Al la enhavo

Sveniĝi

de pascal, 2009-januaro-11

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

pascal (Montri la profilon) 2009-januaro-11 17:54:33

Saluton al ĉiuj !
Jaŭdon, Lernu proponis al ni la vorton de la tago "Sveni".
http://fr.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/vo...

Mi ne komprenas kial krei iĝ-verbon en tiu ekzemplo :
Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego.
Kion "-iĝ" aldonas al la senco de tiu frazo ?

Dankon rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-11 18:14:02

pascal:Mi ne komprenas kial krei iĝ-verbon en tiu ekzemplo :
Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego.
Nek mi! Sveni estas netransitiva. Miaopinie, la frazo devus esti, ekzemple Ni jam dum longa tempo svenadas pro la granda varmego.

pascal (Montri la profilon) 2009-januaro-11 23:04:52

Jes, mi konsentas kun vi.
Aldonante -iĝ- al objekta verbo, oni kreas senobjektan verbon . Sed "sveni" jam estas senobjekta. demando.gif

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-14 10:47:22

Mi ne komprenas kial krei iĝ-verbon en tiu ekzemplo : Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego. Kion "-iĝ" aldonas al la senco de tiu frazo ?
"iĝ" en tia vorto signifas ke la ago komenciĝas, iom simile al la "ek" prefikso. Ekzemple en la angla "I always start to faint when its very hot" (ne ekzakta traduko de via frazo, sed ĝi elmontras la ideon). Oni iafoje volas esprimi aferojn tiel.

alfred14 (Montri la profilon) 2009-januaro-18 06:31:31

tommjames:
Mi ne komprenas kial krei iĝ-verbon en tiu ekzemplo : Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego. Kion "-iĝ" aldonas al la senco de tiu frazo ?
"iĝ" en tia vorto signifas ke la ago komenciĝas, iom simile al la "ek" prefikso. Ekzemple en la angla "I always start to faint when its very hot" (ne ekzakta traduko de via frazo, sed ĝi elmontras la ideon). Oni iafoje volas esprimi aferojn tiel.
la esperanta lingvo volis esti facila lingvo sed se oni metus "iĝ" kie tio ne estus necesa, kie estas la facileco de la lingvo?
oni komplikas la simplecon; ĉu oni volus tion?
mi neniam komprenis tiujn "plezurojn"
restu simpla alie la Esperanto ne estas la Esperanto

pascal (Montri la profilon) 2009-januaro-18 18:13:45

Jes, mi konsentas kun vi Alfred, Esperanto devas esti facila lingvo.
Tamen kelkaj esperantistoj ŝatas regi plene nian lingvon, kaj uzi ĝin tiel.
Ĉu oni ni ne rajtas provi kompreni ilin ? Laŭ mi, esperantistoj devu komprenigi sin kaj kompreni aliajn esperantistojn, eĉ se oni ne konsentas kun ili.

alfred14 (Montri la profilon) 2009-januaro-18 18:46:32

pascal:Jes, mi konsentas kun vi Alfred, Esperanto devas esti facila lingvo.
Tamen kelkaj esperantistoj ŝatas regi plene nian lingvon, kaj uzi ĝin tiel.
Ĉu oni ni ne rajtas provi kompreni ilin ? Laŭ mi, esperantistoj devu komprenigi sin kaj kompreni aliajn esperantistojn, eĉ se oni ne konsentas kun ili.
kompreni ilin, jes!!!
mi komprenas kiu komprenas ke la facileco estas la bazo de nia lingvo
dank'al la esperanta lingvo mi renkontis tre interesajn personojn, laŭ mi tiu aĵo estas la pli grava ,la cetero ne estas grava.

pascal (Montri la profilon) 2009-januaro-18 19:55:39

Tommjames,
jes, mi legis pri la uzado de "-iĝ" por esprimi komencon sed, tiam, uzi tiel "-iĝ" kaj "-ad" samtempe ŝajnis al mi kontraŭa senso.
Bedaŭrinde, via angla ekzemplo ne helpas min shoko.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 21:29:23

pascal:Tommjames,
jes, mi legis pri la uzado de "-iĝ" por esprimi komencon sed, tiam, uzi tiel "-iĝ" kaj "-ad" samtempe ŝajnis al mi kontraŭa senso.
Bedaŭrinde, via angla ekzemplo ne helpas min shoko.gif
Mi ankaŭ ne bone komprenas tiun frazon. La komenco de sveno certe ne estas afero kiu daŭras "dum longa tempo".
Kial ne pli simple diri tion jene:
Jam dum longa tempo la granda varmego preskaŭ svenigas nin.

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-19 17:14:45

alfred14:la esperanta lingvo volis esti facila lingvo sed se oni metus "iĝ" kie tio ne estus necesa, kie estas la facileco de la lingvo? oni komplikas la simplecon; ĉu oni volus tion?
Mi ne vere vidas la problemon aŭ la komplikon.

Oni povas diri "svenadi" sed tio perdas la nuancon de komenciĝo. Mi ne scias kiun lingvon vi parolas, sed en la angla tiu senco estas klara.

Ni povas diri "sveniĝi".. komenciĝo de sveno. "svenadi".. daŭra aŭ ripeta ago. Do kial vi kontraŭas la sencon de komenciĝo de daŭra/ripeta ago?

horsto:La komenco de sveno certe ne estas afero kiu daŭras "dum longa tempo".
Prave sed la frazo ne signifas tion. Laŭ mi la angligo estas jene:

Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego.
For a long time now we've been starting to faint from the high heat.

La komenciĝo ne estas literuma, sed nuanca. Se tia esprimo ne ekzistas en via propra lingvo mi probable do ne povas ekspliki ĝin al vi. Kompreneble la literuma komenciĝo ne povas okazi dum la daŭra agado, sed ne forgesu.. per "ad" oni povas celi ripetan agon, kaj ĉiuj el tiuj povas havi komenciĝon. Ankaŭ, la pronomo estas "ni". El multaj homoj povas estiĝi multaj svenoj ĉu ne? Kaj tiuj komenciĝus je diversaj tempoj, tra la tuta tempo aludata per "dum longa tempo".

Reen al la supro