Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 11:56:31

Ĉu vere malegalecaj salajroj estas afero kreita de la amas-komunikiloj??? Ĉu vi vere pensas tion???
Mi ne rigardos filmon pri "viristoj". Kontraŭvira seksismo ekzistas, ja problemas, sed ofte homoj volas lumigi la neproporcie. Miascie ĝi kvazaŭ ĉiam estas malpli grava ol la kontraŭina seksismo, eĉ se certe ekzistas esceptoj. Kaj vi ne legu la artikolon se vi ne volas tion, okul-fermigu kaj orel-ŝtopu. Pensu ke estas tute senproblema, ke estas nur 2,8% da virinoj en la hispana firmaega direktoraro. Pensu ke tio estas la rezulto de iu fakto, t.e. ke virinoj estas tro ofte mallertaj. Pensu ke ne temas pri socia problemo.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 23:52:08

Zam_franca:Ĉu vere malegalecaj salajroj estas afero kreita de la amas-komunikiloj??? Ĉu vi vere pensas tion???
Ne, mi ne pensas tion. Mi scias tion. Estas miloj da filmetoj kaj interretaj paĝoj, kiuj eksplikas tion: Jes, virinoj perlaboras malpli da mono. Ne, virinoj ne laboras la saman kvanton da horoj, nek emas labori tiom ofte aldonajn horojn. Aldone estas aliaj dirindaĵoj.
Ĉu entreprenisto ne rajtas pagi pli al gelaborantoj, kiuj pli produktas?
Mi mem ricevis malpli da mono ol kunlaboratino pro fari la saman laboron. Verŝajne mi ricevis 400 aŭ 500 eŭrojn malpli ol ŝi. Kial? Ŝi estis en sia posteno delonge pli frue ol mi, inter aliaj kialoj.
Guglo kontrolis salajrojn de siaj dungitoj ĉar ĝi glutis tiun mensogon kaj ne volis tiel diskriminacii virinojn. Ĝi malkovris tion ke virinoj estis pli bone pagataj ol viroj.
Mi povus diri multe pli. Ĉi tiu estas unu el la plej ripetitaj mensogoj en amasmedioj.

Zam_franca:Mi ne rigardos filmon pri "viristoj".
Bone, ne vidu filmon pri viristoj, mi ne scias kial iu volus vidi tion. Tamen "The red pill" estas dokumenta filmo, filmita de virino, kiu volis fari feminisman dokumentan filmon. Ŝia ideo estis aŭdaca: Paroli kun kontraŭinaj seksistoj por montri al la mondo kiaj malbonuloj ili estis. Kiam ŝi finis la filmon, ŝi ne povis plu diri ke ŝi estis feministo. Ĉu vi vere ne volas scii tion, kio okazis? Ĉu vi timas tion, ke via okulbandaĝo falu?

Zam_franca:Kontraŭvira seksismo ekzistas,
Tute konsentite. Tamen feminismo neas tion.

Zam_franca: ja problemas, sed ofte homoj volas lumigi la neproporcie. Miascie ĝi kvazaŭ ĉiam estas malpli grava ol la kontraŭina seksismo,
Mi eble konsentas, sed...
La kontraŭina seksismo denoncata en amasmedioj estas troiga karikaturo de la realo (se oni parolas pri la okcidenta mondo).
Pri la kontraŭvira seksismo en amasmedioj oni diras nenion, aŭ se ili diras ion, oni alivestas seksismon kvazaŭ feminismo. Do, estas malfacile scii, kiel malpli grava estas tiu seksismo. Ekzemple, estas multaj studoj, ege multaj, kiuj diras, ke perforto en malsamseksemaj paroj estas pli aŭ malpli same ricevita de unu kaj alia sekso. Tamen, oni nur informas pri perforto, kiun ricevas virinoj kaj ĉiam oni parolas kvazaŭ virinoj ne aŭdacus frapi viron. Ĉu oni ne parolas pri tio ĉar viroj estas pli fortaj? Ĉu virinoj ne kapablas frapi per seĝo? Mi la pasintan jaron vidis malnovan intervjuon, kie viro diris ke iam virino rompis seĝon sur lia dorso. La unua reago de la plimulto en interreto estis diri "sen dube li faris al ŝi ion". Nu, longega temo...

Zam_franca:Kaj vi ne legu la artikolon se vi ne volas tion, okul-fermigu kaj orel-ŝtopu. Pensu ke estas tute senproblema, ke estas nur 2,8% da virinoj en la hispana firmaega direktoraro. Pensu ke tio estas la rezulto de iu fakto, t.e. ke virinoj estas tro ofte mallertaj. Pensu ke ne temas pri socia problemo.
Mi ne legas la artikolon ĉar estas evidente ke mi jam havas informon de la du flankoj kaj vi nur tiu de amasmedioj. Mi konas sufiĉe bone la femnisman diskurson, kaj la rebaton de la diskurson. Komprenu, ke mi, 20 jaroj antaŭ pensis pli aŭ malpli, kiel vi. Eĉ mi tiam kredis tion pri viraj privilegioj, dum tempo, kiam ĝuste antaŭ miaj okuloj, ĉirkaŭaj samaĝulinoj vivis libere, vojaĝis por lerni lingvojn, por studi eksterlande per stipendio, por helpi aliajn en malriĉaj landoj, ili prenis aŭdacajn decidojn tute libere, ili havis ŝatindan vivon laŭ multaj kialoj. Mi enviis ilian vivon kaj tamen, mi pensis min privilegia ĉar ĉiu diradis ke virinoj ne estis liberaj por fari tion, kion ili volis. Mi estis simple samrajta al miaj samaĝulinoj, sed mia vivo, tiam estis malsama kaj... malpli bona. Kompreneble, ili ankaŭ havis problemojn, same kiel mi havis problemojn, kelkaj malsamaj, kelkaj samaj. Tial mi scias ke virinoj ne estas malpli lertaj, ili simple decidas laŭ sia interesiĝo. Tial mi scias ke tiuj sociaj problemoj pri kiuj vi parolas estas ege pli ofte nura diskurso, ol realo. Tial mi scias, ke hodiaŭ, en mia lando, mi havas malpli da rajtoj ol virino. Ne, ne estas mi, kiu ne volas vidi la veron.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 10:41:31

Ne, mi ne pensas tion. Mi scias tion. Estas miloj da filmetoj kaj interretaj paĝoj, kiuj eksplikas tion: Jes, virinoj perlaboras malpli da mono. Ne, virinoj ne laboras la saman kvanton da horoj, nek emas labori tiom ofte aldonajn horojn. Aldone estas aliaj dirindaĵoj.
Ĉu entreprenisto ne rajtas pagi pli al gelaborantoj, kiuj pli produktas?
Mi ne scias, ĉu vi estas cerbolavita, blinda aŭ simple malbona. Mi emus diri la trian.

Mi ne konas la hispanujajn nombrojn, sed miakrede ili ne estas tute senproblemaj.
Jen tiuj de Francujo, bazitaj en studo de la jaro 2015:
https://www.franceinter.fr/economie/cinq-chiffres-...

Je egala posteno, foriginte la malsamojn pro aĝo, ne-plena laborotempo, profesiaroj, ktp, laŭ la Ministerio de la laboro, la malsamo inter salajro de viro kaj salajro de virino estas ĉirkaŭ 10,5%. En Francujo virinoj ricevas salajron 10,5% malpli granda ol tiu de viroj je egala posteno kaj sama laboro.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 11:30:50

Zam_franca:
Mi ne scias, ĉu vi estas cerbolavita, blinda aŭ simple malbona. Mi emus diri la trian.
Nu, kiam oni ne akceptas dogmon, senscepte, blindaj religianoj ĉiam emas diri la trian por censuri kaj opiniojn kaj la veron. Tamen, vi devus montri nin, kie mi diris ke mi opinias justan tion, ke oni pagu al dungitoj malsame laŭ sekso. Nur pro honesteco.

Kompreneble, la datumoj donitaj en amasmedioj pravigas vin ĉar la afero temas pri fari ideologian propagandon. Tamen, mi vidis datumojn pri entreprenoj kondamnitaj por pagi malpli al virinoj nur pro esti virinoj: malpli ol 1% el la totalo de entrerenoj en Hispanio.

Havu bonan tagon.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 11:47:23

Kaj nur por sciigi al ĉiu (kiu parolas la francan) pri la alia vidpunkto de la salajra "diskriminacio" en Francio, jen la kritiko al tiu dogmo en la franclingva vikipedio.

Mia flanke mi demandas min, kial francaj entreprenistoj ne dungas nur virinoj, se ili pensas, ke ili rajtas pagi al ili malpli ol al viroj. Mistero.

Feliĉas tiu, kiu nur bezonas krii "seksisto" al disidento, por pravi.

Ĝis, Novatago.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 18:43:03

Mia flanke mi demandas min, kial francaj entreprenistoj ne dungas nur virinoj, se ili pensas, ke ili rajtas pagi al ili malpli ol al viroj. Mistero.
🙄 Ili faras tion neleĝe, sed ne estas sufiĉe da registara agado por puni ilin. Kompreneble ke ili ne dungos nur virinojn, pro du kialoj, t.e. seksismo ('virinoj laboras malpli ol viro je sama posteno kaj horokvanto') kaj la bezono ne esti rimarkita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 18:44:07

novatago:
Zam_franca:
Mi ne scias, ĉu vi estas cerbolavita, blinda aŭ simple malbona. Mi emus diri la trian.
Nu, kiam oni ne akceptas dogmon, senscepte, blindaj religianoj ĉiam emas diri la trian por censuri kaj opiniojn kaj la veron. Tamen, vi devus montri nin, kie mi diris ke mi opinias justan tion, ke oni pagu al dungitoj malsame laŭ sekso. Nur pro honesteco.

Kompreneble, la datumoj donitaj en amasmedioj pravigas vin ĉar la afero temas pri fari ideologian propagandon. Tamen, mi vidis datumojn pri entreprenoj kondamnitaj por pagi malpli al virinoj nur pro esti virinoj: malpli ol 1% el la totalo de entrerenoj en Hispanio.

Havu bonan tagon.
Estus sciata afero, se registaroj agus sufiĉe por kontraŭstari laborajn diskriminaciojn.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-18 11:20:38

Zam_franca:
Mia flanke mi demandas min, kial francaj entreprenistoj ne dungas nur virinoj, se ili pensas, ke ili rajtas pagi al ili malpli ol al viroj. Mistero.
🙄 Ili faras tion neleĝe, sed ne estas sufiĉe da registara agado por puni ilin. Kompreneble ke ili ne dungos nur virinojn, pro du kialoj, t.e. seksismo ('virinoj laboras malpli ol viro je sama posteno kaj horokvanto') kaj la bezono ne esti rimarkita.
Fakte la trompo estas tie. En Hispanio jam delonge estas registaro, apoge de feministoj, kiu denuncas tiun "problemon". Kial do ili ne solvas la aferon se ili diras ke ili laboregas por solvi ĝin? Ĉar ili bezonas tion, ke la "problemo" plu "ekzistu" por plu paroli pri ĝi.

Vidu, en Hispanio, la dekstrema registaro ĉiam paroladis pri terurismo kaj (regionaj) naciismoj kiel problemego. Tiel ili timigas kaj dividas la popolon. La strategio de la maldekstrema registaro estas sama sed kun faŝismo kaj seksismo. Ĉiu el ili estas ekzistantaj problemoj, kiujn registaro troigas, kaj fakte ili mem klopodas kreskigi. Seksismo aldone havas avantaĝon, ĉar oni inventis nevideblan ĉiopovan ĉieestan malamikon: la patriarkado. Tiel ili rajtas diri tion, ke ili laboregas por solvi problemojn, sed ili nur prezentas senutilajn stultajn kaj maljustajn leĝojn por poste kulpi patriarkadon pro ilia fiasko. Kaj tiel, mono fluas tien, kien ili volas: iliaj propraj poŝoj.

Mi povus paroli al vi, pri kia estas la labormerkato en Hispanio kaj kial estas tre malfacile, ke seksismaj salajroj ekzistu en bazaj kaj mezaj postenoj (tre, tre malofte iu havos pli altan salajron ol tiu, kiu minimume postulas leĝojn). Sed la problemo ĉi tie, estas tio, ke vi ne komprenas tion, ke esploroj kaj studoj rilate al tio oftege estas ideologie klinitaj, kaj pagataj rekte aŭ nerekte de registaroj kaj/aŭ torde interpretitaj ĉar vere sendependaj studoj, simple diras ke se ekzistas seksisma faktoro, estas ege malgranda.

Mi ĉiam legas "virinoj ricevas malpli da mono pro fari la saman laboron kaj la saman kvanton da horoj", kaj poste se oni legas pli atente, aŭ se oni rigardas la fonton de la datumoj, tio estas mensogo. Virinoj tre ofte ne laboras la saman kvanton da horoj kaj fakte, fojfoje ne faras ĝuste la saman laboron (ekz. inter purigistoj, virinoj tre ofte rifuzas purigi fenestrojn en pendanta kesto sur fasado). Pardonu min pro ne legi studojn ideologie blinde.

Oni povus paroli pri kial virinoj preferas labori malpli da horoj, kaj pri kial ili preferas ne riski siajn vivojn, sed ili ricevas salajron laŭ tempo kaj laboro kaj laŭ aliaj laŭleĝaj kondiĉoj, kiel ĉiu alia.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-18 21:29:05

novatago:ekz. inter purigistoj, virinoj tre ofte rifuzas purigi fenestrojn en pendanta kesto sur fasado
Ĉu ne estas sama ekzemplo kiel en la filmo "The Red Pill"?

Felis'.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 09:37:20

Koro_Kokoro:
novatago:ekz. inter purigistoj, virinoj tre ofte rifuzas purigi fenestrojn en pendanta kesto sur fasado
Ĉu ne estas sama ekzemplo kiel en la filmo "The Red Pill"?

Felis'.
Probably it is. I watched it more than year ago.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro