Al la enhavo

Enigmo

de nornen, 2021-januaro-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-22 18:06:23

Ĉi tiu bildo enhavas tekston en Esperanto. Sed kiu sukcesos malĉifri la skribsistemon?

Caliu (Montri la profilon) 2021-januaro-22 18:25:41

Ĉu vi povas iom helpi?

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-22 18:54:12

Caliu:Ĉu vi povas iom helpi?
Volonte. La sesa linio komenciĝas per la vorto "LA".

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-22 20:32:31

'La' renkontiĝas ofte.

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:16:31

sergejm:'La' renkontiĝas ofte.
Fakto, kiu estas atendenda en Esperanta teksto. Ankaŭ estas pliaj dugrafemaj vortoj, kiuj vidiĝas ofte.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:24:47

Eksciinte 'L', mi rekonis vorton 'lingvo'.
Vosteto super litero signifas nazan sonon, puntkto en litero - voĉan sonon.
'aj' kaj 'oj' estas skribita per unu litero.
Ial mi ne vidas akuzativojn...
Jen la komenco:
1. "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi"
2. "Kaj por ke ĝi havu plena certeco. Por ke ĝi neniam disfalo"
3. "Kaj ia facilanima pa#o de ĝiaj amikoj estantaj ne detrui"

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:40:29

sergejm:Eksciinte 'L', mi rekonis vorton 'lingvo'.
Vosteto super litero signifas nazan sonon, puntkto en litero - voĉan sonon.
Jen la komenco:
1. "Por ke lingvo internacia povu bone k@ regule progre$a#i"
2. "K@ por ke %i havi plena ..."
BONEGE! Mi gratulas!

havi -> havu
plena -> plenan

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:54:11

punkto super vokalo ŝanĝas ĝin:
E > i
O > u
Sed akuzativa -n mankas, kaj fina -s de verboj!
Aŭ ili estas iel markataj en unu litero, kiel 'aj' kaj 'oj'?

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:57:44

sergejm:punkto super vokalo ŝanĝas ĝin:
E > i
O > u
Sed akuzativa -n mankas, kaj fina -s de verboj!
Aŭ ili estas iel markataj en unu litero, kiel 'aj' kaj 'oj'?
Pri -n: komparu la finon de la vortoj "LA" kaj "PLENAN".
Pri -s: miru bone la finon. (...et respice finem... hahaha)

Estas atendende en skribsistemo por specifa lingvo, ke oftaj finaĵoj havu siajn proprajn (mallongajn) formojn.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-22 21:57:51

Ha, jes: per triangula hoko ĉe la fino de vortlinio: malsupren -n, supren -s

Reen al la supro