Al la enhavo

Kia nacia (ne artefarita) lingvo estas la plej facila?

de vincas, 2009-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 09:26:50

Por mi la plej facilaj lingvoj estas angla kaj rusa. Kiam Zamenhof komencis lerni la anglan, li plifaciligis sian projekton de lingvo internacia. Ĉar li komprenis ke gramatiko de angla lingvo estas pli simpla ol la aliaj lingvoj. Kvankam gramatiko de angla lingvo estas facila sed kompreni paroladon de anglalingvanoj estas malfacila por mi. Gramatiko de rusa lingvo estas malfacila sed kompreni paroladon de rusoj estas facila.

http://www.esperanto.ie/english/zaft/zaft(7).htm

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 10:49:41

Mi lernis la anglan kaj la rusan lingvojn en lernejo. Mi parolas kaj skribas nur angle. Por mi la plej facila nacia lingvo estas angla kaj plej malfacila lingvo estas rusa.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 11:02:04

La malfacileco de lingvo forte dependas ankaŭ de la proksimeco kun la denaska lingvo.

Tial mi kredas, ke inter la lingvoj, kiujn mi lernis, la plej facila (por mi) estas la hispana.

Paulinho (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 12:11:56

Mi longtempe kredis esti la araba lingvo tre malfacila. Sed mi vojaĝis tra Palestinio kaj Egipto (vere) kaj mi vidis tie ĉuj infanoj tre malgrandaj parolas la araban lingvon....

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 14:02:51

Mi aŭdis, ke terure malfacila lingvo estas la japana.
Kaj la slavaj lingvoj estas ordinaraj malfacilaj lingvoj. Ili estas notinde pli malfacilaj ol eĉ la germana, sed ne estas vere ekstreme terure malfacilaj

crescence (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 16:11:08

Por la okcidenthomoj, la lingvo la plej facila estas, laŭ mi, la itala.

Crescence

darkweasel (Montri la profilon) 2009-septembro-01 14:48:16

Mi nur tre malmulte scias la hispanan, sed ĝi ŝajnas al mi tre facila!

Hispanio (Montri la profilon) 2009-septembro-01 14:57:32

Por mi, la plej facila lingvo (kaj ankaŭ la plej bela) estas la portugala.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-septembro-11 04:35:18

sigkalis:Mi lernis la anglan kaj la rusan lingvojn en lernejo. Mi parolas kaj skribas nur angle. Por mi la plej facila nacia lingvo estas angla kaj plej malfacila lingvo estas rusa.
"Shame on you" pro tiu "politiĉeskij otvjet"

nikko (Montri la profilon) 2009-septembro-19 06:54:45

La plej facila hindeŭropa lingvo estas Afrikaans. Facila kaj bela. Bedaŭrinde malestas multe da materialo en interreto pri tiu ĉi lingvo, lernolibroj raras.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrikansa_lingvo

Reen al la supro