Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-23 14:46:00

Grenado= Insularo kaj regno en Malgrandaj Antiloj (Sankta Georgo)

grenad-isto = soldato speciale dresita por ĵeti grenadojn.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-24 03:11:02

diet-o = nutromaniero
di-et-o = malgrava dio

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-24 11:38:31

ripeto = ripetado

rip-eto= malgranda ripo

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-25 05:08:25

ekster-o = loko, kiu malene rilatas
eks-ter-o = tero, kiu havas antaŭan ekzistadon aŭ "vivon"

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-25 11:50:16

laŭdano = Opia tinkturo, uzata kontraŭ doloroj.

laŭ- dano = Laŭ civitano de Danlando.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-26 03:35:56

homarano = membro de la homaro
homa-rano = rano, kiu tamen estas homa

aofnoy5523 (Montri la profilon) 2020-februaro-26 07:26:36

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-26 11:31:59

diapaŭzo = ĉeso de la disvolviĝo ĉe iuj insektoj, kiuj ne dependas nur de mediaj faktoroj, torporo, vintrodormado.

dia- paŭzo = ripozo de Dio en la sepa tago de sia laboro.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-27 02:53:50

persono = homo kun siaj ecoj
per-sono = afero, kiu estas generata per sono

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-27 12:20:50

La hundetoj diras: ŭa! ŭa! ŭaŭ
kaj la katoj diras: miaŭ! miaŭ
inter ili jen estas miskompreno
kiu donas multege da ĉagreno.

Reen al la supro