Al la enhavo

Strangaj vortoj

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-20 01:11:49

Respekti = spekti denove?
Ni respektu la filmon kiun ni ĵus spektis~~

pastorant (Montri la profilon) 2007-majo-30 08:50:55

Mi uzis la vorton malblanka por nigra!
Kaj la persono komprenis min perfekte.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-30 17:09:26

pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Ankaŭ mi komprenus. rido.gif Ĉu eble, mi ne estas vera esperantisto ?

Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-31 17:53:22

Mielo, mi ne volis moki vin.
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.

Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-31 20:34:49

pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Mi fakte preferus "malblanka"-n anstataŭ "nigra". Simple ĉar "nigra" similas je vorto kiu ne estas bone diri al homoj de Afriko lango.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-01 04:02:38

Terurĉjo:Mielo, mi ne volis moki vin.
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.

Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?
Ĉu kaj malmiela ? rido.gif

taneli (Montri la profilon) 2007-junio-01 07:47:59

Andybolg:
pastorant:Mi uzis la vorton malblanka por nigra!
Kaj la persono komprenis min perfekte.
Mi opinias, ke "malblanka" estas tute ĝusta vorto, nur maloftege uzata. Oni nepre ne kreu strangajn esceptojn al la gramatikaj reguloj nur pro kutimo. Same "malunua", kiun mi iam uzis, estas laŭ mi tute bona vorto samsignifa kun "lasta".

pastorant:Mi fakte preferus "malblanka"-n anstataŭ "nigra". Simple ĉar "nigra" similas je vorto kiu ne estas bone diri al homoj de Afriko lango.gif
Se vi volas, simple ekuzu la vorton "malblanka". Tamen estas multegaj esperantaj vortoj, kiuj sonas same kiel malbonaj vortoj en aliaj lingvoj, do oni ne povas ĉiujn eviti.

Cetere mia amiko unufoje renkontis afrikdevenan eksterlandanon kaj rakontis angle (anglaĉe, laŭ li mem) ion pri esperanto. Li prezentis kelkajn esperantajn vortojn, interalie "blanka" kaj "nigra". La fremdulo miskomprenis kaj ekkoleris. Estis tre malfacile por mia amiko klarigi, kion li vere celis.

taneli (Montri la profilon) 2007-junio-01 07:50:25

Ne indas aĉeti ion, kio aĉegas.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-01 08:46:37

Mielo:
Terurĉjo:Mielo, mi ne volis moki vin.
Simple la vorto "lavmaŝino" ŝajnis al mi tre amuza.

Krome, kio estas malruĝa, malflava, malverda, malblua kaj t.p.?
Ĉu kaj malmiela ? rido.gif
malmiela eble signifius ion kiel
malgranda
malblonda
ripoza
malstresa
malfutbala
bonŝanca
maltolerema
malĉarma
ktp...
ankaŭ : malalkoolema
rido.gif

yugary (Montri la profilon) 2007-junio-02 09:15:33

Mielo:Terurĉjo ridis min unufoje, kiam mi uzis la vorton "lavmaŝino". Li scias kial. rido.gif
Se ne "lavmaŝino", kiel do diri tion? La vorto "lavmaŝino" ja aperas en la Nova PIV.

-- Gary Yu

Reen al la supro