Sadržaj

Ĉu la jena frazo ĝustas laŭ via kompreno?

od N-true, 6. ožujka 2009.

Poruke: 25

Jezik: Esperanto

sergejm (Prikaz profila) 4. lipnja 2009. 06:07:02

bbc:Nu, mi penses, ke
"Esperanton [oni] facile lerni"
estas pli ĝusta.

"Esperanto estas facila lernado"
Kvankam ĉi-lasta frazo havas alian signifon.

Ĉar "estas" estas netransitiva verbo.

Ne, tio frazo ne estas ĝusta.
Ambaŭ frazoj ne estas ĝustaj.

1. Esperanton oni facile lernas.

Estas facile lerni Esperanton.
2. Esperanto estas facila por lernado

Esperanto estas facila por lerni
3. Tiu frazo

Ĉevalo (Prikaz profila) 5. lipnja 2009. 02:04:27

Mi respondis "ne", ĉar mi opinias ke la aŭtoro intencis diri "Esperanto estas facila por lerni". Se uzi la akuzativon, oni devas diri "lerni Esperanton estas facile", ĉar "lerni Esperanton" estas subjekto, "estas" estas predikato, "facile" estas predikata suplemento.
http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec...

bbc (Prikaz profila) 5. lipnja 2009. 03:38:35

sergejm
Kial frazo:
"Esperanton [oni] facile lerni"
ne estas ĝusta? Eo oni facile lernis, lernas kaj lernos. Tempo ne gravas je ĉi tiu okazo. Do oni povas uzi infinitivon. Ĉu ne?

Dua frazo ankaŭ estas ĝusta, sed havas iom alian signifin.
Ĉu vi ne pensis, ke mi volis diri: Eo estas lernado, sed ne kutima lernado, lernado facila?

Via frazo ankaŭ estas ĝusta.

sergejm (Prikaz profila) 5. lipnja 2009. 05:40:15

La frazo "Esperanton oni facile lerni" (komparu ruse: "Эсперанто они просто учить") ne havas predikaton, do ĝi ne estas ĝustas.
Vi devas paroli "Esperanton oni facile lernas, lernis aŭ lernos". Infinitivo ne povas servi kiel nedefinita tempo. Se tempo ne gravas, oni kutime uzas nuntempon.
La frazo "Esperanton oni facile lerni" (komparu ruse: "Эсперанто просто учить")ankaŭ ne havas predikaton, do vi devas paroli "Esperanton estas facile lerni" - en la rusa oni ofte ne uzas "estas"(ruse:"есть") en nuntempo, sed komparu en pasinttempo:
eo:"Esperanton (por mi) estis facile lerni"
ru:"Эсперанто (для меня) было просто учить"
Sed kiel oni rimarkis, vortordo en la frazo ne estas kutima, estas prefere diri:
"Lerni Esperanton estas facile" aŭ
"Estas facile lerni Esperanton"

crescence (Prikaz profila) 6. lipnja 2009. 12:15:21

Mi dirus :

Lerni Esperanton estas facile.

Natrag na vrh