Al la enhavo

traduko de la vorto "bookcrossing"

de Sunjo, 2007-septembro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Sunjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 20:16:20

Kio estas "bookcrossing"? Vidu : http://eo.wikipedia.org/wiki/Bookcrossing
(ne, mi ne volas varbi esceptokaze okulumo.gif )
Ni (germanaj esperantistoj ĉe "bookcrossing") serĉas pli bonan tradukon por sekvantajn vortojn:
Bookcrossing: (eble: librokrucigado, libroliberigado, libropasigado)
release books: (eble: krucigi librojn, liberigi librojn, pasigi librojn)
partoprenantoj de bookcrossing: (eble: librokrucigistoj, libroliberigistoj, libropasigantoj)
Kion vi preferus? Aŭ ĉu vi havas pli bonan proponon?
Dankon por via helpo sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 20:45:01

Ĉu tiu bookcrossing (librotranspasado) estas reciproka interŝanĝado de libroj aŭ simpla librosendado aŭ donacado?
Se mi ricevus libron, skribitan hebree aŭ arabe, kion mi farus?

Mi povus liberigi miajn multajn librojn, sendante ilin tra la mondo, sed ĉu oni bezonas la ruslingvajn librojn?

Librosendantoj?
Libroliberigkajinterŝanĝantoj?
liberiglibroemuloj?
liberlibremuloj?
Liberlibroinklinuloj?
Senpagelibrojndonacantoj?

estrellarmand (Montri la profilon) 2007-septembro-05 22:30:36

Libroliberigi?
Libronomadi?
Lasintalibro?
Libroponti?

Mi tute ne scias, mi ekdormas! Bonan nokton!
Amike,
Estrella

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-05 22:59:30

Translibrado, mi dirus.

Sunjo (Montri la profilon) 2007-septembro-06 19:00:52

Terurĉjo:Ĉu tiu bookcrossing (librotranspasado) estas reciproka interŝanĝado de libroj aŭ simpla librosendado aŭ donacado?
-"Librokrucigado" estas aŭ reciproka interŝanĝado de libroj aŭ librosendado aŭ donacado aŭ simple intenca perdi la librojn (grava estas, ke la libro vojaĝas).

Se mi ricevus libron, skribitan hebree aŭ arabe, kion mi farus?
-Se vi komprenas tiujn lingvojn vi kompreneble povas legi tiun libron, sed se vi ne komprenas, sed tamen konas "librokrucigado" vi nur faras enskribon, ke vi bedaŭrinde ne komprenas kaj plivojaĝigos la libron (eble vi konas iun, kiu konas la lingvon).

Mi povus liberigi miajn multajn librojn, sendante ilin tra la mondo, sed ĉu oni bezonas la ruslingvajn librojn?
- unua vi povus liberigi viajn librojn en ruslingvajn regionojn. Sed ankaŭ en la tuta mondo verŝajne kelkajn homojn tre ĝojus pri senpagaj, rusaj libroj

Librosendantoj?
Libroliberigkajinterŝanĝantoj?
liberiglibroemuloj?
liberlibremuloj?
Liberlibroinklinuloj?
Senpagelibrojndonacantoj?

novatago (Montri la profilon) 2007-septembro-10 08:22:52

Bookcrossing: Librointerŝanĝo (kvankam mi ŝatas la proponon de estrellarmand: libroponti)
release books: Liberigi librojn
partoprenantoj de bookcrossing: libroliberigantoj aŭ eble Librointerŝanĝano. La ist-aj vortoj ne taŭgas por tiu ĉi.

Tiuj, laŭ mi, estas la plej ĝustaj.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro