Al la enhavo

La Angla R en Esperanto

de ceigered, 2009-januaro-22

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2009-januaro-22 05:33:24

Sal amikoj!

Se oni uzis la anglan R-n en esperanto, kiel pensus vi pri oni?
Ĉu pensus vi, ke oni parolas esperanton malbone, aŭ ĉu pensus vi, ke oni estas amerikana, irlanda aŭ alie?

Dankon por via tempo!

Chrisso

tommjames (Montri la profilon) 2009-januaro-22 10:37:09

ceigered:Ĉu pensus vi, ke oni parolas esperanton malbone, aŭ ĉu pensus vi, ke oni estas amerikana, irlanda aŭ alie?
Sal ceigered! Mi pensus ke tio estas iom malbona Esperanto, ĉar vortoj iafoje povas esti miskomprenitaj sen la trilo aŭ "alveolar tap". Kaj jes, mi ĝenerale supozus ke tiuj kiuj uzas la anglan 'r' verŝajne estas de unu el la anglaparolantaj landoj.

Kiam mi komencis lerni Esperanton mi tute ne povis fara la trilon, sed iom post iom mi praktikis ĉiutage, unue kun facilaj vortoj kaj post tio kun pli kaj pli malfacilaj. Suprizis min kiel rapide mi atingis la trilpovon. Estis kvazaŭ mi retrovis latentan kapablon kiun dum mia tuta vivo mi forgesis ke mi havis!

Mi kredas ke ĉiuj almenaŭ provu plibonigi sian trilpovon, tio ne bezonas multan tempon kaj igas onin soni pli kompetenta en la lingvo ĝenerale.

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:25:15

Kiam vi uzos anglan r, vi sonos kiel anglo. Kaj en kelkaj okazoj vi povas miskompreniĝi.

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-januaro-22 16:49:28

Prononco esperantan R-n kiel la anglan estas lingva eraro. Estas fakto. Eĉ se fama esperantino Anna Lowenstein prononcas ĉi-literon tiel. Alia afero estas ke prononci korekte ne facilas por anglaparolantoj. Ankoraŭ alia afero estas kiel oni reagas por tia R. Min iritas ĝi, sed certe por multaj homoj, precipe gepoliglotoj, tia prononco estas ĉarma kaj eĉ riĉigas la lingvon.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-23 02:39:59

tomasoavro:Prononco esperantan R-n kiel la anglan estas lingva eraro. Estas fakto.
Jes. Eĉ Cezaro Rosetti en sia "Kredu min sinjorino!" parodiis tiun prononcon.

Nu. mi volas diri, ke mi ne distingas inter angla,nederlanda,germana aŭ dana R kaj nomas tion "ĝermana akĉento" Por mi ĝi estas plej malfacile komprenebla kaj nur pro tia R. Kaj mi devas diri, ke multaj ĝermanoj tamen prononcas R sufiĉe kompreneble do penas plibonigi sian akĉenton.
Mi memoras, ke foje 2 germaninoj asertis antaŭ mi, ke la vorto abio forestas en ĉiuj vortaroj. Mi miris kaj montris en ilia vortaro tiun vorton kun la traduko Tanne. Responde miris ankaŭ ili, ĉar ili opiniis, ke tiu vorto laŭ ilia kompreno estas aRbio. Laŭ mi tio signifas, ke eĉ ĝermanoj ne povas ĝuste aŭdi, ĉu en la prononcita vorto kun ĝermana akĉento estas R aŭ ne.

tomasoavro:Eĉ se fama esperantino Anna Lowenstein prononcas ĉi-literon tiel.
Ankaŭ la alia fama esperantisto: Kim Hendriksenridulo.gif, Ankaŭ la fama ataŭnelonga kabeinto Kristofer Culver,...

jawq81 (Montri la profilon) 2009-januaro-23 13:21:08

Mi parolas iom da hispana, kaj la hispana "r" uzas trilon. Do mi trovas ke estas facile prononci la litero "r" kiel hispanan "r", ne kiel anglan "r". Sed la hispana "rr" estas tute alia afero!

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-23 15:17:29

La nederlanda R estas malsama ol la angla R! Post konsonantoj ni ĉiuj elparolas la R, nur antaŭ konsonanto ni elparolas ĝin sen trilo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-23 15:27:31

Rogir:La nederlanda R estas malsama ol la angla R! Post konsonantoj ni ĉiuj elparolas la R, nur antaŭ konsonanto ni elparolas ĝin sen trilo.
Eble ĝi estas malsama, pri tio mi kredas al vi. Sed vidu, kin skribis C.Rossetti pri la angla akĉento:
C.Rossetti:Pa'doŭnu men.... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj....
Vi povas vidi, ke li ĝuste laŭ via "nederlanda" maniero foigis R: ĝuste antaŭ konsonantoj kaj post vokaloj.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-26 15:46:45

Ŝak:Nu. mi volas diri, ke mi ne distingas inter angla,nederlanda,germana aŭ dana R kaj nomas tion "ĝermana akĉento"
Kiam mi lernis la germanan, la plej malfacila punkto de prononcado estis la r-sono. Ĉe multaj germana-parolantoj, la r-sono estas la sama sono kiel en la franca.

Ŝak:Mi memoras, ke foje 2 germaninoj asertis antaŭ mi, ke la vorto abio forestas en ĉiuj vortaroj. Mi miris kaj montris en ilia vortaro tiun vorton kun la traduko Tanne. Responde miris ankaŭ ili, ĉar ili opiniis, ke tiu vorto laŭ ilia kompreno estas aRbio. Laŭ mi tio signifas, ke eĉ ĝermanoj ne povas ĝuste aŭdi, ĉu en la prononcita vorto kun ĝermana akĉento estas R aŭ ne.
En la germana, same kiel en multaj dialektoj de la angla, r-sono aperas nur antaŭ vokalo, kaj ne post. Post-vokala r iĝas ŝvao en la angla, kaj malforta a-sono en la germana. R post A tute malaperas en kaj mia (aŭstralia) dialekto de la angla (ekzemple "car"), kaj en la norma germana (ekzemple "jahr" kaj "ja").

Kaj, mi min demandis kun kiu esperanta sono la angla r-sono povus konfuziĝi? Eble la ŭ-sono? (Kvankam ni havas ambaŭ sonoj en la angla, do ili ne tro similas unu al la alia).

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-26 16:11:57

Tamen mi vere na aŭdas diferencojn inter la germana kaj angla R. Sed la francan R mi bonege aŭdas kaj eĉ ne rimarkas ĝian francan devenon.
Cetere, inter miaj konatoj estas multoble pli da germanoj ol anglaparolantoj, eble mi maltro aŭdis la anglan akĉenton. Sed ĝia prskribo en la libro de C.Rossetti estas por mi ege simila al la germana.
Sed mi ripetas: Inter miaj konatoj estas multege da germanoj, kiuj prononcas R sufiĉe kontentige.

Reen al la supro