Al la enhavo

Logika enigmo: biliardo

de Miland, 2008-aprilo-16

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 08:16:56

Post vespermanĝo, la suno subirinte, tri amikoj decidas ludi bilardon, kiu bezonas tri pilkojn, unu ruĝan, unu blanka, kaj (paroli simple) nigra. Pilkaroj estas en tri skatoloj en la kelo, unu ĉe la maldekstra flanko, unu meza, kaj unu al la dekstra, sed bedaŭrinde la lumo paneas. Josef diras 'Ne problemo, estas tri pilkaroj en la kelo.' 'Atentu', diras Visa, la dom-mastro. 'Mi bedaŭras, sed, kvankam estas tri pilkaroj en la tri skatoloj, kaj ĉio skatolo havas tri pilkojn (enhavante ruĝan pilkon), ne estas nigra pilko en la maldekstra skatolo. Krome, nur eblas porti unu pilkon foje.' 'Ne problemo', diras Ĵuga. 'Mi faros kiom da veturoj, tiom necesas.'
Kio estas la minimuma numero da vizitoj, kiujn Ĵuga devas fari al la kelo, por garantii ke la amikoj havigos plenaro de pilkoj - unu ruĝa, unu blanka, kaj unu nigra?

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 08:56:17

La ludo nomiĝas bilardo, kaj ĝi estas ludata per globoj, ne pilkoj. Mi ne scias, kiel nomiĝas, per kiu oni batas la globojn.

Ĉu ni havas entute po tri globoj de ĉiu koloro?

Eblas uzi 6 vizitojn - alporti la globojn el la dekstra kaj meza skatoloj (tie estas nur unu blanka globo kaj en malbonŝanco tiu estas la lasta). Sed eble oni povas uzi malpli da visitoj?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 09:55:59

Mi ne konvikiĝas pri 'globo', sed ni ne debatu, mi turnos min al vortaro poste. Pri la demando mem, jes - estas po tri pilkoj de ĉiuj tri koloroj, entute, en la kelo...

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 18:08:29

....Nu, turninte min al kelkaj vortaroj, ŝajnas al mi ke ambaŭ pilko kaj globo pravas, do ni ne malŝparu tempon pri bagatelaĵoj.

Sed eblas fari la taskon en malpli ol ses vizitoj!

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 19:19:46

Ni nomu la skatolojn...
- S1 (la liva);
- S2 (la meza) kaj
- S3 (la dekstra).

En S1 estas RBB (ĉar en ĉiuj tri skatoloj troviĝas ruĝa pilko, kaj ĉar entute estas ankaŭ tri ruĝaj pilkoj, tial estas nur unu ruĝa en S1, kaj ĉar ne estas nigra en ĝi, tial estas du blankaj).
En S2 estas RN kaj (B aŭ N).
En S3 estas RN kaj (N aŭ B).

Oni iru ĉu en S2, ĉu en S3 (ne gravas kiu).

Tri ebloj:
- blanka >> oni dufoje reiru al la sama skatolo kaj jen pilkaro, ĉar estas nur unu blanka en S2 kaj S3. Trovinte ĝin oni scias, ke la du aliaj pilkoj el la sama skatolo estu ruĝa kaj nigra >> 3 vojaĝoj;
- nigra >> oni tiam iru ĉu dufoje (se oni estas ŝanca), ĉu trifoje al S1 por kompleti la pilkaron >> 3 aŭ 4 vojaĝoj;
- ruĝa >> ankoraŭfoje al la sama skatolo...
.... Du ebloj:
.... - blanka >> denove ĉe la sama kompletos la pilkaron >> 3 vojaĝoj;
.... - nigra >> oni sekve iru al S1, en kiu troviĝas RBB. Elektite unu el la blankaj, ĝi la pilkaron kompletos. Tio okazu post ne pli ol du vojaĝoj >> 3 aŭ 4 vojaĝoj.

4 vojaĝoj sufiĉos!

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 21:43:31

Filu:4 vojaĝoj sufiĉos!
Gratulon! Vi pravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 21:52:16

sergejm:Mi ne scias, kiel nomiĝas, per kiu oni batas la globojn.
En Esperanto ĉia certa bastono nomiĝas X-bastono aŭ X-bastoneto rido.gif (depende de ties uzado, amplekso aŭ longeco).
Oni povas elekti tiukaze inter biliard-bastono, bat-bastono, puŝ-bastono, perlabor-bastono (se iu perlaboras danke al la bastono). Oni povas ankaŭ elpensi proprajn variantojn de la nomo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 21:58:09

Filu, antaŭ nelonge vi nin certigis, ke vi estas simpla vagabonda kunblankaurso-traneĝajkampoj-vaganta ĵonglisto.
Dubinde!
Kiun universitaton vi finis?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 22:21:36

Terurĉjo:Filu, antaŭ nelonge vi nin certigis, ke vi estas simpla vagabonda kunblankaurso-traneĝajkampoj-vaganta ĵonglisto.
Dubinde!
Kiun universitaton vi finis?
Ke mi kredis je la malŝajnega kunteksto de la enigmo pruvas, ke mi neniam eĉ vizitis universitaton.

Eble ankaŭ indas mencii, ke multaj el la plej rapidegaj kaj spertaj kalkulistoj estis ŝaf-paŝistoj kaj similaj, kiuj en soleco senfine pripensadis pri nombroj... Ankaŭ ĵonglistoj kutime tre ŝatas kalkuli:

Vin mi invitas pripensi pri maniero kalkuli kiom da kaptoj ĵonglisto faras... Sciu, ke okazas inter 270 kaj 300 kaptoj per minuto en 5-pilka kaskado, kaj ke mi povas ĝin irigi por 3000 kaptoj...
...Kaj ke ĉiuj miaj pilkoj povas esti samkoloraj, samgrandaj kaj entute similaj...
...Kaj ke ritmo tre tre gravas en ĵonglado (ekzemple, estas tre malbona havi trisilaban "dudek naŭ" kaj poste dusilaban "tridek" kaj denove trisilabajn "tridek un'", "tridek du", ktp.)

Pro tiuj kialoj priĵongladaj, mi multe pripensis ciferojn kaj kalkuladojn, malgraŭ ke mi vagabondas tra la tundro kun blankurso, vizitante la nordan bestaron.

sal.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 19:16:40

Ĵuga iras trifoje al la maldekstra skatolo kaj alportas unu ruĝan kaj du blankajn globojn. Poste li uzu manĝkolorigan likvaĵon nigran por nigrigi unu el la du blankajn (ĉiam facilas kolori blankaĵojn, ĉu ne? Mi dirus eĉ pli: ĉiam malfacilas konservi al blankaĵo ties blankeco!).

3 vizitoj sufiĉos!

Reen al la supro