Sadržaj

La datfesto de la Ribelo de Varsovio

od StefKo, 2. kolovoza 2018.

Poruke: 5

Jezik: Esperanto

StefKo (Prikaz profila) 2. kolovoza 2018. 06:17:58

La Varsovia Ribelo 1944 (pole: powstanie warszawskie [povstanje varŝavskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto en la dua mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.

Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ribelo_de_Varsovio

StefKo (Prikaz profila) 4. kolovoza 2018. 19:52:42

Neniom da bedaŭro, da malgloro de murdintoj de pli ol 150 miloj de homoj, ĉi-nombre multe da infanoj kaj virinoj!?
Kaj kiu sciis pri tiu Ribelo? La mondo scias pri la Ribelo en Varsovia Geto, kie batalas pli ol 1000 ribeluloj kaj pli ol 1000 soldatoj germanaj, ukrainaj kaj latvaj, dum kiam en la Varsovia Ribelo batalis po 50000 soldatoj, ĉi-nombre multaj knaboj kaj knabinoj.

externalImage.png
Tomboj de ribeluloj. La krucoj el betulaj stangoj. Plejparte junaj knaboj kaj knabinoj.

Tiel priploris unu patrino sian filon, kiu ekiris batali en Ribelo (K. K. Baczynski, ankaŭ juna ribelulo):

Kaj foriris, fileto, kun nigra armil’ en vesperon,
Kaj eksentis en minutsonor’: malbonec’ severiĝis.
Antaŭ vi falas, krucosignis per la mano la teron.
Ĉu tio estis kuglo, filo, ĉu la koro fendiĝis?


Mizera traduko: StefKo

externalImage.png

Tombo de K. K. Baczynski kun edzino (el: www.7lo.radom.pl)

StefKo (Prikaz profila) 2. listopada 2018. 17:37:35

La 2-a de oktobro

La 2-a de oktobro 1944 oni subskribis la pakton pri ĉesigo de militaj agoj en Varsovio. Por Varsovio kaj ĝia loĝantoj komencis teroro.
La komandanto de Varsovia Korpuso skribis:

Post plenumo de nia soldata tasko ĝis la fino, venkitaj ne de malamiko, sed de malsufiĉo kaj malsato - ni devas rompi la batalon. Formeto de armilo estas por batalema soldato la plej peza momento de la vivo (...) Ni dankas al Vi, Soldatoj, pro la grandioza virteco, pruvita en tiuj ĉi 64 tagoj de senekzempla batalo, ofero kaj gloro.

StefKo (Prikaz profila) 1. kolovoza 2019. 20:28:42

75-a datfesto de la eksplodo de Varsovia Ribelo 1944.
Glor' al venkitoj!

StefKo (Prikaz profila) 9. kolovoza 2019. 19:03:18

Masakro de kvartalo Vola (fragmentoj de atestintoj)

Stefan Urlich (atestinto de la aŭgusta masakro) la 8-an aŭ 9-an de aŭgusto 1944 veturis rikiŝe por terpomoj (li laboris en la kuirejo por fervojistoj ĉe la Okcidenta Fervoja Stacio). Li vidis kiel "SS-viroj kun Ruĝkrucaj brakbendoj malkonektigis de la trupo de pelitaj homoj infanojn en la aĝo de ses ĝis dek jaroj, kriplulojn, oldulinojn kaj gravedajn virinojn, kaj poste kondukis ilin al la domo ĉe la strato Bema 54".
Urlich vidis la "Ruĝkrucan flagon pendigitan super la pordego" kaj "la fenestroj de la flanko de fervoja trako estis tabulitaj". "Grupoj da du aŭ tri SS-viroj kun Ruĝkrucaj brakbendoj amasiĝis" ekster la pordego. Poste, inter la 23-a kaj 24-a horo, kiam li aŭdis "terurajn ĝemojn, kriojn kaj pafojn", la viro silente forlasis la domon kaj rampis en la fosaĵon ĉe la flanko de la fervoja trako. "Mi vidis, ke la domo n-ro 54 fajras, kaj samtempe mi aŭdis terurajn kriojn kaj malbenojn venantajn de la fajranta domo kaj malbenojn sur la germanojn kaj la kriojn de la infanoj: "Panjo!". Neniu forkuris de la fajranta domo. Mi komprenis, ke homoj brulas vivaj." (...)

Ĉi tio ne estis la unua tragedio en la kvartalo Vola – kaj ne lasta. De la 1-a de aŭgusto, la stratoj de ĉiu Varsovio, precipe de ĉi tiu kvartalo, fluis sange. Ĉe la novaĵo de la eksplodo de la Varsovia Ribelo, Hitlero donis la ordonon: "Ĉiu loĝanto devas esti mortigota, neniu militkaptito devas esti prenota. Varsovio devas esti ebenigota kun la tero kaj tiamaniere devas esti kreota teruronta ekzemplo por la tuta Eŭropo."

Kelkaj tagoj sufiĉis por murdi 65 000 homojn sole en la kvartalo Vola.

Respekto al murditoj!

Laŭ la retejo: wp.pl

Natrag na vrh