Al la enhavo

La diferenco inter alzar kaj alzarse en la hispana

de Nala_Cat15, 2021-marto-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-marto-07 06:02:41

Kio estas la diferenco inter alzar kaj alzarse en la hispana? Eĉ post ŝajne bilionoj da tagoj da studado , mi ankoraŭ havas problemojn pro ĉi tiu stulta pronomo "se"... Ĉi tio tute frenezigas min. Ĝi estas la nura grakamtika koncepto kiu ankoraŭ ne havas sencon

nornen (Montri la profilon) 2021-marto-07 07:07:55

alzar = levi
alzarse = leviği

El aire alzó la manta.
La manta se alzó por el aire.

Ekzakte la samo kiel kun llamar kaj llamarse, sentar kaj sentarse, levantar kaj levantarse, acostar kaj acostarse, ktp.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-marto-08 20:15:21

Okej dankon

Pavlvs (Montri la profilon) 2021-aprilo-04 21:10:20

Saluton!
Do, "Alzar" postulas rektan objekton kaj estas sinonimo de "levantar" (levi, en Esperanto).
Ekzemple:
Hispane: Ella alza la mano.
Esperante: Ŝi levas la manon.

"Alzarse" temas pri refleksiva verbo.
Ekzemple:
Hispane: ¡Álzate!
Esperante: Leviĝu!

Reen al la supro