Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-15 15:10:17

Ĉu, laŭ vi, Esperanto estas vere "perfekta" lingvo? Aŭ ĉu ĝi enhavas iajn difektojn? Kaj kio estas fakte "perfekteco" de lingvo?

Mi volas koni viajn opiniojn.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-15 16:29:30

Ne.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-15 16:56:23

Kia estu "perfekta" lingvo? Kaj kiu alia lingvo estas "perfekta"?

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-15 17:14:28

Ĉu Esperanto estas perfekta aŭ ne, ĝi estas utila. Zamenhof testis sian kreaĵon bone kaj longtempe antaŭ ol la Unua Libro. Do ne estos tro facile fari pli bone ol la majstro.

roint (Montri la profilon) 2009-marto-15 18:22:06

Mi opinias ke eo havas tre bonan ekvilibron de karaktero/beleco kaj gramatika precizeco/eleganteco. Estus sensenca diri ke iu ajn lingvo estas "perfekta" aŭ "malperfekta".

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-15 18:26:49

Evidente ne. Ĝi ja enhavas difektojn.

Tamen kiel iu ajn lingvo povus esti perfekta?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-15 18:29:22

Nenio estas perfekta. Tiel simple.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-15 18:53:39

Mutusen:Evidente ne. Ĝi ja enhavas difektojn.
Ĉu vi povus diri al ni kiuj estas tiuj difektoj? Mi tre ŝatus scii ilin.

Amike.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-15 23:51:29

Esperanto ja estas perfekta lingvo... Sed multaj aliaj lingvoj estas ankoraù pli perfektaj...

La chefaj defektoj laù mi estas jenaj:

- la finajhoj de akuzativo : an, on, un, en kaj desplie ajn, ojn kaj ujn ;

- la konfuzo inter e-vortoj rilataj al loko kaj e-vortoj rilataj al maniero : "Alie" = alimaniere dum "tie" = tiu-loke...
(Estus plibone elekti la sufikson "el" por la loko, sed tion Z. ne faris nur pro "neceso" aldoni "n"...) ;

- konfuzo inter finajhoj "a" che personaj pronomoj kaj "es" che aliaj pronomoj ;

- la neaplikeblo de la reguloj che propraj nomoj ;

- pluraj signifoj por "de" ;

- la prezenca finajho "as" estas tro pezas pro ties frekventa uzado ;

- La verbfinajho "is" estas uzataj jen inte, jen ante ;

- la radikkunmetado foje eraras : "duonhoron" anstataù "horduono", "supreniri" anstataù "supren iri" la radiko estas supr', ne supren'...)

- kaj aliaj plu...

galvis (Montri la profilon) 2009-marto-16 00:51:07

La lingvoj de la homoj uzantaj Esperanton estas tre malsimilaj, kaj oni volas apliki tiajn malsimilaĵojn al E-o kiam ni uzas ĝin. Pro tio, ni kelfoje ne komprenas nin reciproke kun niaj interparolantoj, kaj sekve, estas pli facile diri
ke E-o ne estas perfekta. Ekzemple, inter angla kaj hispana lingvoj estas multaj
diferencoj, kaj se uzanto de hispana uzas la vorton “amikino”, do, tia vorto povus ŝajni stranga al anglaparolantoj, ĉar ili en tia okazo faras uzon de unu
sola vorto por ambaŭ seksoj .

Reen al la supro