Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-08 22:56:03

Montara Vilaĝo 491
山 村
"Sed eĉ ne unu vorton pri tio,
“但是 切记 一句话 不要说
ke li estis ekster-lande!"
他 曾经 到外国去过!”
avertis la fremdulo, ĉar la reakciuloj..."
陌生人警告说,因为反动派...”
Subite li mutiĝis, saltis de-sur la seĝo,
忽然间 他的声音中断了,他从椅子上跳了起来,
kaj levis sian dekstran manon por direkti sian orelon
抬起自己的右手,拢着自己的耳朵,
al subita eksplodego de bojado ekstere.
倾听外面 忽然 升起的 一阵犬吠声。
La renovigita jelpado vekis nian suspektemon.
这阵新的 犬吠声 引起了我们的 怀疑。
Ĝenerale je tiu horo,
通常 在 这时候
kiam niaj vilaĝanoj ĉiuj jam ek-dormis,
村人 差不多 都要 熟睡了,
okazis la ŝteloj.
盗窃的事 才发生。
Finiĝis la kvarcent naŭdek unua
第491段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-08 23:39:23

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 373
La knabo jam dormis pace spirante.
这个男孩 已经睡着了 平静地 呼吸着。
Apud la pli eta, portempe ŝi kuŝis por suĉigi ĝin,
在那个更小的 旁边,她 躺着 为的是 喂它 奶,
tamen ŝi mem dormetis.
但 她自己 也睡一小会
Ne-rigarde ŝin vidis Nagai, kiu ĝuis sakeon po guto.
永井 没有注视 去看她,他 在一滴滴地 享受着清酒。
Lia unua edzino mortis tro juna, estis bona kuzino lia.
他的 第一个妻子 很年轻就死去了,是他的 一个不错的堂表妹
La dua, bela orfino, plaĉis al li,
第二个,是漂亮的 孤儿,喜欢他,
sed lia patro- tirano en la hejmo
然而 他的 父亲,在家里是个暴君
laŭ kiu bravuloj devas sin amuzi per "profesiaj inoj",
按着他说 勇敢者 必须 要有职业的女人 使自己喜欢
for-pelis ŝin, ĉar al ŝi unu viro sendis am-leterojn,
驱赶 她,因为 有一个男子 给她 写过 情书,
kvankam ŝi plorĵuris, ke ŝi tute ne konas lin.
虽然 她 哭着发誓,她 完全 不认识他。
Finiĝis la tricent sepdek tria
第373段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-09 23:17:12

Montara Vilaĝo 492
山 村
Ni rigardis sci-voleme nian vizitanton,
我们 用惊异的眼光 望着这位客人。
kiu nun estis tute atenta
他 现在是 在全神贯注地倾听,
kaj kies okuloj rigardadis serĉeme
他的眼睛在向四周 探视。
kaj scivoleme kiel du lanternoj.
像 两个灯笼似的
Baldaŭ ni aŭdis paŝojn kaj svagan bruon de voĉoj,
很快 我们 就听见了 脚步声,也听到了些 模糊不清的人声
kiuj sonis feroce kaj minace,
而这人声还似乎是相当激烈 和 带有威胁性。
kaj la hundoj komencis tirboji
看家犬 开始悻悻地 狂吠起来,
kaj eligis de tempo al tempo dolor-kriojn.
有时 还发出 一声痛楚的叫声。
Oni batis ilin, ŝajne.
无疑,有人在 打它们。
Finiĝis la kvarcent naŭdek dua
第492段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-09 23:50:52

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 374
La tria estis kriple malbela filino de bienulo,
第3个 是 一个地主的 残障的 丑女儿
kaj nur tro malrapide laboris.
只是 很慢地 工作着。
En ĉio ŝi ne taŭgis kiel edzino de mal-riĉa salajrulo,
总之,她 不 适合 成为 贫困工人的妻子,
sed ĉar ŝi havis varman koron kaj,
但 因为 她 有一颗温暖的心,
malsame al la du antaŭaj, naskis infanon,
不像 以前的 那两个,生了 一个孩子,
li neniam intencis apartiĝi de ŝi.
他 从不打算 离开她。
Malgraŭ tio, en la nokto de la en-terigo de lia patro
即便如此,在他父亲的 葬礼 之夜
oni decidis eks-edzinigon je l' nomo de la parencaro.
有人 决定 以家族的 名义 离婚。
La infano, ina, post kelke da monatoj
那个女孩,几个月后
"feliĉe" mortis en malmolaj brakoj de sia patrino.
幸亏 死在了 自己的妈妈 僵硬的 胳膊里。
Finiĝis la tricent sepdek kvara
第374段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-10 23:28:38

Montara Vilaĝo 493
山 村
Tio estis nek ŝtelistoj nek mal-fruaj vaguloj,
这 显然不是 窃贼或流浪汉,
ĉar tiaj homoj ordinare ne aŭdacis bati hundojn.
因为 这类人 一般是 不敢打狗的。
Nia stranga vizitanto mal-levis sian manon,
我们 这位陌生的客人 垂下自己的手来,
kaj morte paliĝis.
脸色变得 惨白。
"S'rino, ĉu vi povas kaŝi min?
“大娘,您 可以把 我藏起来吗?
Ili venas serĉi min!" li diris urĝ-voĉe.
他们 是来 抓我的!”他用一种狼狈的声音说,
"Helpu min, s'rino! Rapide!"
“大娘,请帮助我一下!要快!”
Mian patrinon absolute konsternis
使我的母亲 绝对 吃了一惊,
la subita ŝanĝiĝo de l' situacio.
这种情况的 突然改变,
Finiĝis la kvarcent naŭdek tria
第493段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-10 23:43:53

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 375
Nagai ne volis plu edziĝi,
永井 不想 再 结婚,
tamen oni tion ne permesis.
然而 有人 就 不允许 这事。
La kvara estas la nuna, kiu certe estos la lasta.
第4个 就是 现在这个,她 一定 是 最后那个
Ŝi, 20 jarojn pli juna ol li,
她,20岁了 比他 还年轻,
naskiĝis en familio de tinkturisto
出生在一个染匠的 家庭里
kaj iam kunvivis kun legomvendisto.
曾经 和 一个菜贩 一起生活过。
Ties komerco mal-sukcesis,
他的 生意 失败了,
ĉar oni fondis urban vendejon proksime.
因为,有人在附近 建立了 城市的 卖店。
Ŝi revenis al la gepatroj postlasante du filinetojn ĉe li,
她 回到了 父母那里 留下了 两个小孩在他那里,
kaj tiam firme decidis,
那时 就坚决地 决定了
ke ŝi nepre havu salajrulan edzon kun puraj manoj.
她 一定要找一个双手干净的 开工资的 丈夫。
Finiĝis la tricent sepdek kvina
第375段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-11 23:01:10

Montara Vilaĝo 494
山 村
Jam perdis la vizitanto sian tutan trankvilon
这位客人现在完全失去了镇定
kaj aspektis infanece sen-rimeda kvazaŭ orfo.
看上去 象个孤儿似的 稚弱无援。
Ne-kredeble estis, ke li estas tiu sama persono,
谁也不会相信,他 就是 那同一个的人。
kiu proponis teoriojn tiel profundajn,
他 刚才发挥了 那些深奥理论
ke neniu el ni kapablis ilin kompreni.
我们 谁 也听不懂的。
"Helpu min, s'rino!"
“请帮助我,大娘!
li urĝigis, per voĉo trema.
他 敦促着,声音 也颤起来。
"Ili min persekutis ĉiuloken lastatempe.
“这些日子 他们一直 在各地追寻我。
Ili volas mortigi min!"
他们 要把 我弄死!”
Finiĝis la kvarcent naŭdek kvara
第494段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-11 23:31:26

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 376
Nagai ne amas -neniam amos
永井 不爱,也 从来 不爱
tiun ĉi mal-kleran vantan virinon.
这个没有 教养而虚荣的 女人。
Sed kion fari? Li sufiĉe sciis,
然而 怎么办?他 充分地 知道,
ke nova edziĝo al-portas nur mal-bonon.
新的 婚姻 只能带领 痛苦。
Krome li tute ne kuraĝis eksigi ŝin,
另外,他 完全 不敢来 辞掉她,
kaj jam eĉ la patrino ne sin trovis sur la tero.
甚至 母亲 都没有 发现自己 已经在地上。
Do li sola paciencu!
所以 他 一个人应该 耐心等待!
Estos feliĉe al ŝi kaj al la infanoj -eĉ al mem...
幸福 将对她和孩子们,甚至 对于 自己
Vi ankoraŭ lekas?
你 还 去奉承吗?
Kun dormema voĉo la edzino demandis de sur la lito,
妻子 带着困倦的 声音 在床上来 问他,
kio lin trafis kolerigi.
什么事 让他 生气了。
Finiĝis la tricent sepdek sesa
第376段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-12 22:49:13

Montara Vilaĝo 495
山 村
La fremdulo estis jam nura infano,
这位陌生人 已经 完全像个孩子,
parolante kvazaŭ en koŝmaro,
好像是 正在一场恶梦中讲话,
kun lipoj intermite tremantaj.
嘴唇 在神经质地 痉挛着。
Tiel tremegis liaj kruroj,
他的 双腿 也在激烈地颤抖,
ke li eble falus iumomente sur la plankon.
好像 随时都可能 摔倒在 地上。
En la tuta konfuziĝo,
在这极端的混乱中,
tamen, Onklon Pan emocigis tiu vidaĵo.
但是 潘大叔 看这情节 受到了感动。
Li al-iris la vizitanton,
他 走向 这客人,
apogis lin per ambaŭ-mana brakumo, kaj diris,
张开了双臂 把他抱住,他说,
"Ne timu, infano mia. Mi subtenas vin!"
“不要害怕,我的孩子。我 支持你!”
Finiĝis la kvarcent naŭdek kvina
第495段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-junio-12 23:35:53

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集 377
Li ne respondis,
他 没有 回答,
nur ek-rigardis ŝin per mal-serenaj okuloj.
只用 忧郁的 眼睛 开始望着她。
Estiĝis prema silento,
一阵 压抑的 静默,
tamen ĝin la unua rompis la virino.
然而 那女人 先打破了 它。
Ĉu ankoraŭ ĉi-jare viaj farmuloj ne pagos?
今年 你的 佃户们 还没有交费呢?
Ne, kredeble ne.
不,大概,不会的。
Kiel en la mondo vi povas diri "ne" tiom senbadŭre?
你怎么在这个世界上 能够这么多的 “不” 不后悔吗?
Sed sciu: ili ne povas pagi.
但是 要知道:他们 是 不能 交租的。
Vi, de-naska tokianino, prave ne konas,
你,一个天生的 东京的女人,正是 不了解,
kian mizeran vivon ili vivas.
他们 正在过着 怎样的 苦难生活。
Finiĝis la tricent sepdek sepa
第377段 结束

Reen al la supro