Al la enhavo

kio vi pensas pri EU?

de annadahlqvist, 2007-novembro-03

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

paulgeisler (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:14:39

Mi kredas ke la EU estas unu el la plej bonaj ideoj en la mondo. La EU facilegigas vojaĝojn kaj turismon. La tuta mondo devus havi la saman valuton (kaj la saman lingvon, mi opinias) kaj landlimoj ne devus ekzisti. Ni ĉiuj estas granda familio kaj ni "devus konduti unu la alian en spirito de frateco".

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:21:49

Boneeeege, Paul, vere!

Kaj savi la mundon pri pereo ĉiuj kune.

Karaj salutoj,
Stefan

grifo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:27:32

paulgeisler:Mi kredas ke la EU estas unu el la plej bonaj ideoj en la mondo. La EU facilegigas vojaĝojn kaj turismon. La tuta mondo devus havi la saman valuton (kaj la saman lingvon, mi opinias) kaj landlimoj ne devus ekzisti. Ni ĉiuj estas granda familio kaj ni "devus konduti unu la alian en spirito de frateco".
Ja kiam ne eksistus la pollandanoj, la burokrataro, la enmiksiĝo en internaj aferoj ...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 21:59:54

grifo:Ja kiam ne eksistus la pollandanoj...
demando.gif

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Kiun neŭtralan lingvan fundamenton havas via Eŭropa Unio, pacaj batalantoj?

grifo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 22:13:20

Terurĉjo:Kiun neŭtralan lingvan fundamenton havas via Eŭropa Unio, pacaj batalantoj?
Nenia.
La unio estas por kapitalistoj, ne por homoj.

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-06 23:13:29

Terurĉjo:Kiun neŭtralan lingvan fundamenton havas via Eŭropa Unio, pacaj batalantoj?
Estas tre facila: Havas la meman fundamenton en via lando kaj en la tutmondo: La muziko!

Neŭtrala, bela, kaj estas ĉiuloke komprenebla.

grifo (Montri la profilon) 2007-novembro-07 00:18:12

stefanspaul:La muziko!

Neŭtrala, bela, kaj estas ĉiuloke komprenebla.
Kiam kaj kie?

Tukusx (Montri la profilon) 2007-novembro-07 01:49:29

montetino:[...] La mono eŭro estas bone : ni povas kompari la prozojn, la salajrojn.
Povi kompari la salajrojn estas tre utila por la kapitalistoj... « Kie trovi la plej malaltajn ? »

Por la salajruloj, mi vidas neniu intereso. Germana salajro estas trifoje pli alta ol rumanan... Kaj kio ?

Same por la konsumantoj : la prezo de pano estas malpli alta en Pollando... Tro fora por miaj aĉetaĵoj !

manu_fr (Montri la profilon) 2007-novembro-07 14:05:01

La ideo de Eŭropo naskiĝis post la dua mondmilito.
Ĝia celo estas kiel necesa revo : ke popoloj, kiuj antaŭe batalis la unu kontraŭ la alia, ne plu neniam faros.
Tion oni instruis ekzemple al mia patrino, kiu naskiĝis en 1940, kaj gajnis nacian literaturan konkurson pri la temo de Eŭropo, kiam ŝi estis juna. Ĉu temis pri kapitalismo en ĝi ? Ne, nur paco.
Bedaŭrinde, la celo estas malfacila, kaj oni ankoraŭ konis hontan militon en Centra Eŭropo antaŭ nelonge, milojn da mortoj por nenio.
(Parenteze, diru, ĉu la esperanta movado vere reaĝis oficiale? Se mi havas bonan memoron, ne. Tio estas honta. Tamen, se esperantujo ne reaĝas, kiu reaĝos iam en samaj cirkonstancoj ?)
Mi ne ŝatas la aktualan esperantan movadon, multe tro molmola, malrespondeca. (Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke la fundisto de esperanto mem kreis la lingvon por unuiĝi la homojn, donis sian propran vivon por krei veran homaranon ?)
Sed, mia espero restas tre granda, eĉ se mi ofte malesperas. Eŭropo estas nur komenco, kaj -kiel iu jam diris-, oni ĉiuj respondecas, de kio estos farita la Eŭropa Unio de morgaŭ.
Ĉiuj popoloj devas naskiĝi egalaj : estas monda bazo.
Se bedaŭrinde ankoraŭ ne estas kazo nuntempe, eble oni havas ŝancon konstrui tian mondon por niaj infanoj, almenaŭ en Eŭropo, jam ?
Kaj ili certe scipovos esti pli saĝaj ol ni !
Oni povas kritiki kapitalismon, kiam oni vivas kiel perfektaj kapitalistoj en sia ĉiutaga vivo ! Facile !

Do, kion ni atendas por reaĝi ? Ĉu alian militon ?

Esperantistoj, ni montru ekzemplon al la tutmondo !

Tion diritan, estas aliaj vidpunktoj respektindaj

Manu

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-novembro-07 15:43:40

annadahlqvist:"La mono eŭro estas bone : ni povas kompari la prozojn, la salajrojn."

Ĝi estas unu argumento por la eŭro, sed kion fari se unu lando havas tre alta inflacio, kaj la aliaj alta senlaboreco? Se on ne povas uzi la intereso la ŝtata elspezoj eble devas malgrandiĝi.
Efektive via frazeto "Se oni ne povas uzi la intereso la ŝtata elspezoj eble devas malgrandiĝi", mi ĝin ne komprenis! Estas en ĝi tro da subjektoj; kion oni do ne povas uzi? czu la intereso, la xtataj elspezoj au kiu devas malgrandixgi?

Tial efektive la celkazo (por rekta objekto de la propozicio) estas cziam markenda, alie la kunuloj nur komprenas "stacidomon?"
Sen celkazo (ankau nomata akuzativo) per 'n' markita oni cetere estus devata(devigata) al rigida vortordo de frazo, ekzemple: Subjekto - predikato - objekto (SPO), kai tio tre katenas onin, la libera esprimado perdiĝas, kaj multaj gentoj estus handikepitaj (malantauen ĵetataj, ne havos shanxcon.

Cetere la Eurotalero ne estas czie samvalora, czar jam en la bela lando Austria validas aliaj prezoj ol en regiono Germania. Tute diferente lau la produkcioj kaj sĥuldoj de xstato, la prezoj ali- estas, tial distingidŝas ankau la interna merkatovalor', resp. la aczetopovo de la civitanoj. Vide al tio oni sin demandas: Por kio entute do estis bona la introduco de la Eurotalero? Estas enigmo de veziko-produktantoj politikaj, nur servis al ies au ties profilado kaj vanteco, kaj ENVERE
tio estis trompo de la popoloj.

---hdito ~*~

Reen al la supro