Al la enhavo

Nomoj de familianoj "abnormaj" familioj

de pacepacapaco, 2006-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

pacepacapaco (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-04 01:20:02

Saluton!

Mi ŝatus scii, ĉu estas en esperanto vortoj, kiuj signifas duan gepatron de la sama sekso, tiel la alia gepatro? Kiam mi instruos al miaj gefiloj esperanton, mi volos distingon inter mia edzo kaj mi. Mi volas edzon kaj kvar gefilojn havi, sed se mi ne edziĝas, mi volas gefilon adopti (tiuokaze, mi eksciis, ĝi ne gravas!). Tamen, se miaj gefiloj havos du patrojn, mi devos scii vortojn por uzi.

Ni povus esti paĉjo kaj patro, sed mi ne ŝatas tion. Alie, ni povas uzi nomojn aŭ fremdajn vortojn...

Shawna (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-04 20:45:15

Vi diras de problemo tiu pli kaj pli homoj havas kun diras de sama sekso edzeco. En la landoj tio havas sama sekso edzeco, kiu diras la geedzoj? Vi uzas tradukojn de la terminoj en alia landoj.

Mia ideoj:

pariĝoj
geedzoj
asociano de vivo

Ĝi estas komenciĝo...

Shawna

el_edu (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-04 23:30:12

Mi ankoraŭ ne parolas Esperanton tre bone, sed mi suspektas ke ne ekzistas vorto por "dua patro", krom, eble, "dupatro". Tamen, Esperanto estas tre fleksebla lingvo, do mi pensas ke oni povas facile konstrui ĝustan vorton. Mi pensis kelkajn vortojn:

paĉjo - bopaĉjo
paĉjumo - bopaĉjo
paĉjumo - paĉjo
virpatro - patriĉo
paĉjo - dupaĉjo
pacĵo - alipacĵo

ktp.

ĉiukaze, mi supozas ke ne ekzistas LA ĝusta vorto, sed ke vi devos pensi la plej ĝusta vorto LAŬ VI.

Mi esperas ke ĉi tio iom helpis vin.

toni692 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-05 16:08:22

Kredante en la esprimkapableco kaj evoluigpovo de la E-o, kial ne eblus trovi formulojn al la kaŝata ineco en la vireco?
Miaj proponoj:
edzo - edinzo
patro - patinro
paĉjo - painĉjo
knabo - knainbo
filo - finlo /fiinlo?/
onklo - onkinlo...
---------------
Ĉu la alipartajn formojn - por vireco kaŝata en ineco - eble proponos ia virino/ino?

Ĉu stranga? Kiel la E-o mem por multaj homoj!
Eble vi trovos pli bonajn vortojn. ridulo.gif

Se mi bone scias, an la japana kaj ankau en la hebrea lingvo ekzistas ankau virina konjugacio kaj virinaj formoj de la viraj substantivoj. Ĉu vi scias pri tiaj faktoj?

Rao (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-09 17:37:03

Ĉu temas pri samseksa edzeco? (Mi ne scias, ĉu mi komprenis ĝuste.) Se jes, eble la gefiloj povas nomi la patrojn A-paĉjo kaj B-paĉjo okulumo.gif (A kaj B estus la unuaj literoj de la nomoj de la patroj) Vortoj kun bo- tute ne taŭgas; "bopaĉjo" estas la kara patro de edz(in)o, ne de fil(in)o. Vortoj kun -um- estus strangaj... kiu estus la patro kaj kiu estus la patrumo?
Se la diferenco inter patro kaj patrino estas la sekso, vi devas krei vortojn kiuj distingas unu patron de la alia.

toni692:kial ne eblus trovi formulojn al la kaŝata ineco en la vireco?
Kio estas ineco kaŝata en vireco? Kiel tio rilatas al samseksa edzeco? Ĉu kutime en samseksaj paroj havantaj gefilojn unu homo agas kiel patrino kaj alia kiel patro?

Pinguin (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-09 19:16:27

Kion vi opinias pri patro kaj virpatrino?

Le Hibou (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 00:21:50

pacepacapaco:Saluton!

Mi ŝatus scii, ĉu estas en esperanto vortoj, kiuj signifas duan gepatron de la sama sekso, tiel la alia gepatro? Kiam mi instruos al miaj gefiloj esperanton, mi volos distingon inter mia edzo kaj mi. Mi volas edzon kaj kvar gefilojn havi, sed se mi ne edziĝas, mi volas gefilon adopti (tiuokaze, mi eksciis, ĝi ne gravas!). Tamen, se miaj gefiloj havos du patrojn, mi devos scii vortojn por uzi.

Ni povus esti paĉjo kaj patro, sed mi ne ŝatas tion. Alie, ni povas uzi nomojn aŭ fremdajn vortojn...
Mi scivolas, kiel vi solvos tiun problemon en via denaska lingvo? (la angla, mi konjektas) ĉar eble via angla/alilingva solvo donos al ni pli bonajn ideojn ol tiuj proponitaj supren. (mi ne vere ŝatas iun ajn ĝis nun). Mi estas angloparolanto, sed mi ne scias ian anglan vorton por la dua patro...

Tamen, mi pensas pri tutnovajn vortojn, ekz
"papjo" kaj "dadjo" aŭ "papĵo" "dadĵo"? Laŭ la Fundamento, oni povas enkonduki novajn vortojn en la lingvon, laŭnecese, sed oni neniam ŝanĝu la bazajn regulojn, do mi ŝatas nek "-iĉ", nek la proponojn kiel "edinzo" kiu estas sensenca vorto rido.gif

La enkonduko de fremdajn vorton estas permesita, se ne ekzistas samsenca esperanta vorto, do la anglajn vortojn "Pappy" kaj "Daddy" oni povus uzi por koncepto pri kiu D-ro Zamenhof neniam antaŭvidis!

el_edu (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 19:37:21

Le Hibou:La enkonduko de fremdajn vorton estas permesita, se ne ekzistas samsenca esperanta vorto, do la anglajn vortojn "Pappy" kaj "Daddy" oni povus uzi por koncepto pri kiu D-ro Zamenhof neniam antaŭvidis!
Tiu ŝajnas al mi bona ideo! Ankaŭ en la hispana ni havas tre similajn vortojn por "paĉjo" kaj "panjo", kiu estas "Papi" kaj "Mami". Do oni povus uzi papjo-dadjo kaj eble... panjo-danjo?... Aŭ eble pli bone: paĉjo-daĉjo kaj panjo-danjo?

Le Hibou (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 21:31:08

el_edu:
Tiu ŝajnas al mi bona ideo! Ankaŭ en la hispana ni havas tre similajn vortojn por "paĉjo" kaj "panjo", kiu estas "Papi" kaj "Mami". Do oni povus uzi papjo-dadjo kaj eble... panjo-danjo?... Aŭ eble pli bone: paĉjo-daĉjo kaj panjo-danjo?
Multe pli bone, miaopinie! Tiele oni ne ŝanĝas la signifon de la vortoj "paĉjo" kaj "panjo", oni ne (multe) ŝanĝas la esperantajn vortfarado-regulojn, oni nur enkondukas unu novan radikon "dadi/o" (dua patr/o, virgenra) - karesformo, "daĉjo", inaj formoj, "dadiino" kaj "danjo", ktp. Alia pruvo de la fleksibleceo de la lingvo, sen enkonduki novajn sufiksojn, kiel "-iĉ".

Mi gratulas vin, el_edo, tre bona kaj eleganta solvo al tre moderna sed malofta lingva problemo!

Do, finfine, mi demandas min, kion pripensas nia iĝonta patro/dadio, pacepacapaco?

pacepacapaco (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-12 16:02:25

Ĉu kutime en samseksaj paroj havantaj gefilojn unu homo agas kiel patrino kaj alia kiel patro?
Ofte, samseksaj paroj havas «Patro» kaj «Patrino.» En la angla lingvo, ili nomas kun la vortoj «femme» kaj «butch,» sed multaj paroj ne havas «femme»-on kaj «butch»-on, ni nomigas ilin kun «androgynous.» Mi estas eble «femme» aŭ «androgynous,» sed mi ne ŝatas determinitajn genrajn rolojn.
Mi scivolas, kiel vi solvos tiun problemon en via denaska lingvo? (la angla, mi konjektas) ĉar eble via angla/alilingva solvo donos al ni pli bonajn ideojn ol tiuj proponitaj supren. (mi ne vere ŝatas iun ajn ĝis nun). Mi estas angloparolanto, sed mi ne scias ian anglan vorton por la dua patro...
Germana lingvo estas mia denaska lingvo, do mi estos «vati» aŭ «vater», aŭ, kiel mia patro, «papa.» Se mia edzo estus anglaparolanta, ni estos «dad» kaj «papa», sed se li estus hispanaparolanta, ni estos «papi/papa» kaj «vater/vati,» k.t.p.
Do, finfine, mi demandas min, kion pripensas nia iĝonta patro/dadio, pacepacapaco?
Mi tre ŝatas la vorton «dadio/daĉjo» kaj mi uzos ilin verŝajne. Nia gefiloj nomos nin «paĉjo» kaj «daĉjo.» Dankon al ĉiu, kiu helpis min kun solvi la problemon. rido.gif

Reen al la supro