Sadržaj

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

od Серёга, 10. siječnja 2018.

Poruke: 94

Jezik: Esperanto

Серёга (Prikaz profila) 24. srpnja 2018. 09:12:00

externalImage.png

Ne estas homoj aleatoraj


Ne estas homoj aleatoraj,
Ĉiu lasas spuron specifan.
En torent' da frenezaj moroj
Serĉu ci esoteran signifon.

Por kio estas vojkruciĝoj
Kie multe da preterirantoj?
Ci ne estu elekte strikta
Kaj ne tenu ĉe sojl' vizitantojn.

Ci proponu, ne domaĝu komforton.
Ci dividu varmon malferme.
Jes, perfidadas oni ofte
Kaj pro tio animojn fermas.

Sed ne indas timi ventojn -
Ŝanĝiĝemajn simptomojn de tempo,
Kiuj iam sen vortoj ofendas
Kaj favoraj alitempe.

Estas ĉiu renkont' signifika,
Preteflugaj ne estas amikoj.
Gardu ci ja prezent' de Destino.
Kaŝajn vojojn ŝi antaŭscias.
2008

Серёга (Prikaz profila) 31. srpnja 2018. 22:30:28

externalImage.png

Losos makulojn sur asfalton malvarma, pura kaj kristala pluvo

Lasos makulojn sur asfalton
Malvarma, pura kaj kristala pluv' -
Ornamojn humidajn sur infanan palton,
Ke estos du similaj ne estas pruv'.

Per svaga strio laŭ barilo pentras
Ĉielo strangajn spurojn. Pri io vetas nuboj -
Gutigas ili larmojn en dormajn lagetojn,
Kaj aŭdiĝas tondroj el ilia klubo.

Ĉio iĝis griza... Sed kiel surpriza
Estas frisk-aero post tago da ard'.
Per paletr' alia la pluv' mondon kolorizis
Laŭ regulo luda al subtila kart'.

Glimas fulme bendoj en silento
Rojo kuras ĝoje laŭ kurba vojo...
La pluv' klakas al fenestro kaj tegmento -
Ja ĉio tre soifis antaŭ nura horo.

La friska pluvo estas tre plizura
Al kvazaŭ miro ĝojas pri tio faŭno, flaŭro.
Ombreloj buntaj jam celebras inaŭguron.
Naturo ĵus enspiris dum nelonga daŭro.

Серёга (Prikaz profila) 2. kolovoza 2018. 19:36:15

externalImage.png

Al amata pli aĝa frato dediĉas
(post la morto de Julianna frato Eduard)


Iru al lum'.
Iru aŭdace, certe, ankaŭ
Iru al lum'
En vesto pura, blanka.
Prenante la plej bonan leĝon.
Iru al lum'...
La vortoj flugas ja kun preĝo...
Por ne misvagi
Sencele en aspiro,
Iru al lum',
Al son' de mira liro...
Iru al tie,
Konu Eternon mutan.
De tie iris
Al ni signoj kaj salutoj.
Iru al lum'
Donaci cian lum' al uloj.
Iru al lum'
Kaj iĝu mira lumo.
Iru al lum'.
31 majo 2016.

Серёга (Prikaz profila) 4. kolovoza 2018. 16:38:40

externalImage.png


*Por ci mi volas*
Esti ombro en kiu ci kaŝus dum suna ardo....



Ja esti ombr', enen post vojo
Ci kaŝus cin dum suna tag'
Kaj esti kantad' ĝoja-ĝoja -
Enuon balai per blag',

Murmuri ĉe pord', do rivali
Aŭtune kun flavaj folioj
Ne esti pezec' triviala,
Sed tia - ekflugus ci tial,

Kaj esti lunlum' kiam sentoj
Ekvolus babili pri am',
Ekzili malbonajn elpensojn
Ke malfacil' de viva dram',

Kaj esti somero dum vintro,
Ros' sur travidebla fenestr',
Kun ci esti ĉiam kaj ĉie
Ja kiel birdetoj sur nest',

Ĉeesti, ci kiam angorus -
Ventaĵon-vantaĵon peli,
Do aĥi, ci kiam ignorus,
Domaĝe fariĝas al mi...

Sed esti voĉ' de konscienco,
Komprenu ci, ne pluos mi.
En rigard' da senriproĉeco
Mi trovos pri mi apati'?

Solviĝas mi kun mateniĝo -
Kiel ombron, min vundas radi'.
Komence de braĝa junio
Mi perdas ŝlosilojn de ci.
2006

Серёга (Prikaz profila) 14. kolovoza 2018. 22:46:01

externalImage.png


Punto da vortoj


Punto da vortoj ŝiriĝas,
Iom triviĝis faden'.
Vivi ja nove indas
Por tempo ne estos reven'.

Pensi novmaniere
Kun kredo, revo kaj sent',
Ne matrikuli freŝajn ideojn
En malfortiĝan taĉment'.

Kaj komencante denove
Por superskribi event'.
Temper' – ĝi estas nelonga,
Decas aprezi moment'.

Konturi sin malegale,
Travojaĝinte mil padojn,
Taŭzi laŭ vojaj detaloj
Silentan mondan komaton.
2017

Серёга (Prikaz profila) 23. kolovoza 2018. 20:18:14

externalImage.png

Ve realiĝis l' revoj


Ve realiĝis l' revoj.
Mi dronas en fi-emoj.
Pri kio revi plue?
Mi larme d' pluvo fluas.

Kio poste post efiko,
Kiu helpus min eviti,
Denove volojn trovi,
Ke baz' de ĉia povo.

Okazis l' revoj simplaj.
Ermit' estas l' animo
Oazon novan serĉas,
Je kantoj d' birdoj senas.
2007

Серёга (Prikaz profila) 25. kolovoza 2018. 17:26:59

externalImage.png

Vundita birdo

Por kio ci ne permesis al ĝi morti?
Satnutris ci vunditan birdon, nu ja
Esperon ci per tio al ĝi donis
Kaj poste ci komandis al ĝi: “flugu!”

Sed kien flugi kun rompita alo?
Al ĝi okazis ĝia cia hejmo.
Kaj kie serĉi ian malsovaĝon?
Sed nun por ĝi fermita enirejo.

Ĝi nun malseka frapas je la pordo.
Sed ci forgesis pri la povra birdo.
Kaj fermis ci kurtenojn de fenestro,
Do al ĝi mankas fortoj levi vitron.

Ĝi frapas kaj ĝi kantas nokte,
Tre esperante ke ci aŭdos tiel ĝin,
Kaj kompatinde sonas ĝia voĉo,
Necerta flugo ĝia iĝis ĝis.

Satnutris ci vunditan birdon,
Post akcidento kun rompita alo,
Denove por vagado liberigis,
Ne pensas nun pri ĝi kaj pri kialo.
2005

Серёга (Prikaz profila) 30. kolovoza 2018. 17:59:49

externalImage.png

Mia...


Neniu nomis min pli frue sia,
Plurajn liniojn kreis en dediĉ'.
Mi ne aŭdacos dubi pri ciaj linioj,
Eĉ ĉiu gurdus ke terura kiĉ'.

Kaj ĉiu diru, eĉ pri tio pravus.
Ne volas mi forpuŝi cin de mi.
Eĉ nomus ci min nur por amuzado,
Hakante ajnajn obstaklojn inter ni.

Mi ne kuraĝas ĝis nun serĉi kaŭzon.
Mi volas sinki en silkon da vortoj.
Mi ne tediĝus cin aŭskulti se okazus
Ke mi konviktus cin eĉ pri mensogo.

Rediradu ci... tio rideton portos.
Radio tuŝos min per varm' anima.
Danĝera, granda estas forto vorta...
Nuntempe kaj de nun ci estas mia.
2009

Серёга (Prikaz profila) 1. rujna 2018. 18:01:12

La vojaĝo al la grandega lago Bajkalo. (fare de Julianna Ko kaj priskibita per ŝi)


Subite-nediveneble, kiel tio ofte okazadas en nia familio, ni decidis vojaĝi al Bajkalo...
Mi vekiĝis pli frue ol la ceteraj, je duono antaŭ la sesa, je paro da minutoj antaŭ vekhorloĝo, kvazaŭ timante preterdormi kaj preterlasi ŝancon ekvidi la grandan lagon denove.
Ni matenmanĝis haste, ĉar la tutan tempon planitan por pretiĝi al la veturo ni malŝparis al serĉado de pneŭmata matraco, kiu per mistera procedo perdiĝis en densejo de nia lignodomo. Poste ni serĉas mapojn.. Poste ŝtrumpetojn.
Komenciĝis aŭrori... Niaj vojkamaradoj estis pacience atendanta nin en fiksita loko. Ni malfruiĝis duonhore, sed kompense nenion forgesis.
La veturo devis anticipe esti nedifinite longa... Mi armiĝis per telefono do absorbiĝis en son-libron – kiu estas unu el donacoj de amikino.
Post horo la pejzaĝoj trans fenestro delogis mian atenton al sia flanko. La telefono okazis senkompate forgesita...
Ĉe fino de vojo startis mia marmalsano... Je la unua fojo de la tuta historio de miaj, eĉ ne tro grandnombraj ekspedicioj... Preskaŭ kvar horoj: supren-malsupren, dekstren-maldekstren, supren-malsupren... Komenciĝis malagrable masonfermi orelojn... Sed mi estis nepetegebla!))
Kaj Bajkalo ekkompatis... disetendiĝante antaŭ ni per la tuta sia grandeco!
Kaj tie ĉi ekis!..
Koregono. Ŝaŝliko. Enteriĝado en la sablon. Rajdo sur ĉevalo. Kvin minutoj de la infana ĝojo kostas cent rublojn. Kvankam “plezuras” ne sole infanoj, ankaŭ ebriaj adoltoj. La povra ĉevaleto... Mi timas ke al finalo de tago ĝi malamas la turistojn. Kvoton de la malamo ricevis ni...=)
Laste foje mi ŝipiris laŭ Bajkalo (kaj estis apud la lago en antaŭlasta fojo...), kiam mi aĝas kvar jarojn... Mi memoras ke al mi okazis horore malvarme... Tial, ĉi-foje surirante sur boato, la unua, kio alvenis en kapon estis “Necesas vesti min per bluzo!”.
Sensacon, kiam frosta (rekte frosta, malgraŭ de varmego) vento trapenetradas trae, priskribi neeble... Kiel neeble priskribi ravon kaj fadon de koro kaj infanaj ridetoj sur la vizaĝoj de okazaj kunirantoj, kiam la gondolo kapriolas sur ondoj, falas kaj kapriolas denove. Mi pensis ke mi nepre malvarmumos... Sed anstataŭ tio mi fariĝis sunbruligita!..=)
La tago estis varmega, kvankam la ardo praktike ne estis sensata... Estis varme kaj malvarme simultane. Speciale tio ĉi estis sensata ĉe akvo...
La plej temeraraj ne nur naĝadis en la irize per suno glimantan lagon, sed ankaŭ eĉ plonĝadis, cedinte al admonoj de unu dudek-jara knabo, de kvar-metra kabo nomata Ŝamanka... Oni diras ke plonĝi ne pli tiagrade terure ol elakviĝi... La konscio de fermiĝinta dika akva tavolo super la kapo inspiradas sovaĝan hororon.
Plu, apud akvo ni spektis invadon de grandaj cimoj. La ruĝaj kaj verdaj. Rekte la siberiaj kraboj!..ridulo.gif La fotografio por memoro de tiujn ĉi rampantojn fariĝis ekstreme nesukcesa, ve...
Kiam la suno malleviĝis post monto, iĝis tute malvarme... Koloroj ŝanĝiĝis.
La ĉielo fariĝis griza-lila-blua. Bajkalo en la radioj de foriranta suno borderita per roza sablo foriradis al malproksimo kaj kunfluadis kun ĉielo... La spektaklo fascinis.
Ni ekbruligis fajron... Apude de bivakfajro estis iomete pli varme. La vesto ne tre savadis min. Mi tremadis per tuta korpo kaj admiradis helkolorajn fajretojn fore. Setlejo scintiladis per diversaj koloroj... Aŭtomobiloj? Domoj? Forkurantaj en lontanon trajnoj? Ili puŝetadis horizonton kaj malaperadis...
La bivakfajro jen ekflamadis jen estingiĝadis, postulante novan porcion da branĉoj, kiuj estis antaŭlonge skrupule kolektis per la amantaj de tiuj lokoj...
Mi kuŝadis ĉe la bivakfajro sur mola matraco, kaj super mi estis ĉielo. La stela-stela ĉielo! La blua kaj profunda. Ĝi kostis tion por fari tute tiun ĉi vojaĝon, trafrostiĝi ĝis ostoj, fariĝi sunbruligita, laciĝi ĝis minnememoro, tamen ekvidi la stelan ĉielon super Bajkalo!
Ne estus malbone kunpreni okulvitrojn por ne preteratenti falantan stelon... Por pense elekti deziron... Ĝi nepre efektivigus!ridulo.gif
Aŭroron mi, ve, ne ĝisatendis...
Kolektinte ĉiujn eblajn tukojn, mi enterigis min internen de ili ĝis oreloj, komforte instalinte min en tendo, kaj ekflarsentinte agrablegan varmon, endormiĝis, ne rimarkante kantadon de turistoj sub gitaro, klakantajn pordojn de aŭtomobiloj, senkompate kriantan kluban muzikon... )))
La mateno de la dua tago iĝis malserena. Preparadis sin pluvo. Bajkalo aspektis iel alie... Mistere kaj pacige.
Estis mojose!=)

Серёга (Prikaz profila) 3. rujna 2018. 23:08:14

externalImage.png

Ci povas mesaĝojn de mi elimini...


Ci povas mesaĝojn de mi elimini
Kaj liniojn de miaj versoj cindrigi,
Por ĉiam rilaton al mi aliigi,
Senspure la ligan fadenon disŝiri.

Ci povas komenci ĉion nove
Feliĉon frakasi ĝis rompopecoj,
Poste dividi dezirinde izo-e,
Sed estas senfortaj al mi malpermesoj.

Paroli kun ci. Senlimige... Pense.
Kaj cian imagon nokte brakumi.
Kredante je ŝajnoj, revi ree,
Spaliron de realaĵoj konstrui...

Senfortas ci forgesigi fragmentojn.
Forrabi ne povas ci sorĉan tremon.
Foriru for tagoj ĉi, ĉi momentoj
Eĉ tiuj ke tiel similas fabelon.

Kaj ci forgesigi ne povas la sentojn -
Ĉar io ajn ne pli juvelas ol ili.
Ne gravas, ne sekvos pluen reveno.
Mi pardonpetas cin - fojo la centa
Pro maltrankviligas per la verso cin mi.
2013

Natrag na vrh