Al la enhavo

Kial la homoj (kun aŭ sen cerbo( mok-ridas la homojn, kiuj parolas per Esperanto?

de Hispanio, 2008-julio-13

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2008-julio-13 11:04:07

Mi suferis, kaj mi suferas, multege pro tio.

Estas tre bedaŭrinda, ke homoj, kiujn mi konsideras amikojn, faras min tion.

Tial, mi kredas, ke mi havas nenian amikon. ploro.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-13 11:25:08

Hispanio:Mi suferis, kaj mi suferas, multege pro tio.
Estas tre bedaŭrinda, ke homoj, kiujn mi konsideras amikojn, faras min tion.
Tial, mi kredas, ke mi havas nenian amikon. ploro.gif
Mi pensas ke multaj homoj simple timas. Ili devis lerni la anglan dum la tuta vivo, kaj multaj eĉ pensas ke ili nun bone parolas la anglan. Ili nun ne volas aŭdi ion ajn pri alia lingvo, pri Esperanto, ĉar se tiu alia lingvo sukcesos, tiam la tuta pena lernado de la angla estis sensenca kaj ili devus lerni novan lingvon.

marcov_villamonte (Montri la profilon) 2008-julio-13 18:12:17

Jes, ne tiom tristiĝu...Hispanio pravas...samaĵo okazis al mi ,sed mi feliĉas kaj certas pri kio mi faras,kaj mi feliĉas pro koni esperanton, kaj sian utilecon.

Mi ankoraŭ ĝin lernas...sed mi jam feliĉas pro tio okulumo.gif. Veras ke multe da personoj, eble eĉ oniaj amikoj ne komprenas, kaj kelkfoje mok-ridas aŭ parolas pri Esperanto tiumaniere.

Kiam mi scias ke oni parolis tiel pri Esperanto...ekzemple kelkaj el mia amikoj,mi pensas ,kiel ili parolus se ili vere konus tiun ĉi belan lingvon? Mi certegas, ke ili ne parolus tiel.

Estas klare scii ke por esti bona amiko oni ankaŭ devas kompreni aliulojn, kaj gravegas ke oni estu tolerema.

Plibonus koni ion, antaŭ paroli pri tio mem, do ekzistas multe pli da kialoj por ridi kaj feliĉi =D.

Saluton , el Peruo!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-14 07:54:26

Hispanio,

Plejfoje, mokuloj simple ne konas kio, kaj ne estas necese relata kun stulteco.

La plej granda parto de la popolo jam klopodas kun lingvoj, kaj pensas ke lerni aliaj minorata lingvo estas stulta. Ili ne komprenas ke ĉiuj naturaj lingvoj estas malfacilaj.

Kelkaj ankaŭ timas pri sia propra lingvo, pensante que esperantistoj volas ke ĉiuj parolas nur la Eon.

Oni povas amuze moki pri Eo. Tio ne gravas. Krome, homoj kiu aĉe mokas pri Eo estas stultuloj, ne veraj amikoj.

Kial oni mokus pri ŝtampkolektuloj, aŭ piedpilkisto, aŭ mangaamanto? Estas sama.

ridulo.gif,

borja (Montri la profilon) 2008-julio-14 09:51:36

En Hispanujo primoki aliulojn estas kvazaŭ nacia sporto.

Estas malesperige, ke personoj, kiujn vi rigardas kiel amikojn, vin traktu tiel malafable, mokante aŭ ridante pri io, kion ili eĉ ne konas kaj estas ja grava por vi.

Vi ne zorgu, kvankam senamika, vi nun scias, ke ili estas etike malsuperaj kaj ne indas eĉ alproksimiĝi al ili, por ke via pura personeco ne estu poluita.

Vi certe, pli aŭ malpli frue, trovos verajn amikojn pli agrablajn, kiuj vin sentigos ŝatata kaj ne mistraktita.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-16 09:03:03

Tre interesa aĵo. Fakte, la plej uzata frazo, kun kiu la aliaj reagas kiam ili scias, ke mi konas Esperanton, estas:

"Ĉu vi vere ne havas ion alian farinde?"

Jes, ili pensas, ke Esperanto estas stultaĵo. Miaj amikoj pensas ke Esperanto estas parolata de malpli ol 3-4 uloj. Efektive mi neniam parolis kun iu Esperante... sed kiam la mondo estos Esperantigita, ni venkos!

Miland (Montri la profilon) 2008-julio-27 21:37:51

Nur sugesto: trankviliĝu, kaj, se viaj konatuloj pretas aŭskulti vin, provu diri lin pri Zamenhof, kaj la viv-kondiĉoj en lia hejmurbo, Bialistoko - la etna konflikto inter judoj, poloj, germanoj kaj rusoj, kiel ĉiutaga afero - kiu venigis en lia kapo la ideo ke, internacia lingvo povus esti parto de la solvo. Legu pri lia vivo kaj karaktero. Espereble viaj konatuloj kapablos kompreni ĉi tiun klarigon, kaj akceptos vian intereson. Se ne - eble vi bezonas aliajn amikojn. Ĉiukaze, mi volas al vi bonan ŝancon!

cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-05 19:43:23

Ankaŭ mi timas kiam mi diras al miaj konatuloj de Hispanio ke mi ne sentas hispano sed valencia aŭ kataluna.

Ankaŭ kiam mi sprimas miajn politikajn vidpunktojn kiel anarkisto, kontraŭ-militisto, kontraŭ-faŝisto, vegetariano, pacifisto, ktp...

La homoj simple ne respektas kiam aliaj homoj rompas ilian cerb-strukturojn.

Sed mi neniam ŝanĝos miajn vidpuntkojn kaj sentojn. Mi estas mi, kaj mia vivo estas mia.

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 05:46:34

cursbenicassim:Sed mi neniam ŝanĝos miajn vidpuntkojn...
cursbenicassim:La homoj simple ne respektas kiam aliaj homoj rompas ilian cerb-strukturojn.
???

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 16:00:19

Filanator:???
Li parolas pri maltoleremaj personoj kiuj ne akceptas alipersonajn vidpunktojn. Kion vi ne komprenis?

Vi ja esprimas sin tre bone nur per "???"

Mi ne povus diri ke tio estas bona demando.

Reen al la supro