Al la enhavo

Ĉu la vorton "infano" oni povas uzi ne nur en la senco de "neplenkreskulo"?

de Jxusteno, 2019-decembro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-21 13:57:17

Ŝajnas al mi ke uzi la vorton "infano" en la senco de "filo aŭ filino aŭ sekse neduumua ulo en tia rilato" ankaŭ estas laŭregule ĉar ĝia difino estas:
" infan' enfant | child | Kind | дитя | dziecię. ". Ja la angla "child" kaj la franca "enfant" ankaŭ povas havi tiun signifon (ekzemple: " Allons enfants de la Patrie "; tie ĉi ĝi konjekteble estas uzita metafore).

Frano (Montri la profilon) 2019-decembro-21 14:07:30

in/fan/o
1) Fervora admiranto de artisto, muzikgrupo, sporta teamo ktp., havanta la sekson de ino.
2) Fano de inoj.
ridego.gif

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-21 14:37:31

Tio interpreto de la vorto "infano" ŝajnas al mi tute taŭga.

En la FE ni trovas ekzemple:

FE:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
FE:Li havas dek unu infanojn.
Tiuj (kaj aliaj) ekzemploj ŝajnas rilatas al gefiloj.

Ankaŭ PIV difinas tiun vorton unue kiel "Homido, rilate al la gepatroj", kaj nur due kiel "Homido kontraste kun plenkreskinta homo".

Konsekvence, la propozicio "Mi havas du infanojn; precize unu filon kaj unu filinon." verŝajne estas ĝusta.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-21 17:39:44

nornen:Tio interpreto de la vorto "infano" ŝajnas al mi tute taŭga.

En la FE ni trovas ekzemple:

FE:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
FE:Li havas dek unu infanojn.
Tiuj (kaj aliaj) ekzemploj ŝajnas rilatas al gefiloj.

Ankaŭ PIV difinas tiun vorton unue kiel "Homido, rilate al la gepatroj", kaj nur due kiel "Homido kontraste kun plenkreskinta homo".

Konsekvence, la propozicio "Mi havas du infanojn; precize unu filon kaj unu filinon." verŝajne estas ĝusta.
Sed ĉu oni povas diri tiel, se la filo kaj filino estas jam plenkreskaj?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-21 19:57:14

Simple: plenkreska infano

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-21 20:10:22

sergejm:Simple: plenkreska infano
Eble simpla "infano" ankaŭ taŭgas, kial ne?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-21 21:49:00

Infano ne nepre estas plenkreska.

Reen al la supro