Al la enhavo

Kiel oni povas traduki tiun ĉi vorton "Panel" en Esperanto?

de Alfadiallo, 2020-majo-06

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-07 06:06:58

Koncerne al la temo de publikaj diskutoj la vorton "panel" eblas traduki kiel "ronda tablo", des pli ke ĉi-koncepto uzatas kaj en la angla, kaj en multaj aliaj lingvoj.
Ekzemple: ronda tablo de spertuloj, rond-tabla diskuto...

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-07 07:46:09

La fundamenta ideo en rond-tablaj diskutoj estas, ke la partoprenantoj estas egalvaloraj. Ne estas iu reĝanto, kiu ordonas al subuloj kion fari. Povas esti, ke la partoprenantoj estas spertuloj, kiuj parolas pri iu specifika temo. Sed tiam la partoprenantoj sidas en cirklo, rondo, kaj la publiko ne facile povas sekvi la diskuton. Plie ofte rond-tablaj diskutoj estas fermitaj al la publiko, por ke la partoprenantoj povas libere paroli. Sume rond-tabla diskuto estas preskaŭ malo de podia diskuto.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-07 09:19:42

Kiel montras Vikipedio, la nocio de "panel discussion" estas jam adoptita en diversaj lingvoj:
ru: Панельное обсуждение
es: Panel de discusión
hr: Panel-rasprava
pl: Dyskusja panelowa
sk: Panelová diskusia
fi: Paneelikeskustelu
tr: Panel
ua: Панельна дискусія
Probable ĉi-nocion eblas adopti ankaŭ en EO.

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-07 12:05:15

IgorSokoloff:ru: Панельное обсуждение
Mi neniam aŭdis ĉi tion.

Alfadiallo (Montri la profilon) 2020-majo-07 12:32:55

Evidentas ke vortoj kiel panelo, kontrolpanelo, regpanelo, stirpanelo, sunpanelo havas tutan alian signifon kaj absolute ne taŭgas. Same la la nocio de "rond-tablo" aŭ "rond-tabla diskuto" ĉar ĝi postulas kiel jam diris Metsis ke la partoprenantoj, kiu sidas cirkle, egalvaloras kaj la diskuto estas fermita por iuj ajn publiko. Unu ekzemplo de rond-tabla diskuto estas la ideoŝprucado.

Mi opinias ke ĝis nun la plej proksima nocio estas "podia diskuto". Tiel, se ni supozus ke tiu ĉi nocio taŭgas, kiel do Oni povus traduki la vorton "Panelists" (En) aŭ "Panelistes" (Fr) en Esperanto?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-07 13:04:19

Fakte, la nocio "panela diskuto" uzatas jam ankaŭ en EO. Ekzemple ĉi-sajte:
https://edukado.net/grundtvig/pollando

Alfadiallo (Montri la profilon) 2020-majo-07 15:08:45

Bone. Do ĉu ni povas dedukti la nocion de "Panela diskutantoj" por "Panelists" (aŭ Panelistes)?

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-07 18:47:36

Almenaŭ rilate la vorton Panelisto, estas klare ke tiu estas uzata sufiĉe ofte en la Reto. Vidu jenon

Kio estas Panelo? Mia angla vortaro difinas ĝin kiel "A group of persons selected to act as a team in a quiz, judge a contest, to discus a topic before an audience".

Tiel, ĝi estas iaspeca (invitita por iu evento) spertularo, kompetentularo, fakularo, juĝantaro, kvizteamo, specialistaro. Elektu laŭplaĉe Se panelo estas tro neologisma por vi.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-08 06:53:54

En Tekstaro "panel/" ne troviĝas inter la Zamenhofaj esprimoj, en nenia signifo. Inter ne-Zamenhofaj kaj inter la cent unuaj "panel/" celante diskuton troviĝas nur post la jaro 2000, sed daŭre la plimulto temas pri diversaj platoj: inform-, reklam-, sunpaneloj. Do panelo en la kunteksto de diskuto estas neologisma.

La finaĵo -isto signifas aŭ profesion (ekz. dentisto) aŭ subtenanton de iu teorio, religio, ismo (ekz. esperantisto). Do panelisto estas dufoje erara, se ne temas pri muntisto de sun- aŭ aliaj paneloj.

Miaopinie oni povas ĝenerale paroli pri partoprenantoj en la podia diskuto aŭ se oni volas precizigi, pri spertuloj, kompetuloj, specialistoj (pri iu fako). Aŭ politikistoj, reprezentantoj (de iuj organizoj).

Reen al la supro