Al la enhavo

BRAZILO : Esperanto povas fariĝi fakultativa studobjekto en la mezgrada instruado.

de erikano, 2009-septembro-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-septembro-21 08:36:40

Raporto aperinta en la 15-a de septembro 2009 - Revuo ÉPOCA (EPOKO). Tradukado : ANTONIO MOREIRA FILHO.

La Komisiono pri Edukado en la Brazila Senato aprobas projekton de la Senatano Cristovam Buarque (Partio de la Demokratiaj Laborantoj de Federacia Distrikto) kiu ordonas ke esperanto estu inkludata en la listo de fakultativaj lernobjektoj. Tiu propono ankoraŭ bezonas la aprobon de la Deputitaro.

Dum la Senato sin preparas por voĉdoni la polemikan balotan reformon, la Komisiono pri Edukado, Kulturo kaj Sporto aprobis en la lasta mardo vespere (15-a de septembro) nekutiman projekton kiu inkluzivas Esperanton kiel fakultativa studobjekto en la mezgrada instruado de la brazilaj lernejoj.

La projekto, kies aŭtoreco estas de la senatano Cristovam Buarque, eks-kanditato al la prezidanteco de Brazilo en 2006, inkludas paragrafon en la artikolo 26-a de la Leĝo Pri Gvidlinioj kaj Bazoj (Brazila Leĝaro pri Edukado) dirante ke la esperantaj lecionoj estas fakultativaj sed la “oferto fariĝas deviga okaze de peto de la lernantoj”. Laŭ la teksto, la lernejoj havos tri jarojn por adaptĝi al la leĝo.

Por la sinpravigo de la projekto, la senatano Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo, (UnB) diras ke, se la lernejo volas fariĝi paca aganto”, la instruado de esperanto “povas esti grava faktoro, ne nur ĉar temas pri lingvo sed ankaŭ pro la pacifisma spirito kiun ĝi simboligas. La senatano citas ankaŭ la kreinton de la lingvo, la pola Ludwik Lejzer Zamenhof, kaj memorigas ke lia celo estis krei “liberan internacian lingvon”, sed ankaŭ deklaras ke la “revo [de Zamenhof] certe ne realiĝos per la ĝeneraligo de la idiomo kiun li kreis, ĉar la angla “estos la ilo por lingva integriĝo en la mondo. Ĝis kiam tio okazos, daŭrigas la sinpravigon de Cristovam, “ esperanto estas komunikilo inter centoj da milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo kaj multe pli ol tio, ke ĝi estas parto de grandega movado por paco”.

En la komisiono, la projekto estis redaktata de la senatano Mozarildo Cavalcanti, kiu rekomendis la aprobon de la leĝo ĉar “la universaliĝo de la konado de Esperanto povas reprezenti akcelon de paco inter la nacioj”. Por Mozarildo, tio estos tre signifa ĉar la nacioj ankaŭ konfliktiĝas pro kulturaj kialoj, “kiel jam okazis dum la lukto pri la hegemonio inter la franca kaj la angla, kaj la samo povas okazi baldaŭ inter la angla kaj la ĉina”.

La senatanoj Gerson Camata kaj Roberto Cavalcanti voĉdonis kontraŭ la projekto. Laŭ la Agentejo de la Senato, Camata diris ke la projekto estas “neutila”, ĉar tiu kiu lernas Esperanton ne havos eblon praktiki la novan lingvon. Spite al tio, la teksto estis aprobata kvazaŭ fina decido (ne bezonas esti aprobita en plenkunsido) kaj iras rekte al la Ĉambro de Deputitoj.

erikano (Montri la profilon) 2009-septembro-21 08:37:29

Fonta versio en portugala lingvo :

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,E...

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-23 23:05:40

Kiam ni scios la rezulton?

erikano (Montri la profilon) 2009-septembro-24 09:37:00

Mi ne scias.

Ĉu brazilano, leginte tiujn mesaĝojn, povus respondi ?

KIAM la leĝoprojekton estos senrevene aprobata ? ??

diogotux (Montri la profilon) 2009-oktobro-16 11:47:47

mi akompanas per retpoŝto la leĝo.

Ĉu vi scias la daton kiam leĝoj estas aprobitaj en via lando?

Jam kelkaj fojoj la leĝo estis sur "pauta" sed ĝis nun ne "apreciada", ĉar oni surmetis antaŭ ĉi leĝo laŭ ili, pli gravajn leĝojn.

Mi ekscite atendas ankaŭ.

Reen al la supro