Sadržaj

Glosa es un internatio aŭi-lingua.

od Simieto, 6. rujna 2008.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

Simieto (Prikaz profila) 6. rujna 2008. 13:43:59

Glosa es un internatio au'x'ilingua (alo au'x'lang); qi pa gene face ex Lancelot Hogben (ko nima Interglossa, GB, 1943), Ronald Clark e Wendy Ashby (GB, 1972-1992). Plu au'x'lang es artificiali lingua; qi debi au'x'i komunika inter dice-pe de difere plu prima-lingua e so es supli ad plu lingua de plu natio.

Glosa

Au'x'lang geht nicht. U-x wird hier gnadenlos zu Ŭ.

horsto (Prikaz profila) 6. rujna 2008. 15:42:12

Metu la ' antaŭ la x!
Ĉu au'xilingua?

R2D2! (Prikaz profila) 7. rujna 2008. 04:06:17

Simieto:Glosa es un internatio au'x'ilingua (alo au'x'lang); qi pa gene face ex Lancelot Hogben (ko nima Interglossa, GB, 1943), Ronald Clark e Wendy Ashby (GB, 1972-1992). Plu au'x'lang es artificiali lingua; qi debi au'x'i komunika inter dice-pe de difere plu prima-lingua e so es supli ad plu lingua de plu natio.

Glosa

Au'x'lang geht nicht. U-x wird hier gnadenlos zu Ŭ.
Bonvolu parolı (um, tajpı) esperante
—Ilhuıtemoc Delta

jan aleksan (Prikaz profila) 8. rujna 2008. 11:34:41

kiujn estas la bonaĵoj kaj la malbonaĵoj de Glosa kompare al Esperanto?

sinjoro (Prikaz profila) 15. rujna 2008. 06:51:36

jan aleksan:kiujn estas la bonaĵoj kaj la malbonaĵoj de Glosa kompare al Esperanto?
Bonaĵo: Unu kroma "lingvo" (preskaŭ sama kiel miloj da aliaj projektoj). Vidu kiel facilas iĝi fanfarona aŭtoro de lingvo: prenu Idon, Interlingvaon aŭ ion ajn, ŝanĝu kelkajn regulojn al tiuj de volapuko aŭ de slovio, kaj - voila! Vi iĝis Majstro, nur necesas atendi, kiam iu frenezulo interesiĝos pri tio kaj kreos al vi monumenton el sablo.

Malbonaĵo: Unu kroma stultaĵo, apenaŭ komprenebla, skribita en la forumo.

nikko (Prikaz profila) 15. studenoga 2008. 13:08:08

Specialeco de Glosa estas entuta malesto de fleksioj, laŭ mia scio. Lingvo estas 100% analizeca kvazaŭ ĉina, tamen vortaro estas latindevena. Estas interesa eksperimento. Bedaŭrinde homoj zorgas reklamon(kiu ĉiam aĉas) sed ne profundon.

rosto (Prikaz profila) 22. prosinca 2008. 17:09:17

Mi eksciis pri Glosa hodiaŭ, legante n1954-on. Mi tre miris, ke mi ne sciis pri ĝi ĝis nun. Glosa ne estas esperantido kiel Ido k.t.p., ĝi ne estas komplika aŭ stranga kiel Lojban aŭ Tokipona, sed male, Glosa estas sufiĉe praktika. Glosa vortaro estas el vortoj konataj per internaciaj sciencaj terminoj. Ĉiu homo, kiu entute interesas pri artefaritaj lingvoj devas almenaŭ iomete lerni pri Glosa. Ĝi estas tre interesa.

sinjoro (Prikaz profila) 14. siječnja 2009. 10:11:21

rosto:Mi eksciis pri Glosa hodiaŭ, legante n1954-on. Mi tre miris, ke mi ne sciis pri ĝi ĝis nun. Glosa ne estas esperantido kiel Ido k.t.p., ĝi ne estas komplika aŭ stranga kiel Lojban aŭ Tokipona, sed male, Glosa estas sufiĉe praktika. Glosa vortaro estas el vortoj konataj per internaciaj sciencaj terminoj. Ĉiu homo, kiu entute interesas pri artefaritaj lingvoj devas almenaŭ iomete lerni pri Glosa. Ĝi estas tre interesa.
Mi ne dubas ke homo kiu interesiĝas pri interlingvistiko devas ion ajn scii kaj pri Glosa, kaj pri 1000 aliaj, certe simile interesaj projektoj. Mi tre interesiĝas pri artefaritaj lingvoj - pri kaŭzoj kial homoj dediĉas eĉ tutan vivon por krei sian perfektan komunikilon. Eĉ se iuj projektoj estas laŭ la moderna vidpunkto fuŝaj, estimendas tamen laboro kaj sindediĉo de iliaj kreintoj.

Sed mi ne scias, kie vi trovas praktikan aplikeblecon de Glosa, kaj kial ĝi estas pli praktika ol aliaj apenaŭ parolataj lingvoj kiel ekz. Lojban?

Mi ankaŭ ne povas konsenti kun informo ĉe la oficiala Glosa-paĝaro, kie aŭtoro atestegas ke tute analiza (do izolanta) lingvo estas la plej bona ideo por interlingvo.

rosto (Prikaz profila) 17. siječnja 2009. 09:05:27

Nu, jes. Laŭ komenca impreso Glosa ŝajnis al mi pli bona ol ŝajnas nun post iometa pripensado.

sinjoro:Sed mi ne scias, kie vi trovas praktikan aplikeblecon de Glosa, kaj kial ĝi estas pli praktika ol aliaj apenaŭ parolataj lingvoj kiel ekz. Lojban?
Kompreneble tiuj lingvoj estas apenaŭ parolataj, temas ne pri tio, sed pri ideoj. Lernante pri diversaj artefaritaj lingvoj oni povas pli bone kompreni ankaŭ pri Esperanto, kial ĝi estas tia, kia ĝi estas.

Komparante Glosan kaj Lojbanon: Ambaŭ uzas izolan gramatikon. Lojban havas ian strangan gramatikon. Ŝajne, ĉiu vorto en Lojban havas sian propran gramatikon, kiun oni devas memori. Tio estas parto de Lojbana interna ideo, kaj Lojban mem ja ne strebas ŝajni facila. Kontraŭe Glosa havas preskaŭ memkompreneblan simplan gramatikon. Ĉu izola gramatiko estas bona ideo aŭ ne, tio estas memstara temo, sed gramatiko de Glosa estas simpla. Vortaro de Lojban estas ankaŭ malfacile lernebla. Ja ĝi ne uzas radikojn uzatajn en naturaj lingvoj.
Vortaro de Glosa estas la ĉefa parto de ĝia interna ideo. Ĝi, samkiel Esperanto, uzas radikoj jam internacie uzataj, sed rezulte vortaro okazas sufiĉe alia ol Esperanta.
Ekzemple:
Vortoj el Esperanta vortaro: kroniko, kronografo, kronologio, kronometro, kronometrio. Laŭ Glosa - "kron" estas tempo, "metri" estas mezuro, "grafo" estas skribi, "logi" estas kompreni, scii, k.t.p. Logiko ĉeestas.

Pri mallogikeco, kiun mi vidas en Glosa:
Senŝanĝeblaj vortoj-radikoj (samkiel en Lojban) de Glosa emas fini per vokaloj, ĉefe per a, o, i. "Ligni" (ligno), "merka" (aĉeti), "imagi" (bildo), "kako" (malbone), k.t.p. Tiuj finaj vokaloj ŝajnas tute hazardaj. Kial oni ĉiam devas memori, ĉu meti a, o aŭ i? Esperanta gramatika signifo de finaj vokaloj ŝajnas pli logika kaj praktika, sed tio estus jam alia gramatiko. Se oni faros tion al Glosa, Glosa fariĝos esperantido (adoptita ido
okulumo.gif).

Natrag na vrh