Al la enhavo

Kio estas vorto?

de Filu, 2008-februaro-02

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-02 14:30:18

Laŭ la Reta Vortaro difiniĝas "vorto" kiel ĉi:

Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikan uzon en homa lingvo...
a) ...rigardata kiel formo, kontraste al la ideo.
b) ...rigardata kiel eldiro unu- aŭ plurvorta.

--------

Mia demando: ĉu ne estas iel tro simpligi ties signifo ne konsideri, ke ankaŭ signoj povus esti vortoj, konsiderante ke surdmutuloj ekde pluraj jarcentoj dank' al signlingvoj konvenciaj ja povas komuniki siajn ideojn kaj opiniojn pri ĉio?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 14:52:43

Filu, estimata, pardonu min, sed kiam mi ekvidis de vi kreitan fadenon pri "Kio estas vorto?", mi almenaŭ dum 5 minutoj ridis. Eĉ nun mi de tempo al tempo ekridas.
Mi vin adoras, Filu!
+5!!!

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-02 15:01:45

Estas tre plaĉe scii, ke mi havigas ridegadon al homoj kaj gremlinoj per tiel simpla rimedo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-03 06:22:15

Ĉu vortoj ne povas esti nuraj signoj?
Fakte, vortoj ĉiam havas elparolojn. Signoj sen elparoloj povas havi signifon, sed ne estas vortoj.

FalanteHablanteSpeaker (Montri la profilon) 2008-februaro-05 00:10:37

laŭ mi, vortoj estas abstraktaj (kaj, laŭe, arbitraj) figuroj por io ke estas fakto de vivo sed ne povus esti diskutita sen figuroj kun kiuj ĉiuj povas akordi. Vorto estas nur tio.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-06 11:05:44

Neplanitaj lingvoj estas nur parolitaj devene; skribitaj signoj aperas nur poste. Tial mi konsentas al la reta vortaro for la plimuto de lingvoj.

Esperanto, kiel konstruita lingvo estis ambaŭ skribita kaj parolita de ĝia komenco. Do la signifo de la vorto vorto en ĝi enhavas kaj skribitajn kaj parolitajn partojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-06 11:08:07

PS. Korekto:
mi konsentas al la reta vortaro por la plimulto de lingvoj.

Reen al la supro