Al la enhavo

Kiu estas la Esperanta termino por “sanaliitto/ordfogning/Wortverbindung/open compound”?

de Metsis, 2020-majo-26

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-28 19:42:50

Metsis:
StefKo:Parto de la vorto: ze+stawi+enie, esperante: kun+star+igo(aŭ simple: kunstaro)
Hm, priserĉo kun "kunstarigo" kaj "kunstraraĵo" en la Tekstaro rezultigas nenion. "Kunstraro" rezultigas kvar trafojn, sed en ĉiu okazo temas pri kunsido, kie oni staras, do kunstaro. Do kvankam komprenebla oni ne tuj asocias la vorton kun la ortografio.
1. Kion nocas la manko de vorto "kunstaraĵo" en la Tekstaro? Oni devas esti kreema. Ja vi mem skribas ke la vorto estas komprenebla.
2. "Oni ne tuj asocias la vorton kun la ortografio" - Se en ia eldiro (teksto) el kunteksto ne rezultas pri kio temas, ĉiam oni povas aldoni "vorta", do estos "vorta kunstaraĵo".

Tiel mi volas diri ke mi ne komprenas vian pluan problemon.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-28 21:04:31

StefKo:Kion nocas la manko de vorto "kunstaraĵo" en la Tekstaro? Oni devas esti kreema. Ja vi mem skribas ke la vorto estas komprenebla.
2. "Oni ne tuj asocias la vorton kun la ortografio" - Se en ia eldiro (teksto) el kunteksto ne rezultas pri kio temas, ĉiam oni povas aldoni "vorta", do estos "vorta kunstaraĵo".

Tiel mi volas diri ke mi ne komprenas vian pluan problemon.
Aĥ, mia eraro, mi priserĉis kun "kunstaro" kaj "kunstaraĵo".

Kun "komprenebla" mi celis, ke oni tuj komprenas kun "kunstaro", ke io aŭ iuj staras kune. Tiuj trafoj, kiujn mi trovis por la vorto, temas, ke homoj vere staras. Ne estas bone por la sano sidi tro multe, do anstataŭ sidi en kunsido, oni staru, havi kunstaron. Se vi guglas la vorton "kunstaro", ĉiuj Esperantaj trafoj temas pri tiu signifo.

Miaopinie ne estas bona ideo inventi aŭ elpensi terminojn, se jam ekzistas uzataj. Mi ne povas kredi, ke mi estus la unua, kiu pripensis pri la afero.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-29 11:30:42

Tralegu tion ĉi el vortaro.net:

"
star/i
(...)
5. Esti en ia situacio, rango, aspekto aŭ formo: vi en tre multaj lingvoj staras senhelpe; ju pli malbone staras la homoj, des pli la musoj;(...) ilia kuirarto ne staras tre alte!;(...)sciigu al ni, kiel la afero staras; ĉu esti aŭ ne esti—tiel staras nun la demando; aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis; tiu vorto staras tie ĉi en akuzativo; la ĝeneralaj interesoj de la movado staras super la interesoj de apartaj personoj.(...)
"

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-29 12:22:50

Stefko,

Ne estis mia inteco bagateligi vian proponon.

Kvankam mia denaska lingvo ne uzas la verbon "stari" tiel, mi pleparte komprenas tian uzon. Sed tio ne estis mia argumento. Tiuj trafoj, kiujn mi trovis por la "kunstar", temis pri laŭlitere "kunstaro" kontraŭ "kunsido". Se multaj jam asocias, uzas la vorton tiel, ne estas bone, ke mi uzus ĝin en alia signifo.

Bonŝance mi trovis, ke nuntempa membro de la AdE Cyril Brosch (Kirilo en Esperantujo) uzis en sia universita diplomlaboraĵo (de la jaro 2008) terminon "vortgrupo" en la senco, kiun mi serĉis. Kompreneble se mi miskomprenis la terminon aŭ vi trovos iun alian, kiu estas pli uzata, mi devos repensi.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-29 16:57:57

Metsis:Stefko,

Dankon, Metsis, por la klarigo kaj interesaj ligiloj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-30 09:40:31

Saluton, Metsis,

Mi komprenis, ke vi serĉis taŭgan nomon por iaj esprimoj, sed mi ne bone komprenis por kiaj ekzakte. Mi supozas, ke vi deziras vorton samtempe ekzaktan kaj precizan (kaj eventuale tuj kompreneblan). Sed mi ne bone imagas kiujn vortgrupoj apartenas aŭ ne al tiu kategorio.

"la angla lingvo" ne estas fiksita esprimo, ĉar estas germana lingvo kaj angla flago (*)
La Internacia Lingvo tuj kompreneblas, sed estas majuskloj, do propra nomo, samkiel Ludoviko-Lazaro Zamenhof. Ĉu tiaj eniras en vian kategorion?
"Nia Patro" estas nomo de preĝo, kio pri "Kantu kune amikaro?"

"la kato manĝas muson" estas normala frazo, logike ankaŭ subfrazo,
"sangon soifanta" esprimo kiun mi nur vidis en "la Espero"

Ĉu vi bonvolus aldoni pliajn positivajn aŭ negativajn ekzemplojn de la kategorio kiun vi celas?

(*) Malsama ol la brita.

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-02 10:39:55

Altebrilas,

Mi ne estas lingvistiko, do povas esti, ke mi klarigis tro malklare.

Plie pri la termino

Unue
  • derivaĵo ekz. skribi → skribilo
  • kunmetaĵo (kunmetita vorto): ekz. vaporo + ŝipo → vaporŝipo
  • kolokaĵo: fenomeno kie kelkaj vortoj aperas pli ofte kune ol aliaj (sufiĉe) samsignifaj, ekz. "forta teo" anstataŭ "pova teo" (Vikipedia artikolo en la angla)
Mi trovis kaj ligis, ke la retejo Russky.info ("Lernu" por la rusa) uzas terminon словосочетание/vortkombino de Boris Kondratjev (Verkisto de la plej granda Esperanto-rusa vortaro.) Sed aliaj kaj eĉ Zamenhof mem uzas la vorton "vortkombino" en signifo de kunmetaĵo, kion mi trovas tre bedaŭrinda. Plie estas risko mikso "vortkombinon" kun "kombino" en PMEG. Do mi elektis "vortgrupon", sed mi ne certas, ĉu ĝi estas pli bona ol "vortkombino".

Kio estas vortgrupo?

Ne temas pri propraj nomoj, ekz. "Ludoviko Lazaro Zamenhof" ne estas vortgrupo. Aliflanke "Nia patro" malgraŭ ke ĝi estas nomo de preĝo, konsistas el du ne-nomaj vortoj kaj kune formas tutaĵon. Mi komprenas, ke en diversaj lingvoj oni komprenas diversmaniere kaj celas diversajn aferojn, sed al mi vortgrupo estas grupo de vortoj malpli ligitaj ol en kunmetaĵo. Temas pri esprimo, kiun oni komprenas kiel tutaĵon, kiel temas pri unu termino.

Kelkfoje la limo inter vortgrupo kaj kunmetaĵo ne estas tiel klara. Jen estas miaj observoj koncernante vortgrupoj:
 
  • la franca lingvo (mallongigo: la franca): teorie povus eble esti "francalingvo", sed kutimo estas skribi aparte
  • ĉi tiu jare (mallongigo: ĉi-jare), ĉiu matene (mallongigo: ĉiumatene)
  • juna viro: a-vorto + ĉefvorta substantivo
  • taso da kafo: kvantaj esprimoj
  • tiel nomata anstataŭ tielnomata
  • freŝe bakita aŭ freŝbakita: ambaŭ taŭgas
  • "Enlanda energia konsumado" kiu povas signifi kaj "konsumado de enlanda energio" kaj "enlanda konsumado de energio" (ĉiuj tri enhavas vortgrupojn)
  • solventecoproporcio estas tro peza kiel kunmetaĵo, vortgrupaj esprimoj "proporcio de/pri solventeco" aŭ "solventeca proporcio" estas pli faĉile komprenablaj
Teorie oni verŝajne povus skribi "hela ruĝa" kiel vortgrupo, sed kutimo estas skribi kune "helrŭga" kiel kunmetaĵo.

nornen (Montri la profilon) 2020-junio-02 18:03:56

Ah, mi nun komprenas pri kio temas la afero. Mi supozadis, ke temis pri "Redewendungen" ĉar vi alligigis la vikipedian artikolon pri ĝi.

Sed Redewendungen nur nomiĝas tiel, kiam la signifo de la tutaĵo ne estas eksciebla el la signifoj de ĝiaj eroj. Ekzemple "ins Gras beißen": se oni ne scias, ke la tutaĵo signifas "morti", oni ne povas alveni al tiu signifo per la signifoj de "in", "Gras" y "beißen". Same kiel "das Handtuch werfen", "in die Röhre schauen", "to kick the bucket", "to buy the farm", "colgar los caites", "estar chino" ktp.

Reen al la supro