Al la enhavo

Bejĝingo

de Zam_franca, 2019-novembro-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-20 14:49:34

(mi ŝanĝis la originan fadenon)
Laŭ Vikipedio Bejĝingo kaj Bejĝjingo jam ekzistas. Ĉu ni propagu ilin? Ĉu ne?
Pekino estas vere franc-ŝajnante.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-20 23:09:40

Uzi "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" anstataŭ uzi "Pekino" estas nur neutila agacaĵo.

La vortoj estas ekzakte samsignifaj, malkiel ekzemple "patro" kaj "parento", ĉar la lasta estas genroneŭtrala, kaj la unua ne. Vortoj, kiuj estas ekzakte samsignifaj, vere apenaŭ havas ajnan utilecon.

Ankaŭ la ĉinaj esperantistoj diras "Pekino", vidu mem ĉe la ĉina esperantlingva retejo esperanto.cri.cn. La vortoj "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" troviĝas entute nulfoje ĉe tiu retejo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-21 01:40:04

Kiam mi vidis vorton "Bejĝingo", mi pensis pri rusa vorto "бейджик" kiu devenas de angla "badge".
Ruse ĉefurbo de Ĉinio nomiĝas "Пекин", do "Pekino" por mi estas pli kompreneble.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-21 19:24:21

robinvdv:Uzi "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" anstataŭ uzi "Pekino" estas nur neutila agacaĵo.

La vortoj estas ekzakte samsignifaj, malkiel ekzemple "patro" kaj "parento", ĉar la lasta estas genroneŭtrala, kaj la unua ne. Vortoj, kiuj estas ekzakte samsignifaj, vere apenaŭ havas ajnan utilecon.

Ankaŭ la ĉinaj esperantistoj diras "Pekino", vidu mem ĉe la ĉina esperantlingva retejo esperanto.cri.cn. La vortoj "Bejĝingo" aŭ "Bejĝjingo" troviĝas entute nulfoje ĉe tiu retejo.
Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-21 21:13:25

MiMalamasLaAnglan:Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?
Eĉ kvankam tiu vorto estas jam registrita en PIV, ĝi estas iom problema, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de la prefikso de "de pluraj seksoj" al "de ajna(j) sekso(j)". Ĝi kreas dubon pri la interpreto de pluralaj vortoj kun tiu prefikso.

La prefikso ne igas vorton tute neŭtrala. Tradicie oni ne povas diri "gepatroj" por du patroj aŭ du patrinoj.

Tradicie esprimo kiel "gepatra decido (pri infano)" signifas "decido de la gepatroj (pri infano)". Se oni volas konsekvence ŝanĝi la signifon de la prefikso, tiam tiu esprim ankaŭ povus signifi "decido de unu el la gepatroj (pri infano)".

Estas pri tio tuta sekcio en PMEG, kiu fine eĉ klarigas, ke iuj uzas la vorton "parento" ĝuste pro tiuj kialoj:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...


Pri la temo de la fadeno: Bejĝingo havas 17 rezultojn ĉe Google kaj Bejĝjingo havas 7 rezultojn ĉe Google. Preskaŭ ĉiuj tiuj rezultoj estas paĝoj de Vikipedio aŭ kopioj de paĝoj de Vikipedio. Ŝajne tiuj du vortoj apenaŭ ekzistas en la efektiva lingvouzado.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 18:02:04

Okej.
Ĉu estas ĉinaj kulturaj vortoj kiuj ankoraŭ ne estis tradukitaj en Esperanton (mi skribis akuzativon ĉar la direkto) kaj kiuj tradukindas laŭ vi? Interesus havi iomete pli je da novaj vortoj, eĉ ne gravaj, kiuj venas de neeŭropaj lingvoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-22 21:42:21

robinvdv:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu pravas diri la vorton "gepatro"?
Eĉ kvankam tiu vorto estas jam registrita en PIV, ĝi estas iom problema, ĉar ĝi ŝanĝas la signifon de la prefikso de "de pluraj seksoj" al "de ajna(j) sekso(j)". Ĝi kreas dubon pri la interpreto de pluralaj vortoj kun tiu prefikso.

La prefikso ne igas vorton tute neŭtrala. Tradicie oni ne povas diri "gepatroj" por du patroj aŭ du patrinoj.

Tradicie esprimo kiel "gepatra decido (pri infano)" signifas "decido de la gepatroj (pri infano)". Se oni volas konsekvence ŝanĝi la signifon de la prefikso, tiam tiu esprim ankaŭ povus signifi "decido de unu el la gepatroj (pri infano)".

Estas pri tio tuta sekcio en PMEG, kiu fine eĉ klarigas, ke iuj uzas la vorton "parento" ĝuste pro tiuj kialoj:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...


Pri la temo de la fadeno: Bejĝingo havas 17 rezultojn ĉe Google kaj Bejĝjingo havas 7 rezultojn ĉe Google. Preskaŭ ĉiuj tiuj rezultoj estas paĝoj de Vikipedio aŭ kopioj de paĝoj de Vikipedio. Ŝajne tiuj du vortoj apenaŭ ekzistas en la efektiva lingvouzado.
Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-23 01:05:44

MiMalamasLaAnglan:Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.
Simpligite dirita: la prefikso ge- indikas, ke ĉeestas en la grupo pluraj malsamaj genroj. Tio kutime ne eblas singulare, ĉar la vorto "pluraj" signifas "pli ol unu".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-23 21:59:17

robinvdv:
MiMalamasLaAnglan:Mi ne komprenas, kial vorto ne povas esti ununombra.
Simpligite dirita: la prefikso ge- indikas, ke ĉeestas en la grupo pluraj malsamaj genroj. Tio kutime ne eblas singulare, ĉar la vorto "pluraj" signifas "pli ol unu".
Sed kial "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj", ne "de iu sekso"?

Frano (Montri la profilon) 2019-novembro-27 12:58:13

MiMalamasLaAnglan:Sed kial "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj", ne "de iu sekso"?
UNIVERSALA VORTARO:ge' les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ― ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater ― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители; mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz ― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).

Reen al la supro