Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 22:47:09

Kanto de Juneco 27
青春之歌
Kaj Li Xiuni fariĝis konkubino de la granda bienulo,
于是 李秀妮就成了大地主林伯唐的姨太太。
en la loĝejo de lia sub-farmiganto en la mal-granda montvilaĝo.
在这小小山村里的 二地主(庄头)家里,
Ŝi ploris, ŝi provis sin mortigi,
她 哭过,她 寻死过,
ŝi mordis fingron de Lin Botang,
她 咬过 林伯唐的 手指头,
sed ĉiuj ĉi rezist-penoj restis vanaj,
但是 这一切 抵抗 全无济于事,
kaj fine Lin Botang ŝin akiris,
林伯唐 还是把她 弄到了手,
pinĉ-karesante al si la lip-harojn kun ruza rideto.
带着狡猾的 微笑 捏着自己的 小胡子。
Du monatojn poste, Li Xiuni gravediĝis.
两个月后,李秀妮 怀了孕,
Lin Botang re-venis kun ŝi al sia loĝejo en Beiping.
林伯唐 把她 带回 北平的公馆里来。
Finiĝis la dudek sepa
第27段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 23:39:33

Montara Vilaĝo 554
山 村
"Jen mi traktadas la porkon
“瞧 我 现在 对待 这头猪,
ne nur kiel egalulon kreitan de Dio, sed eĉ kiel moŝton.
不仅 当做 上天的 造物,甚至当 做一位老爷来看待呀。
Tio devus tuŝi la koron de l' Mal-junulo."
这 应该 可以打动 老天爷的心了吧?”
"Idiote! Absolute idiote!" refutis tiun aserton nia rakontisto.
“可笑! 真 可笑!” 我们的说书人 反驳他 的这种理论。
"Porkaĵon vi manĝas, kiam ajn ĝi haveblas,
“你 只要能弄到手 你 就大吃,
eĉ mal-freŝan kaj ŝiman.
甚至 陈的、臭的也都吃。
Kaj jen vi volas ŝanĝi la juĝon de l' Ĉiela Dio
现在,你 居然 来打动天老爷的心,
kaj Lian punon lastmomente per tiu ĉi infaneca komedio.
改变 他对于 你的惩罚。想用 你这种 幼稚的办法
Mi opinias, ke Li ne estas tiel stulta, kiel vi supozas."
我想, 他 老人家 不会 你想象的那样,和你一样蠢。”
Finiĝis la kvincent kvindek kvara
第554段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 23:55:15

Kanto de Juneco 28
青春之歌
En la nokto de la sama tago,
就在 同一天的 夜里,
kiam Li Xiuni estis for-kondukita el la vilaĝo,
当 李秀妮 离开 村子的 那天,
ŝia avo, sin apogante sur bastono,
她的 爷爷自己 拄着 拐棍,
for-lasis ŝanceliĝante la hejmon
颤颤悠悠得 离开了家
kaj ĵetis sin en la Blankan Riveron,
自己 就投进了 白河里,
kiu fluis preter la vilaĝo.
它在 村子边上流过。
En la loĝejo de Lin Botang,
在 李伯唐的 公馆里,
la saĝa kaj sprita Li Xiuni fariĝis mal-vigla kaj idiodeca.
聪明、伶俐的 姑娘 变成了 痴痴呆呆的 傻子。
Dum tuta tago ŝi ne diris eĉ unu vorton.
她 一整天 甚至 连一句话 都不说。
Finiĝis la dudek oka
第28段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 01:19:14

Montara Vilaĝo 555
山 村
"Sed mi sinceras, Laŭ Liŭ.
“不过 我 是诚心诚意地,老刘。
Mi tute sinceras," Maŭmaŭ klarigis.
我 完全是 诚心诚意的呀,” 毛毛 解释着说。
"Ver-dire, viandon mi tute ne manĝis ek-de la pasinta vintro."
“说真话,自从 去年冬天以来,我什么肉 也没有尝过。”
"Idiotaĵo! Post la rabado de la urbeto, kiu povis?
“废话!自从 镇上被路过的溃兵抢劫过后,谁尝过一点肉?
Mi eĉ guton da viandsupon bon-gustegan,
我 甚至一滴肉汤 都没有尝过呢。”
eĉ guton da sojfab-kazea supo mi ne gustumis."
“我 甚至一点豆腐汤 都没有喝过,还谈什么肉汤?”
"Ĉu vi ne akiris iom da sojfabo
“你 不是 弄点黄豆吗?”
por pretigi kelkan sojfaban kazeon prola Nov-jaro?"
在新年时 为了 准备做点 豆腐吗?
"Jes, sed mia edzino, vi scian..."
“不过 我的 内人,你知道...”
Maŭmaŭ iĝis ĝenita, mal-levis la kapon.
毛毛 有点害羞起来,头也垂得更低了。
Finiĝis la kvincent kvindek kvina
第555段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 01:32:07

Kanto de Juneco 29
青春之歌
Escepte de la horoj de manĝo kaj laboro,
除了 吃饭、做活的钟点,
ŝi rigide najladis sian rigardon al la muro.
她 就两眼 直勾勾地 冲着墙发呆。
Komence, Xu Fengying traktis al Li Xiuni ne mal-bone,
起初,徐凤英 对李秀妮 还不错,
konsiderante la gravediĝon de tiu ĉi lasta.
考虑 秀妮 有孕这以后,
Ŝi mem naskis kelkajn infanojn,
她 自己 生过 几个孩子,
sed neniu el ili sukcesis vivi.
但是 他们 一个 也没活,
Pro tio ŝi volis, ke Li Xiuni donu posteulon por la familio Lin.
所以 她 就希望 李秀妮 替林家 生个孩子。
Post la nasko, Li Xiuni iom vigliĝis.
生下孩子后,李秀妮 精神 好了一些,
Ŝi metis sian tutan esperon kaj amon sur la nov-naskiton.
她 把全部的 希望和爱 寄托在孩子身上。
Finiĝis la dudek naŭa
第29段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 22:21:27

Montara Vilaĝo 556
山 村
"Scias kion?" Laŭ Liŭ insistis.
“知道什么?” 老刘人 紧追着问。
Lin ĉiam interesis tio, kio koncernis Korvinon.
他 总是 非常感到兴趣,凡是 有关母乌鸦的事。
"Nu..." riĝigis la vizaĝo de Maŭmaŭ kaj li ne povis daŭrigi.
“嗯...” 毛毛的 脑袋 现在 完全 他 不能继续了。
"Nu, kion?" insistis denove nia rakontisto.
“嗯,什么? ” 我们的 说书人 再次坚持。
"Nu..." La kapo de Maŭmaŭ estis jam tute klinita;
嗯 毛毛的 头 已经 完全 抬不起来,
li estis modesta kaj ĝenita kiel trijarulo.
“嗯...” 他 现在又害羞,又不自在,像个三岁的孩子一样。
"Nu, ŝi for-manĝis ĝin antaŭ ol ĝi kazeiĝis."
“嗯, 在黄豆 还没有做成豆腐以前 她已经 把它吃光了。”
"Vere? Kiel ekscite!
“真的吗?这太妙了!
Volu rakonti iom plu la aferon.
请 你把详细情形 告诉我。
Finiĝis la kvincent kvindek sesa
第556段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 22:47:29

Kanto de Juneco 30
青春 之歌
Kiel ŝi amis la rozkoloran infaneton kuŝantan en siaj brakoj!
她 是那么 喜爱 玫瑰色的孩子 躺着自己的怀里呀!
Ĝia rideto povis forgesigi al ŝi
这孩子 浅浅的一笑 能使她忘掉了
momente la korpenetran anim-doloron,
暂时得 刻骨的 伤痛,
la mal-honoron kiun ŝi suferis,
她 遭受的 那种耻辱
kaj doni al ŝi kuraĝon daŭrigi la vivon.
还给了 她 继续 活下去的 勇气。
Ofte, en profunda nokto,
常常 在深夜里,
post kiam Lin Botang for-lasis ŝian ĉambron
在林伯唐 离开 她的 房间后
kaj iris al tiu de alia konkubino,
去往 别的 姨太太那里,
Li Xiuni senbrue leviĝis, ŝanĝis urin-tukon por la infano,
李秀妮 悄悄得 起来,给孩子 换块 尿布,
Finiĝis la trideka
第30段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-13 22:56:31

Montara Vilaĝo 557
山 村
Mirinda persono ŝi estas, efektive!"
她 真是 一个世上 稀有的人物!”
Dum ili babiladis inter kvar okuloj, kiel du filozofoj,
他们 两人就 这样四目相对 聊起来,象两位哲学家一样。
la porko sur la fotelo komencis senpacienciĝi
蹲在太师椅上的 那只小猪开始 感到不耐烦
kaj baraktis kontraŭ la robon
对那件新年衣服 挣扎起来
kaj la ŝnurojn per kiuj ĝi estis ligita.
和 绑着它的 那根绳子
Ĝuste kiam la konversacio al-venis plej interesan punkton
正好 当他们两人的对话正发展到 最有趣的高潮
kaj altiris ilian tutan atenton,
而需要 他们全神贯注的 时候,
subite la porko sukcesis liberigi sin de l' katenoj, glitis de l' fotelo,
忽然 那头小猪 挣脱了它的 羁绊,从椅子上翻下来,
kaj falis kapantaŭe ĝis la tero.
倒栽葱地 落在地上。
Finiĝis la kvincent kvindek sepa
第557段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-13 23:22:56

Kanto de Juneco 31
青春 之歌
mam-nutris ĝin, kisis ĝiajn belajn vangetojn,
喂奶,亲着 美丽的 小圆脸蛋,
kaj murmuris ĝem-voĉe: "Kresku, mia filineto!
一边 哽咽着 一边喃喃地说:我的 小妮,快长吧!
Panjo vivos kun vi..."
妈妈 和你 一块活吧
La larmoj, kiuj sekiĝis de-longe,
这眼泪 好长时间 就干枯了,
nun gutis sur la dolĉan vizaĝeton.
现在 滴滴地 掉在 孩子的 嫩脸上。
Pro la infano, ŝi volonte vivis.
因为 这孩子,她 愿意 活下来。
La filino kreskis kaj havis unu jaron.
孩子 长起来 一岁了,
Ŝi balbutis por lerni paroli,
她 在呀呀 学着话,
gratis per siaj fingroj la vizaĝon al la panjo,
用自己在 小指头 搔向 妈妈的 脸,
Finiĝis la tridek unua
第31段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-14 22:48:43

Montara Vilaĝo 558
山 村
Ĝia nazo batiĝis kontraŭ pinta ŝtono
它的 鼻头 撞到了一个尖石头上,
kaj ek-sangis abunde, kaj unu el ĝiaj kruroj grave tordiĝis.
开始 鲜血 直流。它有一条腿 也被严重 拧伤。
La akra kriĉo eligita de la vundita besto
这只血肉模糊的 动物 所发出的尖叫声,
sonis kvazaŭ en-tombiga klariono.
听起来 就像出丧时 吹的唢呐。
"Jen kiel vi traktas porkon kiel moŝton!"
“这便是 你把一头猪 当作老爷 看待的实际结果!”
Laŭ Liŭ diris, indikante la distorditan beston nun baraktantan en la polvo.
老刘 指着 那只正在灰尘里打滚的、面目全非的小猪说。
Ĉar ne valoris plu debati, Laŭ Liŭ sin turnis kaj foriris.
再要 辩论下去 已经没有什么意义了,老刘 便掉转身,走开了。
Sed Maŭmaŭ restis sur-loke,
不过 毛毛 还是 站着不动,
rigardante kvazaŭ idioto la beston.
呆呆地望着 那头小猪,像个白痴一样。
Finiĝis la kvincent kvindek oka
第558段 结束

Reen al la supro