Al la enhavo

Puno per mortigo

de Ergazomai, 2008-junio-25

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-25 19:47:17

Ĉu vi estas favora al la puno per mortigo? Vidu la enketon kaj parolu pri tio en la diskutado.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-junio-25 20:25:30

Malgraŭ ĉio mi elektis "Absolute ne" - senkondiĉa vivdaŭra malliberigo anstataŭe.
NE pro eventualaj eraroj de tribunaloj - marĝenaj kazoj, ĉefe en "bananaj" respublikoj kaj usona filmaro de sensacio. Oni devas klopodegi ke meriti la morton, do oni ne povas diri pri hazardo.

diogotux (Montri la profilon) 2008-junio-28 15:48:45

Mi elektis "nur en eksterordinaraj okazoj", ĉar, supoze, ke iu intence mortigas multajn personojn senkulpajn, aŭ faras aliajn brutalaĵojn, se tiu krimulo ricevos ĝismortan malliberigan punon, li malŝparos la monon de la ŝtato kaj de la popolo dum multaj jaroj eble.

Kaj se iu rajtas mortigi iun (aŭ ne rajtas, sed malgraŭ tio, mortigas iun), tiu meritas esti mortata. Klare, tio estas mia opinio, kaj mi konsentas ke aliaj personoj opiniu malsimile, ĉar tiu ĉi temo estas tre polemika.

leporo (Montri la profilon) 2008-junio-30 06:56:31

Mi pensas, ke unu homo ne rajtas senvivigi alian homon ec se tiu faris plej kruelan krimon.

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-30 18:42:47

leporo:Mi pensas, ke unu homo ne rajtas senvivigi alian homon ec se tiu faris plej kruelan krimon.
Mi tute samopinias, neniu homo havu la rajton mortigi alian. Sed pli grave, neniu ŝtato havu la rajton ordoni tion.

diogotux (Montri la profilon) 2008-junio-30 19:28:51

Mi repensis mian opinion, kaj mi rimarkis ke malliberuloj laboras por la societo (fakte malliberuloj faras tion), kaj eblas okazoj kiam la justeco mistrafas. Kaj estus domaĝe puni per morto malkulpulo.
Rimarkinde, ke justeca sistemo ne funkcias bone en Brazilo, la malliberejoj estas plenplenaj kaj sen apogo de la registaro.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-julio-01 07:27:56

Mi ne scias, ĉu mi estas favora al la puno per mortigo.

Vivi dum kvardek aŭ kvindek jaroj en supermaksimume sekura prisono estas eble pli severa puno ol morto. Puni senkulpan homon tiel ne estas malpli terura ol mortigi senkulpulon.

La usona metodo de puno per mortigo estas barbara. Oni injektas en la mortigoto tri kemiaĵojn, la dua el kiuj paralizas la mortigoton. Do la mortigoto ŝajnas ne senti doloron, eĉ se li fakte sentas la plej intensan doloron imagebla. Tio povas okazi se la dozo de la unua, anesteza kemiaĵo estas tro malgranda. Do la puno estas malhonesta. Se ni devas mortigi krimulon, mortigu lin honeste, per unu kuglo al kapo.

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-01 11:16:11

rabhiuz:
Vivi dum kvardek aŭ kvindek jaroj en supermaksimume sekura prisono estas eble pli severa puno ol morto. Puni senkulpan homon tiel ne estas malpli terura ol mortigi senkulpulon.
Oni povus ja lasi la decidon al la malliberulo, ĉu morto aŭ ĉu prizono. Ĉu vi pensas ke multaj selektus la morton?
rabhiuz:
La usona metodo de puno per mortigo estas barbara. Oni injektas en la mortigoto tri kemiaĵojn, la dua el kiuj paralizas la mortigoton. Do la mortigoto ŝajnas ne senti doloron, eĉ se li fakte sentas la plej intensan doloron imagebla. Tio povas okazi se la dozo de la unua, anesteza kemiaĵo estas tro malgranda. Do la puno estas malhonesta. Se ni devas mortigi krimulon, mortigu lin honeste, per unu kuglo al kapo.
Vi tute pravas, la puno estas malhonesta. Oni vidas homon en lito kiu ekdormas. Sed eble ĝuste tio estas la kialo, kial vi plu havas la mortpunon. Se oni vidus kiel la homoj estas mortpafitaj, eble tiam oni ne plu volus la mortpunon.

tucarj (Montri la profilon) 2008-julio-01 11:50:21

perforto kaŭzas pli perforto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-julio-02 12:32:26

Mi pensas, ke mortopuno ne estas bona aĵo. Oni ne povas mortigi iun ajn, eĉ se tiu persono faris tre kruelan krimon. Pli bona estus dumviva malliberigo kun malfacilaj laboroj en iu senhoma placo.

Reen al la supro