Al la enhavo

pli-malpli, plej-malplej

de k.garin, 2007-marto-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-01 22:33:00

Mi mire rimarkis, ke mi akcentas "malplI", "malplEj" kaj "malgrAŭ", al la lasta silabo. demando.gif
Sed la regulo de akcentado devigas diri, akcentante la antaŭlastan silabon - "mAlpli", "mAlplej", "mAlgraŭ".
Kiamaniere vi parolas tiujn vortojn?
Kiel ĝustas?

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-02 11:58:13

k.garin:Mi mire rimarkis, ke mi akcentas "malplI", "malplEj" kaj "malgrAŭ", al la lasta silabo. demando.gif
Sed la regulo de akcentado devigas diri, akcentante la antaŭlastan silabon - "mAlpli", "mAlplej", "mAlgraŭ".
Kiamaniere vi parolas tiujn vortojn?
Kiel ĝustas?

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
Bedaŭrinde, mi akcentas ĉion malbone. La hungara akcento estas alia kaj mi ne parolas, nur skribas. Oni proponas, ke kiam ni lernas Esperante, ĉiam ni diru la tekston laŭte.
Estus bone, se ni povus interparoli unu kun alia ĉi tie. sal.gif

Zenom (Montri la profilon) 2007-marto-02 17:07:57

Mi elparolas ĉi tiujn vortojn korekte. Tamen mi dum longa tempo parolis kiAm, kiAl, kiOm, kiEl.

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-02 23:41:34

Oni devas diri "mAlpli, mAlplej, mAlgraŭ"... laŭ reguloj. Sed eble iuj homoj diras tiujn vortojn alie, por klarigi la signifon.

Mi mem diras la "mal"-on pli laŭte.

Reen al la supro