Al la enhavo

Listo de naskiĝtagoj ĉe la ĉefpaĝo

de Matthieu, 2009-januaro-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2009-januaro-02 11:57:20

Saluton,

Ĉe la ĉefpaĝo estas listo de uzantoj, kiuj havas naskiĝtagon. Mi opinias, ke ĉi tio estas neutila, kaj malŝparas lokon de la paĝo.

Kaj multaj uzantoj ne indikis sian naskiĝtagon, kaj la defaŭlta dato estas la unua de januaro. Tial hieraŭ la listo estis longega (kaj pli ĝena).

Kion vi opinias?

white knight (Montri la profilon) 2009-januaro-02 12:56:40

Mutusen:Saluton,

Ĉe la ĉefpaĝo estas listo de uzantoj, kiuj havas naskiĝtagon. Mi opinias, ke ĉi tio estas neutila, kaj malŝparas lokon de la paĝo.

Kaj multaj uzantoj ne indikis sian naskiĝtagon, kaj la defaŭlta dato estas la unua de januaro. Tial hieraŭ la listo estis longega (kaj pli ĝena).

Kion vi opinias?
Mi tute samopinias kun vi.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:01:16

Mi pensas ke necesas elekti nur 5 la plej aktivaj.
Sube meti ligilon (plena listo da homoj)

Kaj ne fari tiel grandan liston...

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:38:49

Bona ideo, Andreo! Mi ne volas forgesi vian naskiĝtagon aŭ de Mutusen, sed mi ne interesiĝas pri naskiĝtagoj de cent aliaj.

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-02 15:43:51

Ankaŭ mi aprobas la ideon de Andreo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-02 18:33:59

Ankaŭ mi aprobas! Ĉu vi konas my.opera.com? Tie oni omaĝas la semajnan uzanton. Tiu taŭgus koncerne al lingvohelpantoj, ĉu ne?

Sammondane,
Ĥod

Jev (Montri la profilon) 2009-januaro-18 14:02:53

Ni jam havas plurajn ideojn pri plibonigo de la ĉefpaĝo. Kelkfoje tiuj ideoj kaj proponoj estas tute malsamaj, sed ni provos trovi iun solvon, taŭgan al la plejparto.

Dominique (Montri la profilon) 2009-januaro-18 16:44:16

Mutusen:Saluton,

Ĉe la ĉefpaĝo estas listo de uzantoj, kiuj havas naskiĝtagon. Mi opinias, ke ĉi tio estas neutila, kaj malŝparas lokon de la paĝo.
Mi tute samopiniegas. La listo de uzantoj, kiuj havas naskiĝtagon estas ne nur senutila, sed fakte ĝenas.

La ĉef-paĝo devas doni la plej gravajn informojn. Kvankam senutila, tiu listo de uzantoj eĉ iĝis la plej granda parto de la ĉefpaĝo! Se oni volas iel listigi uzantojn, estus pli bonaj kialoj por fari tion ol iliaj naskiĝtagoj. Kio pri ekzemple anstataŭigi la liston per la lernu-uzanto(j) de la monato? Esti lernu-uzanto de la monato povus okazi pro elstara laboro en la retejo (vortaro, traduko...) aŭ partopreno en la forumo, aŭ interesa informplena profilo, aŭ rapida progreso en la studado, aŭ pri bona sugesto al la teamo, aŭ pro atentigoj de eraroj, pro donaco al lernu (desegnoj, mono...) ktp. Certe estus pli interese miaopinie ol la nuna listego de naskiĝtagoj. Almenaŭ oni lernus tiamaniere ion interesan pri iu ano de Lernu. Tio donus alian kialon por retumi sur lernu almenaŭ ĉiu-monate por trovi interesan informon. Ĝi povas ankaŭ kuraĝigi tiun, kiu estis elektita. Kompreneble estus iom da laboro ĉiu-mese por elekti iu, sed ĉu estus vere tro da laboro elekti iun ĉiu-monate, kun mallonga unulinia klarigo de la elekto?

Tion dirite, antaŭ kelkaj monatoj estis demanda baloto por scii ĉu pli bonas konservi la liston de naskiĝtagon, kaj la plejmulto voĉdonis por konservi ĝin...

Reen al la supro