tiu Reta Servo uzas Google Analytics, retanalizan servon disponigatan de Google Inc. ("Google"). Google Analytics uzas tiel nomatajn "kuketojn", tekstodosierojn, kiuj estas konservataj en via komputilo kaj kiuj ebligas analizon de via uzo de la Reta Servo. La informoj transdonataj pere de la kuketoj pri via uzo de ĉi tiu Reta Servo kutime estas transdonataj al Google-serviloj en Usono kaj estas konservataj tie. Se IP-sennomigo estas aktivigita en ĉi tiu Reta Servo, via IP-adreso estos mallongigata de Google antaŭ la transdono ene de Eŭropa Unio aŭ ene de aliaj landoj, kiuj estas membroj de la Interkonsento pri la Eŭropa Ekonomia Spaco. Nur en esceptaj kazoj estas la plena IP-adreso transdonata al Google-serviloj en Usono kaj tie mallongigata. Surbaze de la interkonsento kun ni Google uzas tiujn datumojn por pritaksi vian uzon de nia Reta Servo kun la celo kompili raportojn pri la paĝar-aktivecoj kaj pri aliaj servoj, rilataj al la uzado de la Reta Servo kaj ĝenerala reta agado.

La transdonata IP-adreso kadre de Google Analytics ne ligiĝas kun viaj aliaj datumoj de Google.

Vi povas bloki la konseviĝon de la kuketoj pere de agordoj de via retumilo; tamen ni ŝatus atentigi, ke en ĉi tiu kazo vi eble ne povos uzi ĉiujn funkciojn de ĉi tiu Reta Servo en plena amplekso. Vi ankaŭ povas malhelpi Google kolekti la datumojn pere de la kuketo rilate al la uzado de la Reta Servo (inkluzive de via IP-adreso) kaj prilabori ĉi tiujn datumojn per la elŝuto kaj instalo de la speciala kromprogramo ĉe: http://tools.google.com/dlpage/gaoptout.

Ĉi tiu Reta Servo uzas Google Analytics kun la aldona opcio "_anonymizeIp()". Dank' al tio la IP-adresoj estas mallongigataj antaŭ la prilaboro, tiel ne eblas ligi ilin al iuj konkretaj personoj. Kune kun la adreso venas ankaŭ la personaj datumoj, sed ili tuj estas apartigataj kaj ĉiuj personaj datumoj tuj forigataj.

Ni uzas Google Analytics por analizi kaj regule plibonigi la uzon de nia Reta Servo. Ni povas uzi la akiratan statistikon por plibonigo de nia Reta Servo kaj por fari ĝin pli interesa por vi kiel uzanto. Por la esceptaj kazoj, kiam la personaj datumoj estas transdonataj al Usono, iĝis Google la subjekto de la EU-Usona Privateca Ŝildo: https://www.privacyshield.gov/EU-US-Framework.

La jura bazo por la uzo de Google Analytics estas Artikolo 6 (1) (f) ĜDPR.

La personaj datumoj estas forigataj aŭ sennomigataj plej laste post 14 monatoj.

Informoj pri la eksteraj servoj: Google Dublin, Google Ireland Ltd., Gordon House, Barrow Street, Dublin 4, Ireland. Uzokondiĉoj: https://marketingplatform.google.com/about/analytics/terms/us/, superrigardo pri la datumprotekto: http://www.google.com/intl/en/analytics/learn/privacy.html, kaj ankaŭ deklaro pri privateco: http://www.google.de/intl/en/policies/privacy.

Pliaj informoj pri la datumprotekto troveblas ĉe: https://policies.google.com/privacy.

La tempodaŭro, dum kiu la datumoj estas konservataj

Ni provas ĉiam kolekti laŭeble malgrandajn kvantojn de datumoj. Ni ne konservas personajn datumojn por pli longe ol necesas por la celo, por kiu la datumoj estis kolektitaj. Ni ankaŭ tuj forigas la datumojn, se ricevas peton pri tio de la persono, kiu antaŭe lasis tiujn datumojn. Post kiam la datumoj ne plu estas bezonataj aŭ post kiam ni ricevas la peton pri la forigo, la datumoj estas tuj forigataj aŭ sennomigataj depende la ekzistantaj leĝaj postuloj.

Ĉiu registrita uzanto havas la eblon forigi sian konton ĉe: https://lernu.net/uzanto/agordoj.

Rajtoj de koncernitaj personoj

Realigo de viaj rajtoj

Se vi ne plu konsentas pri konservo de viaj personaj datumoj aŭ viaj personaj datumoj ne plu estas aktualaj, ni pretas aktualigi aŭ forigi ilin, se ni ricevas de vi bezonatajn instrukciojn (kaze ke tio eblas kongrue al la ekzistantaj leĝoj). La samo validas se vi petas nin limigi uzon de iuj datumoj estonte.

Kontaktu nin, se vi havas iujn demandojn rilate al la prilaboro de viaj datumoj aŭ se vi deziras ĝustigi, bloki, transmeti ilin al iu alia loko. Vi povas kontakti nin per la jenaj manieroj:

Studio GAUS GmbH, Erich-Steinfurth-Str. 6, 10243 Berlin, countries

Se vi volas bloki aŭ forigi viajn datumojn, bonvolu indiki ĉiam la kialojn, kial viaj datumoj ne plu povas esti prilaborataj. Se vi prezentas laŭleĝe pravigitajn kialojn, ni unue kontrolas ilin kaj poste ni aŭ blokas la prilaboron de la datumoj aŭ informas vin pri la cirkonstancoj, pro kiuj ni ne povas tion laŭleĝe fari.

Se vi donis al ni permeson prilabori viajn datumojn, vi povas en ajna momento poste nuligi ĝin kun efiko al la estonta prilaboro. La nuligo ekvalidas tuj post kiam la deziro pri ĝi atingas nin.

Lasta ĝisdatigo: 2019-decembro-15

Reen al la supro