Al la enhavo

Dublaĵoj en Esperanta?

de BeiDirSein, 2008-julio-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

BeiDirSein (Montri la profilon) 2008-julio-08 18:48:09

Saluton,

Mi volas demandi, ĉu vi ŝatus dublaĵojn en esperanta, ĉar mi volonte farus.

Kaj mi bezonas homojn, kiuj volas dubli ankaŭ. Se vi volas fari ĝin kun mi, skribu al mi, bonvole.
Kondiĉo: paroli klare kaj laŭte, se necesa kaj bonan mikrofonkvaliton.

Ĝis revido,

Sascha.

collare (Montri la profilon) 2008-julio-09 10:35:58

Tio estas bona ideo, sed kiel vi intencas fari tion, se, ekzemple, deziratntoj evidentiĝos el aliaj urboj?

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-09 13:14:28

BeiDirSein:Saluton,

Kondiĉo: paroli klare kaj laŭte, se necesa kaj bonan mikrofonkvaliton.
Oni bezonas belan voĉon, ĉu ne?

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-julio-10 04:44:38

collare:Tio estas bona ideo, sed kiel vi intencas fari tion, se, ekzemple, deziratntoj evidentiĝos el aliaj urboj?
Ja en la tempoj de Interreto tio ne estas problemo...

BeiDirSein (Montri la profilon) 2008-julio-10 14:12:51

Se oni havas skripton, oni povas dubli hejme. Mi faras ĝin jam longe, kaj mi ne havis problemojn.

Oni ne bezonas belan voĉon. Oni "nur" devas povi paroli aŭtente, do, povi paroli gaje, aŭ triste. Cetere oni ne rajtas paroli malklare aŭ lispi.

Reen al la supro