Al la enhavo

Demando pri "nun" kaj "tiam"

de Viktoro44, 2008-januaro-20

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-januaro-20 11:50:30

Saluton!

Ĝi estas mia unua mesaĝo. Mi ĝojas! rideto.gif

Mi havas dubo pri uzo de "nun" kaj "tiam". Mi legis tiun frazon (el Ronbinsono Kruso):

"Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun li transdonis al mi."

Mi ne komprenas tion, mi pensas ke ĉi tie taŭgas "tiam". demando.gif

Mi estas komencanto. Pardonu miajn erarojn.

Dankon!

Ĝis! sal.gif

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-januaro-20 11:53:20

Pardonu!

Mi havas duboN pri...

lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-20 13:06:13

Viktoro, ŝajnas al mi, ke en la citaĵo estas kelkaj eraroj.
"Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun li transdonis al mi."
La citaĵon mi skribus jene:
"Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis min al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi."
Laŭ mi, ambaŭ vortoj - kaj nun kaj tiam taŭgas por la citaĵo.
Se temis pri sufiĉe longa tempo post la transdonado, taŭgas "tiam", sed se la ago estis antaŭ kelkaj minutoj aŭ horoj, oni senhezite povas uzi la vorton nun (sed mi preferus tiakaze - ĵus). Multo en la citaĵo dependas de konkreta subteksto aŭ kunteksto.

Damne, ŝajne, ke vi tute pravas pri tiam.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-januaro-20 17:08:15

Terurĉjo, vi pravas, mi erare ripetis la pronomo.

Laŭ la kunteksto, ŝajnas ke la transdonado okazis multajn jarojn antaŭ.

Dankon!

white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-24 09:32:44

Damne, ŝajne, ke vi tute pravas pri tiam.
Ne,ne, "nun" estas korekta. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 10:49:35

Interalie, infan-aĝe mi kelkfoje relegadis la libron, sed nun mi tute ne memoras, pri kiu transdono de domo temas. Li (Robinsono Kruzo) loĝis sur neloĝata insulo. Aŭ temis pri antaŭaj jaroj, kiam li estis maristo?

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-januaro-24 12:11:18

Terurĉjo,

Mi klopodas memorigi vin, kvankvam mi estas komencanto.

Poste lia ŝipo subakviĝis, Robinsono, efective, loĝas sur neloĝata insulo. Poste multaj jaroj, li reiris hejmen, kaj poste kelkjaroj li nove veturis al la insulon. Antaŭe, kiam li loĝis en la insulo, li savis la vivon de Karlo. Kiam li reveturis al la insulon, Karlo transdonis la domon al li.

Mi vedas ke estas tri momentoj en la tempo:
1. Robinsono donis lia domo al Karlo.
2. Karlo (poste kelkjaroj) donis ĝin al Robinsono
3. Robinsono mem (ankaŭ poste kelkjaroj), kiam li skribis la historion.

Do, mi estis ŝokita por la uzon de "nun" kiam oni parolas pri estinteco. Sed, vere, estas du estintaj momentoj, kaj la dua momento estas pli proksima al la legisto. Ĉu oni devas uzi la vorton "tiam" en la unua momento, kaj la vorton "nun" en la dua momento?

(Bonvolu korekti miajn erarojn)

Dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 12:44:52

Interese, ĉu en hispana traduko de la libro la indiĝeno, savita de Robinsono, nomiĝas Karlo? Ruse li nomiĝas Пятница - Vendredo - Friday.
Sed ek al la laboro.
Ĉu ni traktu la citaĵon?
Ĉio dependas de momento de transdono.
Se la transdono okazis antaŭ kelke da tempo, t.e. la domo jam apartenas al Robinsono, Robinsono jam posedas la domon, oni povas diri: "Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis min al mia antaŭa domo, kiun li tiam (antaŭ kelke da tempo) transdonis al mi." Sed konsideru, ke ni anticipe scias momenton de transdono.
Sed se la domo ankoraŭ ne estas transdonita, Karlo dume estas ĝia posedanto, taŭgas skribi: "Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis min al mia antaŭa domo, kiun li tuj transdonis al mi." Li kondukis Robinsonon al la domo kaj nur poste, tuj transdonis ĝin.
Imagu: Ili ambaŭ alvenas al la domo kaj Karlo parolas: "Mia domo estas via domo. loĝu en ĝi kvazaŭ ĝi estas via". Taŭgas laŭ mia opinio la vorto "tuj".

Ne plaĉas al mi la vorto "nun" tiu-kaze, en ambaŭ ekzemploj, entute ne plaĉas.
PS: Laboro super eraroj en privata mesaĝo, ĉu bone?

white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-24 12:55:29

Ne plaĉas al mi la vorto "nun" tiu-kaze, en ambaŭ ekzemploj, entute ne plaĉas.
Ne gravas, amiko! Eble la vorto plaĉas al mi, ĉar mi estas germano. rido.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-24 13:16:43

PMEG pri nun:
Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaŭ novan situacion, novajn cirkonstancojn:

Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj.[Rt.67] = ...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kaŭzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aŭ kun ke:

Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.
Nun pri pasinteco «
En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

Nun ŝi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam ŝi aliris...

Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30]

Nun ĝi estis iom ripozinta.[FA2.6]
Tiuj ĉi signifoj de 'nun' ne ĉeestas en ReVo.
Al ŝaijnas ke 'nun' povas esti uzata en diskutata kazo.

Reen al la supro