Al la enhavo

loko de la adjektivo en via lingvo

de crescence, 2009-septembro-30

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

pohli (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 08:47:43

Ŝak:
horsto:
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.
hm. Kaj ĉu en la germana povas esti la vortkombino "io adjektivo"? Se jes, do kiun lokon ĉi tie okupas adjektivo?
Mi neniam vidis, ke iu esperantisto kun hindeŭropa denaska lingvo ie skribus "adjektivo io", do mi konkludas, ke la vortordo "io adjektivo" estas kutima en ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, ĉu mi ne pravas?
"etwas Neues" tradukiĝas laŭvorte kiel "iu novo", kvankam ĝi havas la sencon de "io nova". Oni ne povas diri "Neues etwas". Eblas la frazo "Das ist ein neues Etwas", sed tio estas vortludo kaj signifas "Tio estas nova aĵo" (la majuskla E ankaŭ ĉi tie montras la substantiviĝo de "Etwas").

Jes, "io [adjektivo]" estas kutima al mi kiel germanparolanto (kvankam Esperanto ja permesas ambaŭ ordojn), sed "io adjektivo" devas esti "iu adjektivo", kiun vi certe ne volis diri okulumo.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 09:20:56

pohli:Jes, "io [adjektivo]" estas kutima al mi kiel germanparolanto (kvankam Esperanto ja permesas ambaŭ ordojn), sed "io adjektivo" devas esti "iu adjektivo", kiun vi certe ne volis diri okulumo.gif
Kion vi intencis per tiu laste frazo? "Iu adjektivo" ja estas prava se vi vere uzas la vorton "adjektivo", kiu ja estas substantivo. Sed se oni uzas unu adjektivo, ekz. bela, eblas kaj "io bela" (por aĵo) kaj "iu bela" (por homo).

En la angla eblas ili ambaŭ: something beautiful, someone beautiful.

Reen al la supro