Al la enhavo

Ŝatokupoj krom Esperanto

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 13:01:10

Mi tre ŝatas kreskigi hejmajn plantojn. Mia hejmo ĉiam abundas je ili.

william (Montri la profilon) 2007-julio-15 13:34:37

e.....mi ŝatas legi, kaj spekti je anime.....anime tre plaĉas al mi, fakte mi komencis nove kolekton......

nun mi spektas je "Jigoku Shoujo"(Gehena knabino), "Death Note"(Mort-kajero), Gundam SEED/Destiny, kaj aliajn.

ĝi ne samas al okcidentaj "cartoons" ĉar ĝi estas farita de japanoj. do, ĝi estas nia fenestro al ilia kulturo, miaopinie.

se vi trovas pli bonajn tradukojn de la vortoj en citilo, bonvole korekti.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-15 13:36:32

Ĉu ŝatokupoj krome esperantumi? Legi, filmspekti, sportumi, plaĝumi, kaj seksumi… La tago nur havas 24 horojn!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 13:44:38

"Cartoon" estas animacio aŭ animacia filmo.
Mi opinias ke la vorto "anime" estas ia mallongigo fare de japanoj.

En Esperanto la vorto "animo" ekzistas kaj signifas "Spirita, viviga principo de homo".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 14:29:44

Mendacapote:Ĉu ŝatokupoj krome esperantumi? Legi, filmspekti, sportumi, plaĝumi, kaj seksumi… La tago nur havas 24 horojn!
Al mi ŝajnas, ke sportumi, plaĝumi kaj seksumi ne estas ŝatokupoj, sed nur kutima tempopasigo.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-15 14:40:59

Por vi eble… por mi estas sendube ŝatokupoj.

Laŭ la reta vortaro:

Ŝatokupo: Okupo, per kiu oni ŝatas pasigi sian libertempon: ŝako estas kvieta ŝatokupo; lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia

Finfine ni ambaŭ pravas: vi senkonscie; mi ŝatege konscie!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 14:46:43

Kara! Eble, mi volas scii pri io ekzota.
Kvankam, kreskigado de plantoj. Ion ekzotan mi ne vidas en la ŝatokupo. Nu, tre plaĉas al mi miaj plantoj.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-15 14:54:25

Ĉu iu belega kaj amema nigrulino senvestigita marborde ne estas sufiĉe ekzota por vi? Ho ve! okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 15:00:24

Ekzistas tujmesaĝilo! Atentu!

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-15 18:20:07

Terurĉjo:Mi tre ŝatas kreskigi hejmajn plantojn. Mia hejmo ĉiam abundas je ili.
Ankaŭ mi ŝatas prizorgi niajn plantojn. Laŭ mia filino, ni devas paroli al plantoj. Kaj kanti. rido.gif Kelkfoje, mi akvumas ilin, poste ankaŭ ŝi akvumas. Sed niaj plantoj estas belegaj.

Reen al la supro