Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-19 07:31:23

kaŝperanto:[…] Mi amas ĉi klavaron kaj deziras ke ĝi estas uzita de multaj homoj.
Jes, ĝi estas tre utila (kaj ideoriĉa) klavaro; ekde nun ankaŭ mi uzas ĝin! – Cetere, ĉu ni devu krei la novan fadenon por MessagEase-klavaro?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-19 12:41:15

Urho:
kaŝperanto:[…] Mi amas ĉi klavaron kaj deziras ke ĝi estas uzita de multaj homoj.
Jes, ĝi estas tre utila (kaj ideoriĉa) klavaro; ekde nun ankaŭ mi uzas ĝin! – Cetere, ĉu ni devu krei la novan fadenon por MessagEase-klavaro?
Tio eble taŭgas, sed ĉi fadeno eble estus pli facile trovita de tiuj, kiuj ne scias la nomon de la klavaro.

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-septembro-19 21:01:18

Urho:
kaŝperanto:
Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.
Dankegon al vi pro viaj konsiloj! – Nu, mi devis iomete cerbumi punkton 3 ridulo.gif, sed nun mi havas en MessagEase-klavaro ĉiujn ĉapelitajn literojn de Esperanto.

Tamen mi aldonis la literon Ŭ sub la literon E, ĉar mi (kiel finnalingvano) aldonis sub la literon A la literojn Ä kaj Ö. ridulo.gif
Mi antaŭ nelonge aĉetis Sony Xperia Z1 poŝtelefonon kaj interesiĝis pri Messagease klavaro. Mi testis reprogrami kelkajn klavojn kaj sukcesis se la klavaro jam havas mian simbolon. Tamen mi ne komprenas kiel vi eltondras aliajn simbolojn kaj engluas ĝin en tiu dekstra kvadrato. Ĉu vi povas pli detale klarigi kiel vi faras?

Redakto: Mi solvis la problemon! Dankon!

novatago (Montri la profilon) 2014-septembro-19 21:30:46

AlfRoland:Tamen mi ne komprenas kiel vi eltondras aliajn simbolojn kaj engluas ĝin en tiu dekstra kvadrato. Ĉu vi povas pli detale klarigi kiel vi faras?
La butonoj por kopii/tondi/glui aperas se vi tenas fingron sur vorton. Poste selektu nur unu literon per la regiloj, kiuj aperas sub la komenco kaj la fino de la teksto selektita kaj premu la butonon kopii. Por glui tenu la fingron sur la tekstujo, kie vi volas glui la literon.

Eble en la manlibro de la telefono eksplikiĝas kiel selekti, kopii kaj glui tekston, se vi ne bone komprenis mian eksplikon.

Ĝis, Novatago.

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-septembro-20 09:20:59

novatago:
AlfRoland:Tamen mi ne komprenas kiel vi eltondras aliajn simbolojn kaj engluas ĝin en tiu dekstra kvadrato. Ĉu vi povas pli detale klarigi kiel vi faras?
La butonoj por kopii/tondi/glui aperas se vi tenas fingron sur vorton. Poste selektu nur unu literon per la regiloj, kiuj aperas sub la komenco kaj la fino de la teksto selektita kaj premu la butonon kopii. Por glui tenu la fingron sur la tekstujo, kie vi volas glui la literon.

Eble en la manlibro de la telefono eksplikiĝas kiel selekti, kopii kaj glui tekston, se vi ne bone komprenis mian eksplikon.

Ĝis, Novatago.
Vi pravas! Se neniu alia helpas - legu manlibron! Dankon!

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-25 09:31:20

kaŝperanto:Mi nun skribas la ĉapelitajn literojn per tajpado de (litero) kaj ^. Do ĉ estas c^ kaj ĵ estas j^, ktp. Por ŭ mi kreas novan simbolmapon do ŭ havas propran geston.
Jes, ankaŭ mi (post kelkaj eksperimentoj) nun "tajpas" same en la angla klavaro, sed mi faris kelkajn kromajn ŝanĝojn/aldonojn por aliaj literoj ĉe la literoj A, I, H, T kaj E:

  å
  A
  ä

č
  I

  ö
  H
  ŭ

  T
  š

ž E

La finna alfabeto: a, b, c, (č), d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, (š), t, u, v, (w), x, y, (ü), z, (ž), å, ä kaj ö.

La alfabeto de Esperanto: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ (= u + brevo), v kaj z.

Ŝlosilvorto: MessagEase-klavaro (MessagEase keyboard)
________
Ĝisdatigita: 2015-07-16

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 10:01:02

Kiel dirite, en MessagEase-klavaro vi povas tre facile reprogrami klavarojn. Ekzemple, mi nun uzas tri klavararojn reprogramitajn surbaze de la angla aŭ la rusa klavaroj:
  • La angla klavaro + (fin kaj epo) || vidu mian antaŭan mesaĝon
  • La angla klavaro + (epo)
  • La rusa klavaro fonetika.
La klavarojn mi povas facile interŝanĝi "en flugo" per gesto sur la 123/ABC-butono. — Do, se vi havas Android-smartfonon aŭ -tabulkomputilon, ankaŭ mi tre rekomendas vin elŝuti tiun klavaron al via aparato ĉe Google Play.

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 14:20:07

Urho:Kiel dirite, en MessagEase-klavaro vi povas tre facile reprogrami klavarojn.
Kiujn avantaghojn ghi havas kompare kun MultiLing aldone al la eblo facile reprogrami klavarojn?

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-06 12:19:02

akueck:
Urho:Kiel dirite, en MessagEase-klavaro vi povas tre facile reprogrami klavarojn.
Kiujn avantaghojn ghi havas kompare kun MultiLing aldone al la eblo facile reprogrami klavarojn?
Bedaŭrinde, mi ne havas spertojn pri MultiLing-klavaro, sed ŝajnas ke ĝi estas bona QWERTY-klavaro. — Bv. noti, ke MessagEase-klavaro ne estas QWERTY-klavaro, ĉar ĝi estas planita nur por tuŝekranaj aparatoj.

Se mi ĝuste komprenas, la MessagEase-klavaro havas jenajn avantaĝojn kompare kun QWERTY-klavaroj:

Ĝi havas nur 9 klavoj por literoj (+ 5 ag-klavoj). Do, estas pli facile memori 9 klavojn ol 28 kaj pli.

En la naŭ klavoj ekzistas 9 frekvenc-literoj de lingvo (ĉi tie de la angla lingvo):
   A N  I
   H O R
   T E  S

Ĝi havas grandajn klavojn (pli ol 3 x ), por ke estus pli facile trovi la frekvenc-literojn kaj uzi tren-gestojn por aliaj literoj/signoj

Ĉiuj literoj (kaj signoj) ekzistas tre apude de aliaj, maksimume 2 klavoj for.

Vi povas uzi ĝin per unu mano. Ĝi estas optimizita por la uzado per unu fingro kaj mano.

Entute, la MessagEase-klavaro estas tre ideoriĉa programo. Ĝi estas mia elekto por Android-aparatoj.

Do, la situacio estas tre bona kun Andoid-aparatoj koncerne Esperanto-klavarojn, ĉar ekzistas multe da bonaj alternativaj klavaroj. — En la iOS-mondo estas tute male, bedaŭrinde. Sed eble kun la nova operaciumo iOS 8 la situacio ŝanĝiĝos?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-06 13:49:40

akueck:
Urho:Kiel dirite, en MessagEase-klavaro vi povas tre facile reprogrami klavarojn.
Kiujn avantaghojn ghi havas kompare kun MultiLing aldone al la eblo facile reprogrami klavarojn?
Mi aldonus ke MessagEase ankaŭ estas multe pli rapida ol ia ajn QWERTY klavaro. Mi mem povas tajpi po pli ol 60 vortojn en minuto per nur unu fingro. Kaj ĝi ne uzas vort-finilon, do estas vera 60 vortoj en minuto.

Ankaŭ, vi povas tajpi ĉiujn de la simbolaj kiel !@#$%^&*()-=_+{}[]|;:'"<>/?, kaj aliaj eĉ pli ol ekzistas sur mia nuna QWERTY klavaro. Oni povas tajpi ĉi tiuj simboloj per la klavaro mem, kaj vi ne devas ŝanĝi al aliaj "sub-klavaroj".

MessagEase ankaŭ subtenas "Macros" kaj aliajn potencajn povojn, kaj ĝi estas senpaga.

Reen al la supro