Al la enhavo

Esperanta Vortaro por Fajrfokso

de el_edu, 2006-novembro-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

el_edu (Montri la profilon) 2006-novembro-01 18:35:50

Eble multaj el vi konas la TTT-legilon Mozila Fajrfokso (Mozilla Firefox). Nu, ekde antaŭ kelkaj tagoj, ekzistas la nova versio 2.0. Tiu versio povas uzi vortarojn por korekti la tekstojn ke ni tajpas. Ekzistas vortaroj por pluraj lingvoj... kaj nun ankaŭ por Esperanto!

Mi konvertis la Esperantan vortaron por OpenOffice.org kaj alŝutis ĝin al Mozila servilo. Nun vi povas elŝuti ĝin de tiu retpaĝo:

https://addons.mozilla.org/firefox/3684/

Kompreneble, ĝi funkcias nur en Mozila Fajrfokso v2.0

Mi esperas ke vi trovas ĝin utila.

Ĝis okulumo.gif

pastorant (Montri la profilon) 2006-novembro-06 05:10:12

Mi ne povas trovi OpenOffice Esperante.
Kie estas? Kiam haveblos?
Dankon! sal.gif

el_edu (Montri la profilon) 2006-novembro-06 22:43:31

Saluton,

Ekzistas projekto por traduki OpenOffice.org-n al Esperanto:

http://eo.openoffice.org/

Bedaŭrinde, mi kredas ke ankoraŭ ne estas preta.

Sed jam ekzistas Esperanta vortaro, aŭ literumilo, por OpenOffice, ĉi tie:

http://www.esperanto.pisem.net/literumilo.html

jean-luc (Montri la profilon) 2006-novembro-07 11:30:58

Actually the translation of firefox is “malgranda pando” (http://en.wikipedia.org/wiki/Red_Panda , http://eo.wikipedia.org/wiki/Malgranda_pando) rido.gif

jean-luc (Montri la profilon) 2006-novembro-07 12:35:54

demando.gif Mi bedaŭras por la anglan ligvon. La positivo estas ke nun mi liras Ea teksto preskaŭ kiel angla teksto (sed mi ne skribis tiel) lango.gif

En mia antaŭa mesaĝo, mi diris ke la traduko de “Firefox” estas “malgranda pando” (kvankam oni povas diri fajrovulpo, ĉu ne ?)

jean-luc (Montri la profilon) 2006-novembro-08 20:00:32

waxle:
Ĉie mi vidis ĝin, ĝia nomo tradukiĝas "fajrvulpo", sed neniam "malgranda pando"...
Fajrvulpo estas “vorto al vorto” traduko sed malgranda pando estas la Ea vorto por la besto «firefox».

Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Malgranda_pando

(mi ne diras ke oni devas uzi malgrada pando por la programo. Fajrvulpo aŭ Fajrfokso estas bone)

jean-luc (Montri la profilon) 2006-novembro-08 20:04:19

Mi forgesis : dankon al el_edu por lia laboro !

el_edu (Montri la profilon) 2006-novembro-10 22:16:14

Nedankinde, jean-luc! rido.gif

Rilate al ttt-legilo, laŭ guglo, ŝajnas ke la plej uzata vorto estas fajrfokso.

Reen al la supro