Al la enhavo

La verda flago de esperantaj ekologoj

de rosto, 2008-januaro-27

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-27 05:51:27

Verda flago estas flago de Esperanto kaj samtempe tio estas flago de ekologiaj politikaj partioj. Ĉu tio estas nur hazarde? Ambaŭ ideoj bazas sur unu: la Tero estas nia komuna hejmo. Verda koloro estas simbolo de tia ideo de komuna hejmo. Ankaŭ estas granda diferenco inter verdaj partioj kaj Esperanto: verdaj partioj faras politikon, sed Esperanto ne estas politiko, eble Esperanto estas malpolitiko.

Aliflanke. Pri kio ĉefe esperantistoj interesiĝas? Pri Esperanto mem, pri aliaj lingvoj, multaj esperantistoj ŝatas lerni lingvojn. Aliaj interesoj estas tre diferencaj. Tio ĉio estas bone. Sed homoj demandas: por kio via lingvo estas utila? Kian utilan komunan intereson esperantistoj povas havi? Eble tio estas ekologio? Iu diros: homoj jam tro multe parolas pri ekologio. Ne tro multe. Ĉefe tio estas aŭ politiko aŭ amaskomunikiloj. Politikistoj ofte scias faktoj pri ia ekologia danĝero, sed silentas pri ĝi, ĉar kapitalistoj pagas ilin por ke ili silentu. Amaskomunikiloj ofte faras male: ili pligrandigas danĝeron ĉar ili serĉas sensaciojn. Nur sendependa socia organizo povas havi veran informon. Esperantistoj devas organizi nenion. Tiuj, kiuj volas, povas lerni pri ekologio tiom grande, kiom ili povas, eble fariĝi fakuloj pri ekologio kaj interŝanĝi informon kun aliaj esperantistoj. Ni povas kolekti informon de diversaj lokoj de Tero. Se esperantistoj fariĝos la fonto de vera informo pri ekologio, aliaj homoj estimos ilin.

Ni estas nur ranoj, kiuj volas vivi en pura aero, en pura akvo, kaj sur pura tero. rideto.gif

ADelm (Montri la profilon) 2008-januaro-27 09:48:08

Esperanto estas komunikilo; do estas por iu ajn agado aŭ politika aŭ alia.
Se esperantistoj volas labori pri/por ekologio, tio estas ilia elekto.

Pri la verda koloro.
Esperanto jam elektis la verdan koloron longe antaŭ eĉ la ekzisto de la ekologiaj partioj.
La elekto estis ĉar la verda koloro, almenaŭ en Francio, estas la koloro de Espero. Kiam infano de Zamenhof (ĉu la unua filo) naskiĝis, de Beaufront pendigis verdan stelon sur la bebliteton.

Fine, estas kelkaj samaj ideoj inter esperanto kaj ekologio; almenaŭ respekto de la alia kaj, do, de la medio.

piteredfan (Montri la profilon) 2008-februaro-17 00:37:48

ADelm:Esperanto estas komunikilo; do estas por iu ajn agado aŭ politika aŭ alia.
Se esperantistoj volas labori pri/por ekologio, tio estas ilia elekto.

Pri la verda koloro.
Esperanto jam elektis la verdan koloron longe antaŭ eĉ la ekzisto de la ekologiaj partioj.
La elekto estis ĉar la verda koloro, almenaŭ en Francio, estas la koloro de Espero. Kiam infano de Zamenhof (ĉu la unua filo) naskiĝis, de Beaufront pendigis verdan stelon sur la bebliteton.

Fine, estas kelkaj samaj ideoj inter esperanto kaj ekologio; almenaŭ respekto de la alia kaj, do, de la medio.
Verda koloro havas kelkajn signifojn. Por Esperantistoj espero, por verdistoj la daŭra tero, por Islamistoj Islamo, por irlandoj Irlando ktp.

bobowo (Montri la profilon) 2008-februaro-17 19:40:35

Dum ĥirurga operacio oni uzas verdajn vestojn kaj tukon ĉirkaŭ la tranĉota loko sur la korpo. Verda koloro trankviligas , kvankam ĝi ankaŭ estas krea kaj aktiva koloro. La verda koloro ankaŭ estas simbolo por paca harmonio kaj eterna vivo.

Reen al la supro