Al la enhavo

Strangaj kvazaŭ-(pseŭdo-)anglaj vortoj en mia lingvo... kaj en via ?

de erikano, 2009-marto-20

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-22 22:30:17

FR : "pressing", EN : "Dry-cleaner's", EO (?)"vest-lavejo" (butiko kie oni lavigi vestojn per profesiaj lavistoj)

FR : "shampoing", EN "shampoo", EO "ŝampuo"

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-22 22:54:37

MikeDee:de: Backshop, en: bakery, eo: bakejo
Pardonu min... pri (Eo) "bakejo" :

mi opinias ke "panvendejo" aŭ "panejo " estus (eble), pli komprenebla (internacie), ĉu ne ?

Dankon al vi (ĉiuj) pro la ekzemploj en la germana !

AMike.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-22 23:01:14

erikano:
-(france) "parking", signifas(angle) "car park" (esperante : aŭtoparkejo)
Usonano forumano diris al mi (en la franclingva forumo), alian anglan dirmanieron :

"parking lot" (nur en USONO... ! lango.gifshoko.gif )

sinjoro (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 07:01:37

La pola estas lastatempe tre fiinfluita de la angla. Precipe temas pri merkatista, reklamista kaj internaci-kompaniista lingvaĵoj. Mi malamas azadon de tiaj vortoj kiel ekz. "event" anstataŭ okazaĵo kaj "deadline" anstataŭ limdato. Kaj ili pli kaj pli famiĝas.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 17:41:11

erikano:mi opinias ke "panvendejo" aŭ "panejo " estus (eble), pli komprenebla (internacie), ĉu ne ?
Eble,

Sed vi ofte povas ankaŭ aĉeti kukojn, biskvitojn kaj aliajn bakaĵojn en tiaj vendejoj, do bakejo aŭ bakaĵvendejo estas eble pli bonaj nomoj por ĝi.

Amike,

Daniel.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 13:02:48

Mi ĉi-semajne konkludis, ke Nederlando neoficiale fariĝis dulingva lando. Anglaj tekstoj neniam tradukiĝas, malkiel alilingvaj, preskaŭ ĉiu teksteto havas anglan tradukon, gazetoj kaj programoj eĉ ne provas traduki novaj kaj teknikaj anglajn vortojn ktp. Mi ne timas ke la nederlanda foriĝos, sed pensas kaj vidas ke eksterlandanoj loĝante ĉi tie eĉ ne provas lerni la lingvon.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 16:08:15

1- Anglaj vortoj en la franca : multe malpli ol francaj en la angla...

2- Vortfarado en Eo : atentu ke aglutineco kondukas al pezaj vortoj malfacile uzeblaj kaj kiuj finfine helpas al importo de fremdaj vortoj (cetere pli internaciaj/konataj)...

3- Nederlanda lingvo? a has been language? Ĉu (multekosta) pago pro lingva proksimeco?...

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 16:38:43

Rogir:Mi ĉi-semajne konkludis, ke Nederlando neoficiale fariĝis dulingva lando.
Laŭ Vikipedio, Nederlando ja estas dulingva! (la nederlanda kaj la frisa aperas kiel oficialaj lingvoj) okulumo.gif

Rogir:Anglaj tekstoj neniam tradukiĝas, malkiel alilingvaj, preskaŭ ĉiu teksteto havas anglan tradukon, gazetoj kaj programoj eĉ ne provas traduki novaj kaj teknikaj anglajn vortojn ktp.
Tiu estas tre malbona... Hispane ni ne havas tiom da problemoj (ĉar la plejmulto ne komprenas sufiĉe la anglan), sed novaj teknikaj (precipe rilataj al komputiloj) anglaj vortoj ne estas tradukitaj ankaŭ (software, scanner, mouse, pendrive, driver, ktp, ktp)

Rogir:Mi ne timas ke la nederlanda foriĝos, sed pensas kaj vidas ke eksterlandanoj loĝante ĉi tie eĉ ne provas lerni la lingvon.
Tio estas terura! Ĉi tie (en mia laborejo) multaj homoj estas eksterlandanoj, kaj ili povas loĝi ĉi tie parolante nur la anglan (en tiu laboro ni ĉiuj devas scipovi la anglan). Tamen, ni helpas ilin lerni la hispanan (eĉ la eksterlandanoj, kiuj jam lernis la hispanan, igas siajn samlandanojn lerni ĝin), ĉar se ili loĝas ĉi tie, ili almenaŭ devas kompreni nian lingvon, ĉu ne?

Amike,

Daniel.

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 20:19:40

henma:
Tio estas terura! Ĉi tie (en mia laborejo) multaj homoj estas eksterlandanoj, kaj ili povas loĝi ĉi tie parolante nur la anglan (en tiu laboro ni ĉiuj devas scipovi la anglan). Tamen, ni helpas ilin lerni la hispanan (eĉ la eksterlandanoj, kiuj jam lernis la hispanan, igas siajn samlandanojn lerni ĝin), ĉar se ili loĝas ĉi tie, ili almenaŭ devas kompreni nian lingvon, ĉu ne?
Amike,
Daniel.
En mia laborejo ankaŭ laboras multaj gastoj el eksterlando. Multaj el ili unue planas lerni la germanan lingvon, sed tiam decidas ne fari tion. La kialoj estas la jenaj:
Unue, la germana lingvo certe estas malfacile lernebla.
Due, preskaŭ ĉiuj germanaj aŭ eksterlandaj kolegoj pli malpli bone parolas la anglan.
Trie, kaj eble plej grave, la germana lingvo ŝajne jam mortis en la scienco. Ĉiu sciencisto en Germanio publikigas en la angla lingvo, ĉar la nombro de citaĵoj gravas. En mia instituto ĉiuj prelegoj estas anglelingvaj, eĉ kiam ĉeestas nur germanoj.
Estas amuze aŭskulti germanlingvan diskuton de du germanaj scientisto. Ĉiuj fakaj vortoj estas anglaj kaj tiel estiĝas lingva kaoso.
Mi pensas ke la angla lingvo jam forpuŝas en multaj landoj la naciajn lingvojn.
Ĉu eble jam estas tro malfrue por Esperanto?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 22:42:55

Mi iam eklernis la nederlandan...
Eble pro la kantisto Jacques Brel :

Zonder lievde, warme lievde, waait de wind over de zee, de grijze zee...

Mi ŝatas ĝin plie ol aliajn ĝermanajn lingvojn

Reen al la supro