Sadržaj

Tutmonda krizo

od piotrek92, 6. listopada 2008.

Poruke: 35

Jezik: Esperanto

piotrek92 (Prikaz profila) 6. listopada 2008. 17:17:12

Min tre timigas nuna totmonda ekonomia krizo. Ĉiuj borsoj estas en negativaj procentoj. Ekzemple (Hodiaŭ:
Rusa -19%
Usona -4%
Pola -6%
Angla -7%

Prezo de nafto 90$ (memorante ke ne antaŭlonge estis 130$)

Kiam mi timas? Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.

Skribu viajn opiniojn.

Frankouche (Prikaz profila) 6. listopada 2008. 17:36:31

piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?

alfred14 (Prikaz profila) 6. listopada 2008. 18:28:43

prave, sed post la milito do en morala krizo
la mondaj krizoj estas ĉiam malbona por la demokratio kaj la libereco

EL_NEBULOSO (Prikaz profila) 8. listopada 2008. 10:23:01

Eble la krizo estas puriganta por la ekonomio?

Kelkaj homoj gajnis multegan monon sed nuntempe kelkaj (aliaj?) investuloj devas/devos pagi!

Geraldo

Miland (Prikaz profila) 8. listopada 2008. 13:01:18

piotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!

avallach (Prikaz profila) 8. listopada 2008. 16:14:33

Islando eblos bankroti, do petas Rusion pri kredito.

Andreo Jankovskij (Prikaz profila) 8. listopada 2008. 16:26:48

Tiu ĉi krizo ne estas la unua kaj ne estas la lasta!

lango.gif

Ni devas saĝiĝi!
Kaj en futuro esti pli bone preparitaj.

rideto.gif rideto.gif rideto.gif

alfred14 (Prikaz profila) 8. listopada 2008. 18:00:57

Miland:
piotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!
sed neniu volas pagi

Trold (Prikaz profila) 10. listopada 2008. 08:07:34

Ĉu krizoj estas bonaj aŭ malbonaj? Kompreneble ili estas malbonaj dum la krizoj daŭras, sed krizoj ankaŭ montriĝas al ni, ke eble niaj sistemoj ne bone funkcias. Kompreneble tio ne helpas se ni ne modifas kaj provas plibonigi la diversaj sistemoj en nia mondo kiel financaj, klimataj, malsataj, komputilaj kaj ja lingvistaj ktp, ktp. Verŝajne kaj bedaŭrinde homoj ne vere lernas sen grandaj krizoj aŭ eĉ militoj.

piteredfan (Prikaz profila) 18. listopada 2008. 00:53:45

Frankouche:
piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?
Hitler regpoviĝis en 1933. La Usona Dawesplano por malbankrotigi Germanion alvenis tro malfrue.
Kio nun? En Aŭstrio ekstreme dekstraj partioj gajnis multegajn voĉdonojn. Aliflanke, en orienta Germanio (eks Germana Demokrata Respubliko) plimulto, laŭ sondaĵo de opinio, favoras socialismon. Mi ne opinias ke ili signifas stalineman diktatorecon, kvankam, ĉar mi ne scias la germanan lingvon, mi devis fidi al anglalingvaj fontoj.
Ni vivas dum interesaj tempoj!

Natrag na vrh