Al la enhavo

Kial tiom da esperantaj rakontoj pri forkaptoj?

de rabhiuz, 2008-februaro-23

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-februaro-23 23:02:08

Kial tiom da rakontoj por novaj esperantistoj temas pri forkaptoj? Lernu havas du tekstojn pri forkaptoj. Estas ankaŭ la libro "Ili Kaptis Elzan!" de Johán Valano. Kiam rakontoj temas pri krimoj kaj detektivoj, ili kutime temas pri murdoj. Kial la obsedo pri forkapti?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-24 11:02:21

rabhiuz:Kial tiom da rakontoj por novaj esperantistoj temas pri forkaptoj? Lernu havas du tekstojn pri forkaptoj. Estas ankaŭ la libro "Ili Kaptis Elzan!" de Johán Valano. Kiam rakontoj temas pri krimoj kaj detektivoj, ili kutime temas pri murdoj. Kial la obsedo pri forkapti?
Mi neniam rimarkis tion, mi nur legis "Gerda malaperis" de Claude Piron. Johán Valano estas pseŭdonimo de Claude Piron, eble li simple ne volis skribi pri murdo.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-24 11:27:21

Rakontoj kun detektiva elemento interesas min. Tial elekti tian rakonton por lernantoj ŝajnis al me bone.

Reen al la supro