Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-03 19:12:08

Frankouche:
kfa:...la ĵetinto ne kapablas esprimi sin en civilizita maniero. Mi ne estus fiera pri tiaj neandertaluloj inter mia kunnacianaro (kvankam ni havas ilin ankaŭ).
Veras ke Bush komencis kaj kondukis sian militon civilizmaniere !!
Nu, mi certas ke la neandertaloj ŝatos tian civilizitan dirmanieron okulumo.gif
Jes. Nur ne aspektas pli bele konduti kiel sama simio.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-03 19:36:20

kfa:Jes. Nur ne aspektas pli bele konduti kiel sama simio.
Hoho, ci devu legi regulojn de la paĝaro anstataŭ insulti.
Ĉu ci ne povas skribi alimaniere ?

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-03 20:28:01

Frankouche:
kfa:Jes. Nur ne aspektas pli bele konduti kiel sama simio.
Hoho, ci devu legi regulojn de la paĝaro anstataŭ insulti.
Ĉu ci ne povas skribi alimaniere ?
Mi pardonpetas, mi miskomprenige uzis la lingvon. La vorton "sama" mi devintus forlasi. Senrigarde ia opinio pri la agado de Prezidanto Bush (ĉi tio estas alia temo), ĵeti aĵojn al iu aŭ fari alian violentemaĵon kiam oni ne plu havas vortojn, aldone en publika ĉirkaŭo, estas kruda, senbrida, necivilizita konduto kion oni povas observi ankaŭ inter simioj. Tio ne estas insulto, sed simpla fakto, kvankam ĝi estas vorta vangofrapo al la koncerna homo kaj tiuj kiuj responsas pri lia edukado. Neniel ĝi estas direktita kontraŭ kuna membro de ĉi forumo; se oni emas ĝin interpreti tiel, mi devas diri ke tian mi certe ne intencas.

Pace

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-03 23:05:16

alfred14:(mi ne ŝatas "buŝo" sed li estas ankoraŭ usona balotinta prezidanto)
Nu, ne je la unua fojo. La dua fojo konsentite, sed sen la unua fojo, li ne eĉ estintus en la pozicio por reelekti.

Frankouche:Kurioze, mi ne leĝas komentojn pri tiu en tiu forumo. Bonvolu, priskribu tiun.
Ĝi ege amuzis min!

rosto:Sed tamen ĵeti ŝuojn ne nur estas sovaĝa ago, sed ankaŭ tute senefekta.
Jes. Vi pravas. Tute senefekta. Tute amuzega, sed en pli granda skalo, ne atingos ion.

Reen al la supro